Internacia Kongresa Universitato – IKU Libro 2021 en la reto

Vi devas scii, ke ĉiujare, dum la Universala Kongreso de Esperanto, okazas labora Scienca sekcio kiu realigas prelegojn kaj interŝanĝas sciencajn informojn el tuta Mondo. Sciencistoj kiuj parolas Esperanton, ĉiujare, dum tiu okazo, publikigas libron por konigi al tuta esperantistaro la enhavon de siaj konferencoj kaj Sciencaj laboroj. UK 2022 okazos en Kanado, kaj en 2023 ĝi estos en ITALIO (Italujo), en urbo Torino…. ja.

Nu, pro la tutmonda pandemio KOVIM-19 – KOronVIrusa Malsano-19, alidirite science SARS-CoV-2 – la lastaj Universalaj Kongresoj devige kaj kompreninde estis VIRTUALAJ, kaj la organizantoj decidis pro tio omaĝi al geesperantistoj siajn IKU-librojn, kiujn vi povas – senpage – elŝuti …

IKU Libro 2020, de ĉi tie: http://iku.trovu.com/pdf/iku_libro_2020.pdf
IKU Libro 2021, de ĉi tie: http://iku2.trovu.com/images/iku2021.pdf

Vi trovos tie tre interesajn Sciencajn artikolojn… pri Astronomio, Matematiko, Komputada Kemio, Lingvistiko, Medicino, Robotika Apliko, Geopolitiko, Kinarto, la Ora Nombro … k.t.p.

Jen al vi la enhavo de la lasta IKU Libro 2021 (retejo: http://iku2.trovu.com/ )

paĝo 3, el IKU Libro 2021
el vikipedio