Respondeco

En la suba retejo

https://poetyca.wordpress.com/2021/06/28/responsabilita-responsability-martin-luther-king/

oni povas legi, itale kaj angle, tre saĝan kaj ŝateblan penson de konata Martin Luther King, kaj ĉi tie mi tradukas al Esperanto la saman tekston por la tutmonda esperantistaro:

“Eblas, ke vi ne estu
kulpa pri la situacio
en kiu vi troviĝas
sed vi tiel fariĝos
se nenion vi faros
por ĝin ŝanĝi.”

la personeco de Joseph Rhodes (2)

la daŭrigo de la grafoanalizo

(vidu ankaŭ https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2021/04/30/la-personeco-de-joseph-rhodes-1/)

SKIZO PRI LA PERSONECO

de

https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/19/Joseph_Rhodes_esperantisto.jpg/220px-Joseph_Rhodes_esperantisto.jpg
Joseph Rhodes – Brita esperantisto – 1856-1920
lia skribmaniero en 1911 – 55-jara (bildo eltirita el vikipedio)

.

………………………… GRAFOLOGIA SLIPO ……………………….

(laŭ la metodo de Girolamo Moretti)

Temas pri antaŭmezurado (laŭ dekonoj) de ĉiuj ĉeestantaj grafologiaj signoj por difini pleje verkoresponde psikajn interplektojn, kaj por alveni al priskribo kaj sintezo de efektivaj personecaj trajtoj.

La plej gravaj signoj:

Skribo angulforma 5-6

  • Ligita interlitere 9 – firmega logiko
  • markita unua-maniere 7-8 (stangoj ege premataj) – sendependeco kaj potencialaj entrudiĝemoj en alies kampon
  • tordiĝinta 8 – defensiva staro, kontrolado pri ĉio = sekve: evidenta kaj konstanta psika/nerva tensio
  • klara 8 – intelekta kaj ekkona diskriminacio-kapablo, malpli senta / precizeco de parolo
  • baza linio plutenata 8 – aga persisteco, esence fidindeculo
  • sobra 9 –  esenceco kaj lakoneco, introvertitaj inklinoj, atentemo
  • ekstrasigno pri sobreco 9 (sobreco plifortigita) – esenceco eĉ en eksteriĝo (parolado, agado, rilatoj, ne nur laborprocedo)
  • vertikala 7-8 – fiereco kaj rigoreca juĝo, iomete mildigataj pro la ĉeesto de kurbitaj stangoj 7
  • kurbitaj stangoj 7 – kapablo aŭskulti… (ĉi tiu signo, en ĉi tiu grafika situacio, oponiĝas al vere tre forta sendependo kaj emo komandi, kaj mildigas tion), do li kapablas je teneriĝo, laŭokaze
  • aŭdaca, sed nur en la streketoj de literoj ‘t’ – subjektiva aplombo aŭ maltimeco
  • saltleviĝa (eksaltaj literoj) 6 – nervozeco, neatenditaj reagaj eksaltoj sed liberigaj por si: ĉi tiaj emocioj montras pasiecon, iluminiĝojn kaj inspirojn (ĉar en la skribo oni trovas ankaŭ supermeza malegala kun metodo)
  • malegala kun metodo 6 –  intuicio, originaleco kaj kreeco
  • literoj A-O pinte malfermitaj 6 – sentema pri favoremo kun potencialaj simpatioj/malsimpatioj (partikularisma, sed kun memkontraŭstaro pri tia interna sia sento pro la ĉeesto, en la skribo, de forta signo tordiginta)

Larĝecoj:

  • de literoj 5  (sufiĉa komprenokapablo)
  • interliteraj 5 (ekvilibra juĝopovo)
  • intervortaj 3 (fakte: strikta intervorte – tro rapida kaj senembarasa rezonado, sed fakte, en la kunteksto, la tro flua pripenso estas ekvilibrigata per la inklino al kontrolo kaj helpata per nombraj intuicioj)

……………………………………………………………………………………………..

A N A L I Z O

J. Rhodes estas persono rimarkinde originala, kaj rilate al la devenkulturo (anglosaksa, el kiu li formoviĝas), kaj pro sia kreeco, sed ankaŭ pro sia kapablo elserĉi personigitajn solvojn, malkonformistajn (signoj tordiĝinta kaj malegala kun metodo).

Temperamento

Pro lia nervozeca strukturo, per kiu li subite eniras alarmstaton, ĉian etan instigon li perceptas kiel maltrankviligaĵo.

