Biografio pri É. Grosjean-Maupin

Émile Grosjean-Maupin 

franca esperantisto     pri Grosjean-Maupin okaze de lia forpaso      artikolo aperinta en 1933, en la franca lingvo, okaze de lia forpaso – bv. iri al:  http://www.ipernity.com/doc/r.platteau/5874679/in/album/236310

_________________________________

          Vi mem povas konstati en la reto, ke informoj pri la personeco kaj karaktero de Grosjean-Maupin ne ekzistas, nek pri lia familio kaj privata vivo, kaj ke pri lia agado jes oni trovas kelkajn informojn. Efektive, dum la unua periodo, tiu de pionirado, estis tre grave agadi, agadi kaj ankoraŭ agadi por disvastigi la lingvon esperanton, kaj oni atentis prefere pri la konkreta aktiveco. Sed malantaŭ tiuj pioniroj ekzistas sentoj, aspiroj kaj ambicioj kaj Esperantujo permesis al kelkaj el ili ĝui prestiĝon kaj sociajn agnoskojn, tiom ke mi konkludas ke la esperanta afero, tiam sed eĉ nuntempe, por multaj ge-esperantistoj estas saltotabulo por sia persona esprimiĝo kaj sukceso.

Mi emas rimarkigi la specialan etoson travivitan de tiamaj pioniroj de esperanto, kiuj krome vivis en epoko (la komenco de la XX° Jarcento) dum kiu multaj estis la homaraj esperoj plibonigi la mondon kaj la homaran vivon, ĉiukampe: science, teknike, socie, politike, morale kaj arte…kaj lingve. Projektoj pri planitaj lingvoj tiuepoke estis multaj.

Kiam mi grafoanalizas personon, estas mia kutimo serĉi nur vere esencajn informojn pri li  kiel : sekso, aĝo kaj profesio. Tiaj tri informoj sufiĉas kaj nepras por skizi personecan portreton; nur poste mi serĉadas biografiajn notojn. Nu, pri Grosjean-Maupin, mi ne trovis  abundajn. Jen al vi, do etan biografion pri li. Sed certas, ke li estis valora esperanto-pioniro.

.

Émile Grosjean-Maupin naskiĝis en Francujo en 1863 kaj mortis en 1933. Li esperantiĝis en 1906 kaj okupiĝis ĉiam kaj preskaŭ ekskluzive pri lingvaj demandoj. Profesie li estis Emerita Direktoro de la Ŝtata Altlernejo por ge-blinduloj, en Parizo.

Multaj estas la recenzoj de li verkitaj kaj la prilingvaj artikoloj, kiuj aperis en gravaj gazetoj, inter kiuj la Revuo. Li estis konstanta redaktoro de Franca Esperantisto (de 1908 ĝis 1921). Ano de la LINGVA KOMITATO en 1909, Akademiano en 1920, li tuj fariĝis Direktoro de Komuna Vortaro, t.e. lingva sekci-estro en 1913 post la morto de Elb, dum la alia ekzistanta subsekcio pri teknikaj vortaroj fariĝis sendependa sub direkto de Verax. Grosjean-Maupin alportis la sperton de siaj multjaraj leksikologiaj laboroj. Kune kun Cart, en 1922 li publikigis en la kolekto de la Akademio “Vortaro de la Oficialaj Radikoj” montrante per specifaj presliteroj la plej gravajn vortojn, kiujn unue devas scii ĉiuj lernantoj de la lingvo. Li estis konsiderita la ĉefa leksikologiisto de Esperanto. Krom diversaj broŝuroj, li verkis france du gramatikajn verkojn: kun Aymonier Cours Méthodique d’Esperanto; kun Becker  Course élémentaire pratique d’apres la méthode combinée (1909).

