Kiam mi grafoanalizis la skribon de Clarence Bicknell, kiu estis plurfaceta esperanta pioniro, informoj pri li estis vere malmultaj.
Nu, de tiam, multajn pluajn informojn oni trovas en la interreto, kaj aperis interesaj eldonitaĵoj pri li. Tio okazis ĉefe danke al liaj heredantoj, kiuj dum la lastaj jaroj zorgis tre multe por reordigi verkojn de sia praavo, sed ankaŭ danke al esperantistoj kiuj, loke, en Ligurio, multe agadis por renovigi la memoron pri tia eminenta kaj eklektika esperantisto, iomete forgesita, kiu elektis vivi en itala regiono kaj multon faris por la disvastigo de Esperanto ĝuste en Italio.
VI TROVAS MIAN GRAFOANALIZON KUN PSIKA PORTRETO PRI LI :
ĉi tie – unuafoje – en 2013: https://lingvovojo.wordpress.com/2013/05/03/clarence-bicknell/
poste republikigitan kun grafologiaj signoj ĉi tie, en 2018 : https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/04/25/
.
Se vi ŝatas pliampleksigi vian konon pri li, bonvolu viziti jenan retejon, zorgata de liaj parencoj: https://clarencebicknell.com/gastolibro/
sed ankaŭ:
La novaĵo estas, ke NUN “The Book of Guests” estas eldonita ankaŭ en Esperanto kaj ĝi “provides potted biographies of several of Clarence’s friends in Esperanto.”
La esperanta versio estas eldonita en julio 2022 kaj nun havebla, tutmonde, de Amazon, aŭ en iuj librovendejoj kaj ankaŭ de http://www.clarencebicknell.com/shop se vi loĝas en Britio
.
BONAN LEGADON, kaj ne forgesu legi ankaŭ mian skriboanalizadon ….