Kiel antaŭe promesite, jen por la geesperantistoj la traduko de antaŭa artikolo eldonita de mi nur itallingve (vidu flanke: https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2023/01/13/gesto-grafico-e-manoscrittura-pillole-di-grafologia/ )
Psikofizikaj antaŭkondiĉoj
Grafikaj gestoj reprezentas “sinkonduto”-n. Trejniĝo kaj aŭtomatiĝo nepras por transformi al “personecesprimo” tion, kio komence estis simple “ago”. Grafika gesto apartenas al lernitaj sintenoj kiuj, per ripetado, iom post iom fariĝas nekonsciaj.
Alia lernita sinkonduto, ekzemple, estas paŝado, eĉ se ĉi-lasta estas malpli multaspekta ol skribado.
Kiam infano entreprenas paŝadon, grade kaj laŭ sia evolunivelo (ne nur mova) lernas kalkuli distancojn, altecojn, kaj rekonas obstaklojn, eksperimentas kaj eltrovas tute personajn strategiojn por tiojn preterpasi aŭ ĉirkaŭiri. Li, aŭ ŝi, ekscias kiel movi brakojn, manojn kaj dum paŝado ekserĉas korektajn poziciojn de piedoj por resti ekvilibre. Poste alvenos tempo dum kiu sinmovo aŭtomatiĝos; tiam subkonscie li/ŝi ne plu bezonos je tiuj valoraj taksadoj kaj sin movos en la ĉirkaŭa medio per pli granda sekureco kaj restos nur konscia kun proksimuma sensaco antaŭeniri en la ĉirkaŭaj spacoj. Ni ĉiuj scias ke, diverse, kiam ni koncentriĝas sur paŝojn, nia gesto fariĝas pli malrapida kaj malpli sekureca.
Kompreneble skribado estas ago ege pli malsimpla, kiu havas pli grandajn facetadojn, eĉ pli profundajn, ĉar ili estas kunligataj kun la ekkonaj karakterizoj, kun intelekto.
Ni pensu, nu, al infano lernanta skribi kaj (ni pensu) al kiom da diverseco estos en lia plenkreskula skribmaniero, kiu sendube estos pli spontana post multjara lernado … Ekkomence de lia lernado skribi li estis okupita ekmovigi siajn receptoraĵojn, t.e. siajn vidsistemon kaj aŭdan, kun helpo de memoro por memorigi la karakterizojn de necesaj movoj kaj grafikaj signoj por korekte tiojn reprodukti surpapere, tiel ke tioj estu ĉiel ajn kompreneblaj kaj ne perdu sian komunikan funkcion. La ofta transiro de stimuloj ene de neŭrologiaj itineroj restigos spurojn ĉiam pli fiksajn kaj plifortigajn.
La sensoraj centroj de parolo ne estas izolitaj, sed kunligitaj kun la neŭromovaj centroj, en kiuj la sensoraj impulsoj fariĝas movaj impulsoj.
Post la decido skribadi, tio estas propravola kaj konscia, la sensora bildo pri la litero stimulas la movajn centrojn de lingvaĵo, kaj precize la verbgrafikan centron je Exner (kampoj de Broca – Wernicje – Naunyn kaj Exner), t.e. la centron de la vorto vidata, aŭskultata, elpensata, parolata kaj, je la fino, skribata; ili transigas la impulson al muskoloj brakaj kaj manaj. Dank’ al ĉi tia daŭra interŝanĝo de informoj inter centro kaj periferio, inter cerebra kortiko kaj sensoraj kaj movaj centroj, la skriba movo estas analizita laŭ ĝiaj esencaj elementoj kun ankaŭ la percepto de la aktivecoj de plenumantaj organoj kaj de plenumo-karakterizoj. Rilate al perceptaĵo Hilgard Ernest (psikologo) asertas ke ” “Ni ne kapablas profunde kompreni perceptaĵon se ni ne rekonas ties interrilatojn kun motivaĵoj, lernado kaj personeco“.