Li estis ankaŭ tradukinto (La formortinta Amiko de Thiebaut) sed liaj plej gravaj verkoj estas la tre kompletaj kaj detalaj vortaroj E-franca, 1910  kaj  Franca-E, 1913 – kaj, fine, li estis la ĉefa aŭtoro kaj direktanto de la fama Plena Vortaro de Esperanto eldonita en 1930, nur esperante redaktita, kiu markas daton en la leksikologio de Esperanto.

Vi devas scii ke de 1907 ĝis 1910 la movado de Esperanto en Francujo enskribis la plej malgajan paĝon de sia historio kun multaj reciprokaj kontraŭpersonaj atakoj, diskutoj, kritikoj, kaj same en 1911 kun aliaj disputoj inter Cart kaj LINGVA KOMITATO unuflanke, Bourlet kaj la Revuo aliflanke. Ankaŭ la verko “Dictionnaire complet E-fr” de Grosjean-Maupin, tre zorge ellaborita, estis atakita pro la enmetitaj multaj vortoj neoficialaj kaj ofte kritikeblaj. Tiuj disputoj eniris en la pli grandan diskuton inter la kelkfoje netoleremaj “fundamentistoj” kaj la kelkfoje malseveraj “neologistoj”, disputoj eĉ pli akraj pro la freŝdata skismo de Ido, kaj pro la malnova konkurado inter la du grupoj de eminentuloj. Je la fino tiu konkurado estingiĝis iom post iom, tre malrapide, kaj je la fino Cart proklamis la servojn, kiujn Grosjean-Maupin faris al Esperanto (el encikolpedio eld. 1933)

Grosjean-Maupin konvinkiĝis je certa momento, iamaniere, ke “la evoluo, t.e. la sorto de Esperanto kuŝas, kiel diras la Deklaracio de la Akademio, en la manoj de la Esperantistoj” kaj li mem  en la enciklopedio (je la paĝo 207) klare precizigas ke ĉiuj Esperantistoj inkluzive de recenzistoj, gazetistoj kaj verkistoj devas severece “atenti ne nur siajn proprajn lingvajn bezonojn kaj facilecojn sed ankaŭ la ĝeneralajn superajn interesojn de la movado”, kaj invitas tiel: “ne akceptu ĉion ajn tro facile kaj senkritike. Ni akceptu nur la lingvajn novaĵojn [neologismojn kaj novajn terminojn] kiel definitivajn kiam ili estos kontrolitaj kaj kribritaj de la vivo kaj ankaŭ konfirmitaj de la Lingvaj Institucioj, supera aŭtoritato registranta la efektivan lingvan evoluon”.

Pri liaj psikaj fundamentaj sintenoj kaj bazaj psikaj dinamismoj mi sendas la leganton al la skribo-analizado en la antaŭa artikolo, esperante ke ĝi ĵetu lumeton sur lian konflikteman sintenon.

  el vikipedio

Risultati immagini per Émile_Grosjean-Maupin

https://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k14147803/f1.highres

Annunci

Biografio pri J. Baghy

Julio Baghy – hungara esperantisto

( 1891 – 1967 )

supre – bildofonto: http://esperanto.net/literaturo/autor/baghy.html

skribo Baghy -Dancu_marionetoj

Unua paĝo el Dancu Marionetoj!  de Julio Baghy  – kun subskribo de la aŭtoro je 1936. La originala alŝutanto estis Verdulo de Esperanto Vikipedio – (Memfarita bitigo, libere uzebla).

 

Julio Baghy, originale BAGHY Gyula, estis hungaro. Naskiĝinta la 13-an de januaro 1891 en Flag, tiuepoke en Aŭstrio-Hungario, li estis filo de drama aktoro kaj de virino kiu profesie estis teatra sufloro. Do, li vivis en teatra medio kaj konsekvence, sed ne apriore devigite, li mem fariĝis aktoro kaj reĝisoro de diversaj teatraĵoj. Li mortis la 18-an de marto 1967 en Budapeŝto.

