grafoanalizo pri Hector Hodler

letero 1904 – unua parto
letero 1904 – dua parto – fonto:

https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/arkivajoj

letero 5an de marto 1920

.

.

KOMPARO INTER LA DU LETEROJ (1904 KUN 1920)

POR ILUSTRI LA PERSONECON DE JUNA HECTOR HODLER

.

Mi vin donas klarigojn pri du skribitaĵoj verkitaj de Hector Hodler. La una estas skribita en 1904, la dua la 25-an de marto 1920, ĝuste 6 tagojn antaŭ lia trofrua forpaso, kiam li estis 32-jara.

——————————–

Hector HODLER  estis svisa esperantisto : n. 1-10-1887 kaj m. 31-03-1920, civitano de Gurzelen (Kantono Berno) , kiu havis fortan influon sur la frua esperanto-movado. Li estas plene konsiderinda ‘pioniro de esperanto’ pro lia ĵurnalisma kaj literatura aktiveco per la esperanta lingvo, kaj precipe pro lia aspiro – parte realigita – kunordigi la esperantan popolon al universala pacifisma organizo. Fakte li kaj aliaj, kiel Théophile ROUSSEAU, fondis Universalan Esperanto-Asocion (UEA) la 28-an de aprilo 1908. Hodler estis ties unua Ĝenerala Direktoro kaj Vicprezidanto. UEA estas ankoraŭ nun viva kaj ĝia retejo estas:

https://uea.org/

.

Ankaŭ ne-laborkoncernatoj ekvidas evidentajn grafikajn diferencojn inter la du menciitaj leteroj! Mi klopodos evidentigi ilin al vi tra skriboanalizado de ambaŭ dokumentoj. Por sukcesi en la streĉado, mi estos devige kaj plejeble sinteza, kaj utiligos skemecan formon.

1904

.

La skribanto en 1904 distingiĝas pro volo “agadi, fari kaj finaranĝi“. Ĉi tia triopa kunmeto eĉ ŝajnas esti lia devizo, lia propulsiva antaŭenpuŝo.

Ecoj psikaj-intelektaj-homaj ekaperantaj el grafoanalizo estas la sekvaj:

– granda animdelikateco kaj socialeco

– forta interna koheremo kaj tre bona psika rezisto

– ago kaj elektoj decidaj, t.e. li estas ulo malcedema sed komprenema pri la homaj bezonoj

– dinamismo kaj aktiva spirito

– perceptivoklareco, mensa ordo, kreivo,  harmonio

– tre bonaj kapabloj je logiko kaj sintezo, rapidaj konkludoj

– grandaj memfido kaj memestimo

– nepra neceso FARI, AGI, eĉ per iuj aŭdacoj

– bona vigleco, intelekta kaj imaga

– kontinueco en pensado kaj agado (= persisto)

– grandanima juĝo, kaj emocia, devenantaj el profunda sentimenta emo kunpartopreni al mondorealo

LI TUTCERTE ESTIS PERSONO PLI GRANDAĜA OL SAMTEMPANOJ, PLI MATURA OL KOMUNUMREGISTRITA AĜO!

.

Grafologiaj signoj (la plej signifaj):

.

dekstrenklina, literoj A-O pinte malfermitaj, dinamika kaj facilmova, baza linio plutenata (ankaŭ danke al la linioj surfolie presitaj),  kunligita interlitere je plej alta mezuro, sinua regas super ĉio (delikata kliniĝo de literoj al la apudaj), liter-alteco ŝajne mezurgrade, klara, estetika, larĝeco inter la vortoj mezgrade kaj kelkfoje submezgrade (neregule), subtila, subskribo plej granda ol la teksto, subskribo tre vigla kaj originala (subskribo kutime esprimas potencialojn kaj aspirojn, latentajn kaj aktiviĝontajn).

1920

.

Kontraŭe, la skribanto en 1920  moviĝas laŭ maltrankvilo, angore deziras bone fari, pro tio ŝajnas ke lia devizo esence estu “ege  pripensi antaŭ agado, zorgi ankaŭ pri detaloj kiuj akiras tre grandan gravecon, dubi kaj kontraŭparoli por atingi la veron”.

Jen la kvalitoj dominantaj:

– mensa emo al ordo kaj klareco

– la esprimo kaj atento estas plugardataj

– emo al preciziga analizo kaj al dispecetigado pri vereco, ĝis la atingo de ĉikaneco

– pensorompo: li perdiĝas dum la supermezura mensa laboro por konsideri plurajn malsamajn vidpunktojn

– emo al trokritikado

– rimarkinda memorpovo pri datoj kaj cirkonstancoj

– nekontentigeblo

– nekapablo rezigni pri siaj intencoj

– persisto certe estas plutenata, sed kun malfacilo sin determini: tio signifus prokrastohezitemo dum agado

– penso kiu malrapidigas la agadon,  sed penso kaj agado ĉiam atentaj kaj zorgemaj

– malfruo en konkludoj

– parta aŭ unuflanka juĝo

– emo kortuŝiĝi

– kontemplado

– malkvieteco

– sobreco kaj rezerviĝemo

– socia fermitemo, t.e. sento de izoleco, sed pludaŭras esenca fido en siaj ebloj kaj en homoj

– profunda neceso kontroli kaj persone certiĝi pri ĉio.

.

Grafologiaj signoj (la plej signifaj):

.

malpli dekstrenklina, literoj A-O surpinte pli intense malfermitaj, nefacilmova kaj pli malrapida, baza linio plutenata, malkunligita (inter la literoj), t.e. la malo ol en la alia skribitaĵo, literaksoj retorditaj kaj malpli sinuaj, ŝajne eta skribo (literalteco malgranda), regula ampleksa larĝeco inter la vortoj (kritikemo), malpli subtila, subskribo pli alta ol la teksto kaj vere tre tordiĝinta (kontrastoj en sia memo, internaj konfliktoj rilate al siaj aspiroj).

.

Grafologia sintezo

.

Oni ne povas dubi, ke dum 16 jara tempopaco okazis tre gravaj ekzistoproblemoj kaj personecaj modifiĝoj, kaj en pensmaniero kaj en sinkonduto. La du verkoj ŝajnas kaj aspektas grafike tre malsamaj, kiel apartenantaj al du malsamaj personoj. Sed oni povas konstati ke ekzistas komunajn denominatorojn kiuj unuigas internajn instancojn, psikajn kaj intelektajn kaj kunnaskitajn.   Tion mi povas aserti ĉar tio estas konfirmite per lia subskribmaniero. Ambaŭ subskriboj  elmontras lian internan unuecon, identecon kaj sociecemon. En ambaŭ subskriboj la KUNLIGO inter la literoj estas intensa kaj plena, nemalfortigita. Sciante mi, ke li en 1920 estis malsana, kaj konsiderante ke li verkis la duan leteron nur antaŭ kelkaj tagoj sian forpason, mi povas supozi ke tiu malsaniĝo influis vere malpozitive lin rilate al lia ideo pri propra venonto kaj enigis en li malcertecon kaj maltrankvilon.

Kiuj kaj kiaj estas la komunaj denominatoroj pri kiuj mi antaŭe aludis? Jen, ili estas:

socialeco – amema temperamento –  kunpartoprenemo – kapablo sin imponi laciĝojn por atingi siajn celojn – precizeco de parolo kaj esprimiĝo (estetika gustumo) – psikologia talento – sentimentaleco.

La lasta skribo elmontras lian internan travivitan streĉitecon, aŭ tension… probable vivdramon.

Lascia un commento