Okaze de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Montrealo (Kanado) de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022, oni prezentis teatraĵon, kies filmigon oni povas nun ĝui ankaŭ ĉi tie, en jutubretejo. Jen la rakontado:
Tre sinteze:
Brita Esperantisto William Mann veturas tratempe al la jaro 2022 por rakonti al la kongresanoj en Montrealo pri sia propra sperto vojaĝante al Ameriko kun doktoro Zamenhof sur la transoceana ŝipego Georgo Vaŝingtono por la 6-a Internacia Kongreso de Esperanto antaŭ pli ol jarcento.
Aktoroj:
- S-ro Mann: Garry Evans
- Mary: Alena Adler
- Enkonduko: Nicolas Viau
Muzikistoj:
- Piano: Étienne (Stefano) Laflamme
- Soprano: Kristina Miroshkina
.
Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj troveblas ĉi tie, en vikepedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Kongreso_de_Esperanto
La venontan jaron, 2023, la 108-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en ITALIO, en Torino !