Dum sia 76-jara vivo li estis vere fekunda literatur-verkisto. Plej konata pro siaj poezioj, li estis ne nur aktoro kaj reĝisoro, sed ankaŭ novelisto kaj romanisto. Ne nur en esperanto li verkis originale, sed ankaŭ en sia hungara lingvo li produktis poemojn kaj novelojn, kiuj estis publikigitaj en hungaraj gazetoj, ĉefe dum sia juna aĝo. Rilate al lia esperanta medio, lia aktiveco estas bone ilustrita per sekvaj vortoj de Ulrich Lins:

Baghy, karese nomata Paĉjo, esprimis sentojn, kiuj dekomence estis karaj al la esperantistoj… Li evitis ligi sin al konataj politikaj-ideologiaj pozicioj kaj tiamaniere helpis al la meza nepolitikema esperantisto identigi sin kun lia idealo de homa frateco.

Tion kaj pli ampleksan liston da verkoj de li komponitaj, kaj multon alian pri lia vivo, vi mem povas legi rekte en la esperanta versio de vikipedio. Mi nur emas evidentigi ke Julio Baghy kunlaboris al multaj Esperanto-gazetoj, estis multfoje citata jam en la Enciklopedio de Esperanto (1933), al kiu li mem kontribuis per nombraj artikoloj kaj informigoj, kaj estis unu el la ĉefredaktoroj de Literatura Mondo (ĝis 1933)…..

Baghy ekkonis la esperantan lingvon en 1911, kaj ravita per ties interna ideo, esprimdezirita de la aŭtoro Zamenhof, li akceptis ĝin tuj bonvole. Liajn verkojn karakterizas lia deviza tendenco:

Amo kreas pacon,

Paco konservas homecon,

Homeco estas plej alta idealismo.

el: https://eo.wikipedia.org/wiki/Julio_Baghy

 

Dum la (unua) mondmilito

Sed en ĉi tiu mia biografieto mi preferas halti kaj atenti pri lia kaptiteca vivosperto, kiu povus plej bone komprenigi al ni lian specifan personecon, kiun mi skribo-analizadis antaŭe, pli frue ol kolekti informojn pri li…. Dum la unua mondmilito, dum longaj 6 jaroj, kaj juna homo, li vivis kiel militkaptito en Berezovka (Orienta Siberio) kaj tio rompis lian teatran karieron. Mi supozas, ke laŭ psikologia vidpunkto tio – nepre – stampis spurojn en lia menso kaj memoro, kiuj influis lian individuan evoluiĝon kaj lian severan vidpunkton pri homoj ĝenerale. Lia subskribo montras plene lian estetikan plezuron kaj samtempe lian afektan sinprezenton, kiu fariĝas necesa masko por protekti sian veran internan realaĵon, tiu de pasiemulo, finfine de artisto.

Skribas Edmond Privat ke “en tia perdita malproksima loko (t.e. Siberio) la hungara poeto Julio Baghy verkis iujn el siaj plej belaj poemoj. Tie atingis lin la malĝojiga novaĵo pri la morto de d-ro Zamenhof pro kormalsano (14 aprilo 1917):

La famon ne brue,

Nur poste malfrue,

Simile al eĥo de mortkrio

Mallonga sciigo alportis:

la Majstro mortis.”

Tiu mallonga sciigo trafis iam kaj plorigis homojn en ĉiuj plej malproksimaj anguloj de la mondo. Jam delonge ili aŭdis nenion pri la movado. Ĉu ĝi vivas ankoraŭ? Ĉu ne? Ĉu dronis ankaŭ tiu nobla espero de l’ homaro sub la malhelaj ondegoj de l’ buĉa teruro? Jen mortis la fondinto, la insipranto de miloj. Kio estos post li?” (paĝo 96 de HISTORIO DE LA LINGVO ESPERANTO – dua parto – Eld. Ferdinand Hirt Sohn en Leipzig – 1927 – aŭtoro Edmond Privat )

Estas ankaŭ tre interese legi jenon:

“Liaj unuaj poemoj venis el rusa militkaptiteco; ili kaŭzis surprizon kaj ĝojon. Zamenhof kaj la antaŭmilitaj Esperanto-poetoj estis baritaj de la lingvo, kiu donis malmulte da eblecoj. Zamenhof mem povis forgesigi la neperfektecon de la poezia lingvo, almenaŭ plejparte, per sia sincera, nobla, arda sento, kiu kreskis super la formaĵojn. Sed krom la eksperimentoj de Grabowski, neniu poeto volis aŭ povis elperforti sin el la frua tradiciemo de la juna esperanta poezio.” (denove el vikipedio).

