omaĝe al Ludoviko Lazaro ZAMENHOF

.

Ludwik Lejzer Zamenhof

L. L. Zamenhof, la ideinto de la internacia helplingvo Esperanto, ravis pri MONDO SEN MILITO.
Ĉi tiu mia blogartikolo estas omaĝo al li kaj al tio, kion li simbolis pasinte – sed ankaŭ nuntempe – ĉe geesperantistoj en la mondo kaj, plivastige, ĉe la tuta Homanaro
.
Danke al lia invento, homoj el tuta Tero, el ĉiuj kontinentoj, reale sukcesas interkomuniki sen mensaj baroj. Tio signifas kaj elmontras ke tio eblas.

tio eblas,

oni ne devas perdi esperon.


Internacia lingvo Esperanto estas unu el la plej efikaj instrumentoj por apudigi homojn, ne nur kulture sed ankaŭ psike kaj per amsentoj, kiel okazas en granda harmonia familio.
Dum la nuna epoko, kiam pli ol iam antaŭe, kaj daŭre, oni batalas eĉ kontraŭ sendefendaj civitanoj por ilin pereigi, korpe kaj psike, la posedo de noblaj idealoj estas nepra bezono, eĉ polusa stelo por savi noblajn valorojn kiuj permesus progresigi homojn. Konservado je homa digno kaj je reciproka respekto prezentas per si mem valorojn, kiuj kunportas amon, trankvilecon, ĝiojon kaj finfine

homan progreson.

Pro tio mi omaĝas la homon Zamenhof per kelkaj simplaj videoj, signifoplenaj.

Paco … unusola ĝi estas, ĉu ne?

Mi serĉadis, kaj trovis inter multnombraj difinoj de ‘Paco’ la sekvan:

Paco, laŭ la nuntempa opinio, estas aŭ devus esti konsiderata agnoskita universala valoro kapabla supervenki ian ajn baron socian kaj/aŭ religian, kaj ĉian ideologian antaŭjuĝon, tiel ke oni evitu konfliktan situacion inter du aŭ pli da personoj, du aŭ plunombraj grupoj, du aŭ kromaj nacioj, du aŭ aldonaj religioj” (el: https://it.wikipedia.org/wiki/Pace)

Preciza kaj kunpartigebla koncepto devus esti Paco, kiu nepre ĉiujn devus sammaniere agnoski. Diverse, oni pricerbumas subjektivajn konceptojn kiuj, eĉ, pligrandigus konfliktojn. Kion vi opinias pri tio?

Surprize mi malkovris en la reto ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Monda_paco ) ke, jes, ekzistas malsamaj Teorioj por atingi la deziratan Mondpacon!

Sed… PACO UNUSOLA ESTAS, ĈU NE?.

el: https://ilbolive.unipd.it/it/news/esperanto-seconda-lingua-tutti-popoli-ideale-pace