evidentigo de mia alia paĝo, kiu estas atingebla ĉi tie:
https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/personoj/unesko-kuriero/:
en la numero de marto-aprilo 2022 oni parolas pri tradukado. Tradukado estas arto….

Unesko-Kuriero
UNESKO estas la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo, kaj Unesko-Kuriero estas ĝia ĉefa kaj oficiala revuo, publikigita unuafoje en 1948. Temas pri kvalita informilo kiu permesas al Unesko diskonigi ideojn, trakti internacie gravajn temojn, inter-dialogigi kulturojn kaj provizi forumon por internacia debato. Ja, la ĵus menciitaj taskoj estas ankaŭ la celoj de la Organizaĵo…..
La supra revuo haveblas rete en la ses oficialaj lingvoj de la Organizaĵo (angla, franca, hispana, araba, rusa kaj ĉina) kaj en la lingvoj portugala kaj esperanta (laŭ kontrakto) kvankam Esperanto same kiel la portugala ne estas oficialaj lingvoj de Unesko. Limigita nombro da presitaj numeroj produktiĝis i.a. ankaŭ en Esperanto. Unesko-Kuriero en Esperanto ankaŭ aperu kvarfoje jare kiel por la alilingvaj eldonoj.
Nu, ĉi tie mi enlistigas la esperantajn eldonojn, mencias la kovrilan temon kaj elmontras la ret-ligilojn de la esperantaj versioj de la revuo, kaj de tempo al tempo mi ĝisdatigos ĝin.
====================================
Jen al vi UNESKO-KURIERO
ankaŭ en Esperanto, ekde aprilo 2017:
( la oficiala retejo de Unesco, angle: https://en.unesco.org/ )
kaj bonan legadon !!!
==================================
- Unesko-Kuriero apr-jun 2017 – Tagordo 2030: Defioj por ni ĉiuj – https://en.unesco.org/sites/default/files/2017-2-esperanto.pdf
- Unesko-Kuriero jul-sep 2017 – Amaskomunikilaro: Operacia purigo – https://en.unesco.org/sites/default/files/2017-2-esperanto-3.pdf
- Unesko-Kuriero okt-dec 2017 – Kulturo: la nervo de paco – https://en.unesco.org/sites/default/files/esperanto-kuriero-20171211-reta.pdf
- Unesko-Kuriero jan-mar 2018 – Klerigado: Ĉu ankoraŭ en la serĉo de Utopio? – https://en.unesco.org/sites/default/files/kuriero20180314.pdf
- Unesko-Kuriero apr-jun 2018 – Bonvenon al la Hom-epoko – http://unesdoc.unesco.org/images/0026/002619/261900epo.pdf
- Unesko-Kuriero jul-sep 2018 – Artefarita Intelekto: Promesoj kaj minacoj – http://unesdoc.unesco.org/images/0026/002652/265211EPO.pdf
- Unesko-Kuriero okt-dec 2018 – HOMAJ RAJTOJ retro al la estonteco – https://en.unesco.org/sites/default/files/cou_4_18_eo.pdf
- Unesko-Kuriero jan-mar 2019 – Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000366654_epo
- Unesko-Kuriero apr-jun 2019 – Reinventi urbojn – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000367693_epo
- Unesko-Kuriero jul-sep 2019 – La etikaj defioj de klimata ŝanĝo – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000370032_epo
- Unesko-Kuriero okt-dec 2019 – Kiam instruisto estas alvokiĝo – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000370977_epo
- Unesko-Kuriero jan-mar 2020 – Radio: Pli forta kaj vigla ol antaŭe – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000372603_epo
- Unesko-Kuriero jul-sep 2020 – Tute nova mondo, laŭ imago de virinoj – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000373788_epo
- Unesko-Kuriero okt-dec 2020 – 50-Jariĝo de la Lukto Kontraŭ Ŝakrado de Kulturaĵoj – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000374570_epo
- Unesko-Kuriero jan-mar 2021 – Oceano: Estas tempo por turni la tajdon – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000375277_epo
- Unesko-Kuriero apr-jun 2021 – La 20-aj: Ĉu vere la plej bonaj aĝoj? – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000376726_epo
- Unesko-Kuriero jul-sep. 2021 – Restarigo de VIV-DIVERSECO, Revivigi VIVON – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000377986_epo
- Unesko-Kuriero okt-dec 2021 – Rakontoj de MIGRADOJ – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000379210_epo
- Unesko-Kuriero jan-mar 2022 – Ĉu ni timu NEŬROSCIENCON? – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000380264_epo
- Unesko-Kuriero apr-jun 2022 – TRADUKADO: De unu mondo al alia – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000381067_epo
______________________
kovrilo de n-ro aprilo-junio 2018