Do, Julio Baghy povis…  aŭdacis… kaj sukcesis… Li, pasia poemisto kaj transformulo, restas inter la unuaj de longa posta serio da aliaj kuraĝaj kaj inspirataj esperanto-poetoj, kiuj verŝajne estis pli lertaj ol li, sed malpli ĉizite.

_______________________________________________

Biografio pri Kazimierz Bein

supra-vice: Kazimierz Bein (Kabe), Brzestowski, Belmont,

sube: Grabowski, Zamenhof, Zakrzwewski ( 1906 )

bildofonto:   http://esperantofre.com/eeo/zamenhof/

_________________

          Kabe, pola esperanta pioniro (1872-1959), estas memorata ĉefe pro lia eksterordinara lingva influo kaj pro lia neniam klarigita kaj mistera apostateco rilate al esperanta movado.

          Per analizado de lia skribo (antaŭa artikolo) mi determinis kelkajn gravajn elementojn, kiuj povus iomete klarigi lian abruptan memvolan foriron el la esperanta movado, okazinta dum sia plej laŭdega esperanta aktiveco. Tiuj personecaj karakterizoj estas: lia intelekta vantemo kaj konscio pri sia intelekta supereco – lia karieremo – lia kunnaskita sendependeco kaj kontraŭkonformismo, per kiuj li ne estas taŭga labori teame, ĉar  – esence –  li ne vere kapablas adaptiĝi kaj akcepti alies konsilojn. Tiaj sumaj psikaj faktoroj estas probable la vera kaŭzo de liaj malakordoj kaj konfliktoj kun diversaj aliaj esperantistoj kaj kunlaborantoj. Sed li estis tiom inteligenta ne damaĝi Esperanton, kiu inter la artefaritaj lingvoj estis probable de li taksita kiel la plej efika, kvankam neperfekta. Li estis same inteligenta kompreni, ke damaĝiga agado kontraŭ Esperanto estus kiel damaĝi sian konkeritan reputacion, pro la fakto ke li dediĉis multon el siaj fortoj al tiu lingvo, kaj sukcese. Tia estas mia konkludo.

 biografieto

Sufiĉe ampleksajn informojn vi povas ankaŭ trovi rekte ĉe la esperanta versio de vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kabe

Li profesie estis, kiel Zamenhof, okulkuracisto kaj ekkonis unuafoje esperanton en 1887, sed fariĝis esperantisto (t.e. parolanto esperante) nur en 1903, 16 jarojn poste, kiam li renkontis persone Zamenhof. Tre baldaŭ li famiĝis en la Esperanta mondo, sub la pseŭdonimo Kabe, per traduko de Fundo de l’ Mizero de Sieroszewski, kiu aperis en la revuo Lingvo Internacia en 1904. Ekde 1906 li estis vicprezidanto de la Akademio. En 1911 li forlasis la movadon, kaj de tiam tute ne okupiĝis plu pri Esperanto. Tiuepoke li malpaciĝis kun Grabowski, Zakrzewski kaj aliaj, sed la esperantistaro ne povis kredi ke lokaj kaŭzoj povu vere rezignigi lin rilate al esperanta afero.

