Mi serĉadis, kaj trovis inter multnombraj difinoj de ‘Paco’ la sekvan:
“Paco, laŭ la nuntempa opinio, estas aŭ devus esti konsiderata agnoskita universala valoro kapabla supervenki ian ajn baron socian kaj/aŭ religian, kaj ĉian ideologian antaŭjuĝon, tiel ke oni evitu konfliktan situacion inter du aŭ pli da personoj, du aŭ plunombraj grupoj, du aŭ kromaj nacioj, du aŭ aldonaj religioj” (el: https://it.wikipedia.org/wiki/Pace)
Preciza kaj kunpartigebla koncepto devus esti Paco, kiu nepre ĉiujn devus sammaniere agnoski. Diverse, oni pricerbumas subjektivajn konceptojn kiuj, eĉ, pligrandigus konfliktojn. Kion vi opinias pri tio?
Surprize mi malkovris en la reto ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Monda_paco ) ke, jes, ekzistas malsamaj Teorioj por atingi la deziratan Mondpacon!
Sed… PACO UNUSOLA ESTAS, ĈU NE?.