Gerda malaperis (trad. Gerda è scomparsa) estas instrua kaj detektiva romano, eldonita jaron 1983. Aŭtoro de la rakonto estas svisa esperantisto Claude Piron, kiu estis lingvisto kaj psikologo (Namur, 26 febbraio 1931 – Gland, 22 gennaio 2008).
La simplaj dialogoj el ĉiutage uzataj vortoj taŭgas por plibonigi la konon de Esperanto ĉe lernantoj. La rakonto temas pri junaj amikoj kaj mistera forkapto de tradukistino.
Lingvovidpunkte, la teksto estas strukture aranĝita per ĉapitroj, kiuj iompostiome enigas novajn vortojn dum la antaŭeniranta legado.
Longdaŭra filmo sin bazas sur la romano, troveblas ĉe interreto kaj mi al vi ĝin proponas. Bonan vidadon! La filmo estis lanĉita en julio 2006, dum la inaŭguro de la 91-a Universala Kongreso, en Florenco, Italio.
Multaj homoj estas skeptikaj rilate al valoro de ‘Grafologio’, mi konas ilin ankaŭ en esperanta medio.
Pro tio mi deziras ĉi tie transkribi kelkajn signifajn kaj laŭpunktajn resumojn pri la temo, elprenitajn el GRAFOLOGIA Testo teorico pratico – L. Torbidoni – L. Zanin – Ed. La Scuola 1978, tre bone verkita faka manlibro
Kelkaj difinoj kaj konceptoj:
Grafologio estas la personec-scienco, kiu analizas la homan grafikan esprimon. Ĝi estas konsiderenda kiel ‘Homa Scienco’. Tutcerte ĝi estas disciplino je tipo eksperimenta.
Grafologio estas ne nur eksperimenta kaj relativa: ĝi karakteriziĝas laŭ interfaka vidpunkto, pro tio, ke ekzistas nedisigeblaj interligoj inter ĝi kaj sekvaj rekonataj aliaj disciplinoj: fiziologio – psikologio – psikoanalizo – karakterologio – psikotekniko – prikologio pri evoluprocedo, sed ankaŭ sociologio – pedagogio – medicino – neŭrosciencoj.
Malgraŭ supraj tutcertaj koneksoj, Grafologio ne identiĝas kun iu ajn el tiaj disciplinoj. Ĝi posedas propran sciencan alproksimiĝon al entuta homa personeco.
Oni devas diri, ke la supraj difinoj ne bone klarigas la esencon kaj trafpovon de Grafologio. Pro tio, famaj italaj grafologoj Lamberto Torbidoni kaj Livio Zanin proponas la suban konkludon:
Grafologio estas eksperimenta scienco kiu el natura grafika esprimo de skribanto evidentigas ties psikofizikan personecon kun intelektaj elementoj, temperamentaj inklinoj, profesiaj talentoj, somata konstitucio, morbecaj antaŭdispozicioj denaskaj kaj aktualaj.
Fakte, skribado estas movo kaj konsistigas vidpunkton de grafika agado. Ĉar (ĝi estas) tia, ĝi devigas uzi ne nur manon kaj fingrojn, sed postulas la partoprenon de la tuta persono kiu tien kanaligas proprajn energiojn, konsciajn kaj nekonsciajn. Notinda, trafe la kuracisto kaj grafologo Honroth asertis, ke “skribo estas la grafika registrado de esprima movo produktita de interludo de ostoj, muskoloj kaj nervoj de mano kaj de fingroj, sed kunligita ankaŭ kun tiu de antaŭbrako, brako, en rilato kun superaj nervaj centroj (korteksaj kaj subkorteksaj), sinkronigaditaj al organa kaj psika tuto de la skribanto (C.A. Honroth, A. Zarza, Si y ni en la grafologìa clàsica. Buenos Aires, Troquel, 1961, p. 17).
…. Sinteze por Italoj.…:
La grafologia è la scienza sperimentale che dalla espressione grafica naturale dello scrivente ne rileva la personalità psicofisica con le componenti intellettive, tendenze temperamentali, attitudini professionali, costituzione somatica, predisposizioni morbose, congenite e in atto.
Infatti, la scrittura è movimento e costituisce un aspetto dell’attività grafica. Come tale impegna non solamente la mano e le dita, ma richiede la partecipazione di tutta la persona che vi canalizza le proprie energie coscienti e inconsce. Come nota, giustamente il medico e grafologo Honroth afferma che “la scrittura è la registrazione grafica di un movimento espressivo prodotto dal gioco di ossa, muscoli e nervi della mano e delle dita, ma collegato con quello dell’avambraccio, del braccio, in relazione con i centri nervosi superiori(corticali e subcorticali), in stretta coordinazione con l’interità organica e psichica dello scrivente (C.A. Honroth, A. Zarza, Si y ni en la grafologìa clàsica. Buenos Aires, Troquel, 1961, p. 17)
el GRAFOLOGIA Testo teorico pratico – L. Torbidoni – L. Zanin – Ed. La Scuola 1978
Okaze de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Montrealo (Kanado) de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022, oni prezentis teatraĵon, kies filmigon oni povas nun ĝui ankaŭ ĉi tie, en jutubretejo. Jen la rakontado:
Tre sinteze:
Brita Esperantisto William Mann veturas tratempe al la jaro 2022 por rakonti al la kongresanoj en Montrealo pri sia propra sperto vojaĝante al Ameriko kun doktoro Zamenhof sur la transoceana ŝipego Georgo Vaŝingtono por la 6-a Internacia Kongreso de Esperanto antaŭ pli ol jarcento.
Aktoroj:
S-ro Mann: Garry Evans
Mary: Alena Adler
Enkonduko: Nicolas Viau
Muzikistoj:
Piano: Étienne (Stefano) Laflamme
Soprano: Kristina Miroshkina
.
Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj troveblas ĉi tie, en vikepedio:
en la numero de marto-aprilo 2022 oni parolas pri tradukado. Tradukado estas arto….
Unesko-Kuriero
UNESKO estas la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo, kaj Unesko-Kuriero estas ĝia ĉefa kaj oficiala revuo, publikigita unuafoje en 1948. Temas pri kvalita informilo kiu permesas al Unesko diskonigi ideojn, trakti internacie gravajn temojn, inter-dialogigi kulturojn kaj provizi forumon por internacia debato. Ja, la ĵus menciitaj taskoj estas ankaŭ la celoj de la Organizaĵo…..
La supra revuo haveblas rete en la ses oficialaj lingvoj de la Organizaĵo (angla, franca, hispana, araba, rusa kaj ĉina) kaj en la lingvoj portugala kaj esperanta (laŭ kontrakto) kvankam Esperanto same kiel la portugala ne estas oficialaj lingvoj de Unesko. Limigita nombro da presitaj numeroj produktiĝis i.a. ankaŭ en Esperanto. Unesko-Kuriero en Esperanto ankaŭ aperu kvarfoje jare kiel por la alilingvaj eldonoj.
Nu, ĉi tie mi enlistigas la esperantajn eldonojn, mencias la kovrilan temon kaj elmontras la ret-ligilojn de la esperantaj versioj de la revuo, kaj de tempo al tempo mi ĝisdatigos ĝin.