Liaj tradukoj estas tre ŝatataj. La plej gravaj estas La Faraono de Bolesław Prus kaj Vortaro de Esperanto (la unua unulingva vortaro, kun difinoj nur en esperanto). Ĝi estas ĉi tie:     https://www.pdf-archive.com/2014/01/26/kabe-1910-05-jan-2014/kabe-1910-05-jan-2014.pdf

Aliaj tradukitaĵoj estas: La Interrompita Kanto de Eliza Orzeszkowa / La Fumejo de l’ Opio de Władysław Reymont / Pola Antologio / Versaĵoj en Prozo de Ivan Turgenev / Patroj kaj Filoj de Ivan Turgenev / Elektitaj Fabeloj de la Fratoj Grimm / Internacia Krestomatio / Unua Legolibro / La Lasta de Władysław Stanisław Reymont / Bona Sinjorino de Eliza Orzeszkowa / En Malliberejo de E. Ĉirikov

Li ne verkis originalaĵojn en esperanto, li preferis traduki. Estas lia opinio, ke “la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili.” (El Enciklopedio de Esperanto, eld 1933).

Intervjuata en 1931, dudek jaroj post kiam li foriris, kaj instigata de la intervjuanto klarigi pri la kialoj de lia movada forlaso, li parolas pri ne-progreso de Esperanto, kiun li ne rigardas solvo de la internacia lingvo. Restas fakto, ke – diverse de aliaj e-apostatoj – post sia foriro li ne subtenis aliajn planitajn internaciajn lingvojn…. kaj ne serĉadis… kaj tio dubigas pri lia malfrua klarigo.

Li restas en la historia kaj lingva memoro,  de Esperantujo, eĉ per nova termino : “kabei”, kiu troviĝas en vortaroj kaj diras tiel: “Fari kiel Kabe (pseŭdonimo de K. Bein) kiu, estinte tre vigla Esperantisto, subite kaj tute forlasis la movadon.

*

sed ni lasu ke li mem parolu pri sia esperantiĝo….

Jena teksto estas historia dokumento, eltirita de revuo UNIVERSO, numero 4, paĝoj 113-114-115, publikigita en 1909

_______________________________________________________

el la privata revuo-kolekto de konata esperantisto Antonio de Salvo, pri kiu mi invitas vin viziti la dulingvan retejon Esperanto-Vivo, tre  dokumentitan:  http://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/author/antonio-de-salvo/

 

UNIVERSO 1909-4,113

UNIVERSO 1909-4,114

UNIVERSO 1909-4,115

__

 

 

– Epilogo –
1983 memorigo pri Kabe 1983 Lodz Bein-1A

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Okaze de la 21-a Tutpollanda Kongreso de Esperanto en Lodzo, en 1983, multaj geesperantistoj vizitis la tombojn de Esperanto-pioniroj, inter kiuj ankaŭ tiun pri Kazimierz Bein, kaj la maneskribita letero de esperantistino Zofia Kłopocka estas atesto de repaciĝo de Kabe kun la esperantistaro, pleje dum liaj lastaj vivojaroj, dum lia malsano, kiam esperantistoj elmontris al li sian sinceran amikecon.

biografio pri A. Kofman

Malmultajn informojn, kaj dislokite, mi trovis pri ĉi tiu grava pioniro de Esperanto.  Se mi maltrafis la celon, bonvolu sciigi tion al mi, kaj mi korektos eventualajn erarojn faritajn.

Deviga mia klarigo: kio evidentiĝas en la antaŭa mia analizado pri lia skribmaniero estas afero tute aŭtonoma, kaj rilatas lian psikan bazan dinamismon, kiel homo.

Krome, por kompreni pli bone la ĉirkaŭan etoson dum lia agado por la esperanta afero, mi juĝas necese doni al vi kelkajn historiajn informojn, plejparte eltiritajn – tie kaj tie – el la Enciklopedio de Esperanto (eld. 1933), sed ne nur.