Lia temperamento (per tio mi aludas la tuton je tiuj personectrajtoj kiuj koncernas fiziologion kaj somaton) estas peljparte atakema: fakte, li nervoze kaj neatendite reagas al provokoj, kritikoj, juĝoj direktitaj al li, sed ne nur al li, esprimante enan inklinon al spirita kaj fizika malkvieteco.

Sincera kaj lojala, pro tia senarteco li povus fariĝi eĉ maldelikata por esprimi sian pensaĵon, sed mi devas rimarkigi ke li kapablas agnoski kaj senprokraste ripari siajn eventualajn maljustaĵojn (tordiĝinta/saltleviĝa/markita unua-maniere, sed kun kurbitaj stangoj supermezaj kaj literoj A-O pinte malfermitaj, kiuj tre moderas la instinktan agresemon).

Konklude, lia nervoza eksalto estas tute momenta, ĝi utilas al tuja tensia malŝarĝo, li ne estas venĝema kaj rankorema. Lia tute individua specialaĵo estas ĝuste fulmrapide percepti, psike kaj intelekte, sed sukcesi samtempe bridi sin kaj limigi neajn efikojn, almenaŭ parte, danke al daŭra singardemo kaj aspiro al objektiveco.

Inteligento

En lernado li estas plejparte intuicia, klarpercepta dum la rapida datenprocezado, senpaŭza dum la dedukta kaj logikeca pensado, instinkte malŝatema pri proksimumeco, t,e. li spontanece profundopinias (skribo et-tendenca, malegala kun metodo, klara, ligita interlitere).

Li kaptas aŭ serĉas la esencon, estas rigora sen pedantiĝo (mallarĝa intervorte, rapida kaj flua), li ne estas enuiga formale, sed vigla kaj sprita, t.e. verva (saltleviĝaj literoj, malegala kun metodo, angulforma 5-6 ). Tamen, lia rezonad-maniero sekvas torditan kaj komplikan procedon. Fakte, li emas al konkreteco kaj pragmatismo, kaj alproksimiĝas nenociisme kaj neasimile al faktoj, ideoj, konoj, realo (aktuala sed ankaŭ historia), sed prefere per liberala animo kaj sendependeca spirito, tre atenta kaj observema rilate al nekongruecoj (skribo tordiĝinta kun vertikala, sobra, markita unua-maniere)

Li sukcese sin administras kaj aŭtonomece kapablas mastrumi problemojn kaj demandojn.

Ĉar li emas ĉion kontroli, li plejparte fidas sin kaj sian pensoprocedon ol tiu de aliaj homoj, kaj senĉese submetas al kontrolo la fidindecon de alies diritaĵoj. Li multe observas la kondutojn de aliaj personoj, ĉefe kiam ili lin interesas, kaj rapide malkovras eventualajn iliajn kontraŭdirojn, kaj eligas sian ĉagreniĝon, kelkfoje vorte, kelkfoje per nervoza konduto, nevorta sed same efika.  Lia emo kontroli la realon kaj lia elserĉo de objektiveco kuntrenas lin ankaŭ interne, per ne-evitebla sin observado kaj introspektado (eteca skribo, malegala kun metodo).

Por senti sin vere trankvila, ĉio devus esti bone lokata, bone kluĉiĝinta, kiel se realo estus nur difinita kaj klara interligiĝinta mekanismo, maŝino. Tia lia aliro estas iomete ‘mekanista vidpunkto’ pri la vivo, la realo kaj la vivuloj…

Ne facile estas trakti kun li, memkompreneble (tordiĝinta kun saltleviĝaj literoj). Lia psiko-fizika tensio povus influi malpozitive sur lia farto (hipertensio kaj kormalsano).

Konsidere al tio

Por simpligi la koncepton pri lia nefacila karaktero, mi komparas lin kun la personeco de L. L. Zamenhof. Iliaj personecoj estas preskaŭ antipodaj. Zamenhof estis komprenema, delikata kaj ĝentila, kaj tamen konfidis sian fidon al Rhodes (tre energia kaj maldelikatokapabla) por plenumi tre gravajn kaj prestiĝajn taskojn, ĉar Zamenhof estimis lian viglecon, la fortan volon, la esencan intelektan honestecon, lian kostantecon kaj talenton sin organizi, lian senton ĉiam preta kuntreniĝi kun eblaj renversemaj reagoj: ĉiujn kvalitojn kiuj estis nepraj por starigi Lingvan Komitaton ĉe la komenco. Rhodes, fakte kaj konklude, estis esence pasia kaj vigla en siaj ideoj, sed sufiĉe rigora dum la trairo de premisoj al konkludoj. Du estas la similaĵoj de Zamenhof kaj Rhodes: eksaltoj kaj liberaleco….

