Scienco kaj Filozofio ne kontraŭdiras inter si

Dum ĉi tiu drama kaj morta epoko de la homaro, dum la aktualaj militaj sinsekvoj de mortigaj eventoj en la interna okcidento, en la mondo, mi deziras proponi al vi prikonsideron de sciencisto, plejprecize de Enrico Medi, kiu – kiel Zamenhof – konfidis en la ebleco de homoj alfronti vivon per senta iluminiĝo kaj amo al vivo mem. Vivo certe estas la plej valora homa aspriro, universe.
Enrico Medi estis sciencisto. Li doktoriĝis en 1932 – 21-jaraĝa – pri Fiziko, kune kun la alia Enrico: Enrico Fermi, kaj prezentis doktoran disertacion pri neŭtrono.

Jen lia pensaĵo:

Enrico Medi, fizikisto (1911-1974)

Sciencon kaj Filozofion oni ne miksas, sed ili ne kontraŭdiras inter si. Homo ne estas dis-erigito: jen fizikisto, jen religiulo, aŭ politikisto, aŭ nur filozofo. Homo estas tuto, kaj tenas unuecan konceptadon pri ĉio: distingitan ordigitan, sed harmonian.

Homo havas principojn, kiuj subtenas pensadon kaj faron; se temas pri verec-principoj li ne estas sklava, sed libera. Eklumigo de aŭtomobilo kiu kuras dumnokte signifas ĝin savi de katastrofo; doni liberecon por eviti ruiniĝon ne signifas depreni liberecon. Vereco estas libereco; libereco estas la bazo por scio. Vereco estas tio, kiu igas nin grandaj, indaj esti liberaj Dio-gefiloj. Do, ankaŭ science homo, kiu en si verŝajne havas superajn principojn kiuj donas al li neeraripovan certecon, fariĝintaj esencaj partoj de sia vivo, povos pli saĝe observi la ĉirkaŭantan mondon kaj moviĝi serenplene danke al pli trarigardaj starpunktoj.

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...