 

Historiaj notoj, malmulte konataj, kiuj bone klarigas la eksiĝon de pioniroj kiel A. Kofman, kaj forlason de Esperanto por transiri al aliaj planitaj lingvoj… sed sensukcese…

 

Vi devas scii, ke la unuaj provoj traduki literaturaĵojn al Esperanta lingvo havis plejofte la karakteron de lernej-ekzerco. La verkintoj sendis siajn manuskriptojn al Zamenhof (tiam ĉefredaktoro de revuo La Esperantisto) kiu, antaŭ ol aperigi ilin en la gazeto, korektis erarojn stilajn kaj gramatikajn. Multaj el la regulaj kontribuantoj al la gazeto dum tiu periodo (1889-1895) iĝis ĝenerale konataj pro sia traduk-agado; inter ili troviĝis Grabowski, de Wahl, Devjantin,    K o f m a n     kaj L. E. Meier.

Tiutempe, oni plej ofte tradukis el lingvoj rusa, pola kaj germana: afero klarigebla per tio, ke tiuj estis la gepatraj lingvoj de la plimultaj esperantistoj.

Poste okazis reform-epoko. Reformismo, verdire, naskiĝis kun Esperanto: de 1891 ĝis 1894 la dirita gazeto estas plena je reform-provoj…… Tio devigis Zamenhof mem publikigi en 1899 plenan reform-projekton kiun li submetis al voĉdonado…..SED…. ĉia ŝanĝo estis forĵetita. Tio kunportis, ke multaj reform-emuloj (inter kiuj ankaŭ    K o f m a n ) forlasis esperanton. Sed – malsame ol ĉia antaŭvido – ilia eksiĝo, historie, elmontris ke la lingvo, liberiĝinte de la senfruktaj kaj sensencaj diskutoj, de tiam povis praktike evolui trankvile !!! Tio elmontris, krome, ke – en lingvaj aferoj – la unueco kaj principo de kontinueco estas pli valoraj kaj gravaj ol la ETERNE DISKUTEBLA perfekteco.   Kaj, post la ĉeso de la diskutoj, Esperanto tiel bone prosperis, ke kelkaj eminentaj Reformemuloj (inter ili Grabowski, sed ne A. Kofman) revenis al la movado. La esperantistaj amasoj (jam ekzistis tiaj) restis fidelaj.

Tio elmontras, fine, ke – kiel asertis Zamenhof – la internacia lingvo ESPERANTO estas propraĵo de la homaro, kaj evoluos kiel evoluas etnaj lingvoj, en la respekto de tiuj fundamentaj 16 reguloj de ĝia gramatiko. Fakte, tiuj malmultaj devigaj respektindaj reguloj sukcesis, kaj sukcesas,  doni kontinuecon al la lingvo Esperanto kaj al ties ekzisto kaj sukceso.

 

 

Biografio:

 

Abram (Abraham Antoni) KOFMAN  el Odeso, naskiĝis  1865 kaj mortis en 1940.

Kiel oni legas en la grandioza volumo   HISTORIO DE LA ESPERANTA LITERATURO, eld. LF-KOOP 2015, Aŭtoroj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer), je la paĝo 569: “Eble pro lia posta transiro al Ido kaj plue al Occidental, sed pli probable pro lia nepartopreno en la loka esperantista kluba vivo, la sciigoj pri li aperintaj diversloke estas malprecizaj, foje nete eraraj. Komence estis konfuzo kun alia hazarde samnomulo Kofman, loĝanta tute aliloke, kio trenis al eraro kaj en la persona nomo kaj en la dato de esperantistiĝo….” Samvolume: “pri profesio, en 1906, en formulo por la Lingva Komitato li sin deklaris ‘repetisto de gimnazianoj‘ . ” je p. 41