Komunikokapablo

Lia komunika modalo estas priskribenda kiel esence sobra sed decida, sinteza, preciza kaj sen ambiguecoj. Lia klareco kaj esprimefikeco permesis al li atingi personajn sukcesojn. Malgraŭ li estis interne impeta kaj facile reaga al instigoj, ĝuste pro lia sincereco kaj senartifikeco li transdonas aŭtoritatecon kaj fidindecon. Li havas precizecon de parolo.

Dispozicioj

Jam multajn liajn dispoziciojn ni renkontetis dum la antaŭaj de mi priskribitaj anguloj. Nu, por pli bone precizigi mi detaligas ĉion.

Pro la fakto, ke li emas – instinkte kaj spirite – asocii ideojn aŭ situaciojn kontraŭajn, evidentigante ties absurdaĵojn kaj malharmoniecojn (amema vidpunkto) kaj posedante li kongruan konstantecon kaj voloforton (intelektaj vidpunktoj), ne nur rimarkindajn viglecon kaj eltenon de laciĝo (somata vidpunkto), li estas vere taŭga por ĉiuj laboroj kaj studoj kiuj postulas enketon/esploron, observadon, kontroladon, eĉ laborojn kiuj postulas ion je matematika kaj mekanista (1+1=2), ian rigoron dum serĉado de la vero.

Laŭ mia projekcio, li estus povinta fariĝi tre bona superrigardanto, kalkulrevizoro (kiel estro, ne kiel plenuminto), diligenta inkvizitoro, atenta skrutinianto, esploristo kaj eĉ intuicia policano.

Lia agado, je ĉia tipo aŭ formo, celas prefere al faktoj ol al vortoj, ĉar li plejparte serĉas konkretaĵojn, palpeblajn faktojn, certe evidentajn, nepridubeblajn, nekontraŭatakeblajn.

Li estis profesie ĵurnalisto: kvazaŭ certe tia lia laboro estis karakterizita per la supraj metodo kaj procedoj. Li tutcerte estis kvalita ĵurnalisto. Ni ne havas informojn pri lia privata vivo: sed ankaŭ ĉi tio spegulas lian inklinon al sekretecon, sobrecon kaj esencecon.

f i n o

Wikibooks

Surprize, hodiaŭ mi/oni konstatas ke en montrofenestro de Wikibooks, itallingve, oni trovas GRAMATIKO-n DE ESPERANTO.
Italoj, bonvolu profiti je la okazo! Ĝi estas facile elŝarĝebla.

La retejo Wikibooks: https://it.wikibooks.org/wiki/Pagina_principale

P.S. – Ĉu vi ne plu trovas ĝin en vitrino? Tio ne estas grava. La rekta ligilo al la libro, poste, estas:

https://it.wikibooks.org/wiki/Esperanto
(ankaŭ de tie vi povos eventuale elŝarĝi ĝin (iru supren, dekstre) alklakante sur PDF-versio)

Il bilinguismo come terapia naturale per i bambini autistici

ORME SVELATE

Il vantaggio del bilinguismo: dove siamo con la ricerca?

Colpisce più di un bambino su cento, il disturbo dello spettro autistico è uno dei più comuni disturbi dello sviluppo neurologico. Ha un impatto particolare sull’interazione sociale, comprese le difficoltà nel comprendere le prospettive, le credenze, i desideri e le emozioni di altre persone, nota come “teoria della mente”. Le famiglie bilingue con un bambino autistico spesso tendono – e talvolta sono incoraggiate – a rinunciare all’uso di una delle lingue di origine, per non complicare ulteriormente lo sviluppo delle capacità comunicative del figlio. Un ricercatore dell’Università di Ginevra (UNIGE, Svizzera), in collaborazione con le Università della Tessaglia (Grecia) e di Cambridge (Gran Bretagna), ha dimostrato che invece il bilinguismo consente ai bambini autistici di compensare parzialmente i deficit nella teoria della mente e nelle funzioni esecutive , che sono alla base di molte delle loro sfide. Questi risultati possono essere letti sulla rivista  Autism Research.
Diagnosticato nella prima infanzia, il…

View original post 612 altre parole