Estos malsamecoj en sensiveco kaj reagokapablo, estos malsamaj korpstrukturoj, sed ankaŭ malsamaj motivaĵoj kaj bezonoj, aliaj malfaciloj, valoroj kaj atendoj malsamaj kiuj kontribuos karakterizi skribmanierojn kaj personecajn trajtojn de homo. Kiel individueco estas ununura pro ĉiuj supraj faktoroj, ankaŭ skribmaniero de individuo estos unika kaj malsama rilate al ĉiuj aliaj personoj.
La idemova spuro
Spuro idemova fiksiĝas en la centro neŭrmova de la parolo kaj estas ĉiam reirata de stimuloj kiam la grafika movo estas ripetita por faciligi ties realigon. Tiaj refreŝigitaj impulsoj iras nur per neŭraj itineroj kiuj devas esti ekscitigitaj, dume estas inhibiciita la sinapsa irado al aliaj neŭronoj neutilaj aŭ damaĝaj al realigo de movo.
Nu, okazas selekto de neŭronaj vojoj por la transiro de impulsoj. Kiam ekzistas memvola kontrolo de propra skribo partoprenas hinibiciaj centroj de cerebra kortiko kaj de piramida strukturo; ĉi-lasta ĉiukaze interkomunikas kun tiu ekstra-piramida, t. e. kun tiu alia kompleksta sistemo kiu, diverse, havas la funkcion aŭtomatigi la movojn, kaŭzante kaj difinante ties tonon kaj muskolan forton. La ago (gesto) tiel liberaligita de ĉiu inhibicio kaj kontrolo akiros sian spontanecon kaj fariĝos vere esprimiva je la individuaj karakterizoj, strukturaj kaj organizaj, harmoniaj aŭ misharmoniaj, progresante laŭ la fizika-psika evoluo de la skribanto sed, samtempe, ĝi permesos ankaŭ evidentigi plej precizmaniere eventualajn aliformiĝojn aŭ malekvilibrojn en la Centra Nerva Sistemo, laŭ verdikto pli certa (laŭreala).
Skribo estas fotografio pri la aktuala momento. Ĝi povas parte modifiĝi pro malsamaj animstatoj sed, substance, la grafika gesto ne ŝanĝas. Nur kiam estas organa malekvilibro de CNS (Centra Nerva Sistemo) povus okazi, laŭ la koncerna seriozeco, vera ŝanĝiĝo en la grafika gesto. Tio estas antaŭiga signalo, alarmo, kiun oni ne devas ignori ĉar ĝi malkaŝas eblan postan malboniĝon ĝis nun ne videbla ekstere…
Certe, ĉi tiu ne estas facila tasko, sed tio eblas por grafologo bone preparita, tre atenta kaj sentema … mi aldonos ‘humila’.
Malsama situacio estas kiam la ripetita ekzercado en kaligrafia kampo estas plenumita kun artaj kaj estetikaj intencoj por akiri sendifektan kaj perfektan grafikan rezulton; fakte tio ne esprimas la homan individuecon. En ĉi tiu kazo temas pri teknika precizeco … Lertecoj, motivaĵoj, profesieco interplektiĝas kun voloforto kaj propra disciplino. Kiam la kontrolo pri la gesto estas maksimuma, tiu gesto ne plu estas grafologiebla, pro tio ke artifiko (majestreco) supervenkas spontanecon. Ja, ekzistas skriboj nomataj ‘teknikaj’, sed ili ne eksterigas multon je la reala personeco, sed tutcete ili esprimas la lertecon kaj la precizecon kiuj estas produkto de daŭra trejnado kaj de granda volo, nekomuna. Oni ne iras transe … ĉi-signife tiu skribo (aŭ subskribo) ne estas grafikanalizebla.
________________
Bibliografio:
GRAFOLOGIA testo teorico pratico di L. Torbidoni e L. Zanin)
Bonvolu ĝui la sekvan videon en kiu precizeco de laboro estas evidenta

Marcello Barenghi http://www.marcellobarenghi.com oppure http://www.marcellobarenghi.it