Rusa judo, librotenisto, esperantisto, poligloto, li estis eminenta Esperanto-poeto kaj art-tradukisto de la unua periodo (1892-1906). Kofman esperantiĝis en 1892. Li verkis originale poemojn kaj tradukis el la angla la dramon Kain de Byron, parton de Iliado laŭ la rusa kaj germana tradukoj, tion li faris en 1896.  Li ankaŭ tradukis partojn el Faŭsto de Goethe, nome la “Kanton de Margareto” kaj el Heinrich Heine. La unuaj du aperis en libroformo, la lasta troviĝas en malnova jarkolekto de la periodaĵo “Lingvo Internacia”. Li verkis artikolojn por la periodaĵo “Lingvo Internacia” kaj kontribuis al Fundamenta Krestomatio  (1903). Julio Baghy juĝas en la Enciklopedio de Esperanto en 1933: “Liaj stilo kaj tradukmaniero distingiĝas per arta simpleco kaj viva klareco. Lia pionira laboro meritas atenton de la posteuloj. En la komenca periodo de la literatura lingvo li vekis admiron per sia esprimkapableco.” En 1896 li planis aperigi poemaron, tradukitan de li el 18 lingvoj (el vikipedio).

Kofman antaŭ 1910 transiris al Ido (noto 1), poste al Okcidentalo, tamen liaj postlasitaj verkoj kaj tiama lingvokulturado restas rimarkindaj en la esperanta medio.

 

_____________

(1) en la menciita Historio de la Esperanta literaturo oni informas ke “…estis longe prokrastita lia eksigo el la Lingva Komitato (okazinta nur en 1914), dum aliaj idistoj estis eksigitaj tre pli frue.” je p. 569  Mi analizis lian skribon datita 1910, tio konfirmas, ke li tiujare skribantas ankoraŭ en esperanto, sed jam oni vidas signojn, ke io ne bone funkcias: li ne aboniĝis la Oficialan Gazeton kja pro tio (li diras nur pro tio) li ne voĉdonis….

Lingva Komitato 1907 – Li ne estas en la foto de komitatanoj (Zamenhof estas en la centro, dua linio)

Biografio pri G. Bianchini

tit12_01bis

bildofonto: http://www.ikue.org/tit12_01bis.html

Kolegio Sankta Emeriko. Unuavice, meze, sidas la itala paroĥestro Jakobo Bianchini

 

Giacomo (Jakobo) BIANCHINI estis itala pastro kaj esperantisto, kaj lia poresperanta agado estis tre signifa ankaŭ internacie.

Naskiĝinta en itala regiono Friuli la 12-an de marto 1875, plejprecize en vilaĝeto Carbona apud San Vito al Tagliamento, provinco de Pordenone – li mortis en 1954 en Cimpello di Pordenone. Frua esperantisto kaj membro de Lingva Komitato kaj de Akademio de Esperanto, li estis ankaŭ unu el ĉefaj protagonistoj de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kiun li kontribuis fondi, kaj instiganto je multaj internaciaj rendevuoj de katolikaj esperantistoj.

Bianchini nel 1916
jaro 1916

Unua el 12 gefiloj de malriĉa familio – post li naskiĝos: Giuliana, Elisabetta, Rosa, Caterina, Piero, Maria, Natale, Umberto, Giacomina, Luigia, Giuseppe (kiu mortis infano) – Bianchini povis viziti lernejon en Galleriano ĉe emerita profesoro de la Seminario de Udine danke al pastro de apuda vilaĝo, Gabriele Fioritto, kiu disponigis al lia familio ioman monsumon ĉiujare. Li daŭrigis sian studadon en tiu Seminario kaj poste en tiu de Portogruaro, kie li estis ordinita pastro la 3-an de aŭgusto 1903.

Datoj

Tre baldaŭ li kontaktiĝis kun esperanto, tio okazis en 1904, kaj redaktis sian unuan artikolon en friula ĵurnalo “Il Crociato” la 5.an de aŭgusto 1905. Lia unua verko en la internacia lingvo estis Hebrea Kalendaro, eldonita en 1906. Kiel jam evidentigite, en 1908 li persone en Vieno konis Zamenhof, la fondinto de esperanto, kaj jam li kunlaboradis kun la katolika esperanta revuo «Espero Katolika», kiu estas la plej malnova E-revuo (fondita en 1903) kiu daŭre aperas ( http://www.esperokatolika.org/index2.htm ).

