“La rakonto Batalo de l’ vivo, verkita de Charles Dickens, estis tradukita en 1891 de Zamenhof laŭ peto de amiko, kaj tiu amiko donis al li la tekston en Germana lingvo.
La Germana teksto estis bonega traduko, sed tamen ĝi ne estis la originala verko; kaj ĉar la doktoro (t.e. Zamenhof) loĝis en tiu tempo en malgranda urbo, li tute ne povis ricevi la Anglan originalan verkon. Oni trovas iufoje vorton aŭ esprimon, kiu ŝajne ne troviĝas en la Angla eldono.”
——————
La supraj vortoj estas komentario de ŜEFER KAJ LAWRENCE al la antaŭparolo al la dua eldono.
Nu, kiel enkonduko al la tria eldono parolas rekte L. L. Zamenhof per maneskribita letero, kiun mi sube reproduktas, kaj per kiu li klarigas humile ke, “ĉar li eĉ ne komparis sian tradukon kun la originalo, dum longa tempo li ne deziris reeldoni ĝin. Li akceptis kunsenti reeldoni la libron nur danke al deziro esprimita per multaj tiutempaj esperantistoj.” Honesteco apartenas al li.