Pastro Bianchini reprezentis la italan esperantistaron en la Universalaj Esperanto-kongresoj (UK). Li aranĝis prelegojn, kursojn de Esperanto por laborantoj, gejunuloj kaj ankaŭ por la migrontoj, opiniante, ke ĉi tiu lingvo povus utili al ili eksterlande. Li verkis artikolojn pri Esperanto por la dioceza semajna gazeto kaj kreis Esperanto-grupon. Novembre de 1910 li estis en Bolonjo kie, kun la konsento de ĉefepiskopo Giacomo Della Chiesa, estonta papo Benedikto la XV, li okazigis prelegojn kaj kursojn kun sufiĉe da sukceso. En 1910, post la Unua kongreso de IKUE en Parizo (vidu lian tiudatan skribaĵon de mi grafoanalizita), li estis ankaŭ elektita membro de la tiama Internacia Lingva Komitato kaj en 1951 membro de la Akademio de Esperanto, similigebla al Itala Lingva Akademio (la mondkonata Accademia della Crusca).

En 1912 li kunfondis la Italan Katedron de Esperanto kaj sukcesis varbi alian friulanon, Antonio Paolet de San Vito al Tagliamento, kiu ne multe poste fariĝis la unua itala eldonisto de libroj kaj revuoj en Esperanto. Kune kun li Bianchini fondis en 1913 la italan revuon “L’Esperanto”, daŭre eldonata eĉ nuntempe, kiu estas organo de Itala Esperanto-Federacio (FEI  t.e. Federazione esperantista italiana). En oktobro 1913 li partoprenis en Romo en la kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE t.e. Unione Esperantista Cattolica Internazionale), kies ĝenerala sekretario li fariĝis. Dum la kongresaj laboroj Bianchini, kiu jam havis influon sur kunfratoj, akiris sukceson:  ke la Malnova kaj Nova Testamento estu tradukotaj al esperanto.

Samjare (1913) li publikigis Lernolibro de itala lingvo, libro por lerni la italan pere de esperanto. Je eksplodo de la unua mondmilito, kompreneble, IKUE malrapidigis sian agadon. Por ne resti senokupa, inter 1914 kaj 1915 li publikigis Tutmonda adresaro de katolikaj esperantistoj kaj Tiu de latina lingvo, kiu estis latinlingva gramatiko en esperanto.

En 1916 oni elektis lin ĝenerala sekretario de la asocio (IKUE) kaj per tia rolo li volis kontakti papon Benedetto XV, kiu antaŭtempe elmontris grandan intereson por esperanto. En 1920 li partoprenis la unuan postmilitan internacian kunvenon de IKUE kiu estis organizata en Hago (L’Aia). Postjare, oni nomis lin paroĥestro en Pradis, diocezo de Concordia, kie li restis ĝis 1927. Ek de 1927 ĝis sia morto li vivis kaj estis paroĥestro en Cimpello.

Dum la faŝisma diktaturo Esperanto havis multajn malfacilojn pretervivi, ĉar ĝi estis alportanta pacan kaj fratan mesaĝojn. Ĉiukaze, en 1934 li publikigis esperanto-kurson  (gramatiko plus vortaro), kaj en 1937 alian verkon: Malgranda katolika katekismo, originale verkitan en esperanto.

Li interesiĝis ankaŭ pri speleologio. Dum sia restado en Pradis di sotto li esploris la apudajn grotojn, komprenante ilian gravecon. Unu el ili fariĝis elvokiva kapelo en kiu, je Kristnasko, oni celebras la noktomezan Meson. En proksima abismo oni starigis grandan krucon: multajn jarojn poste oni dediĉis tiun lokon al li. En 1922, kiam li loĝis en Pradis, li verkis itallingve poezion por ekzalti, la unua, la belecon de  tiu loko.

 Jen du el la 14 strofoj, kaj foto pri tiuj mirindaĵoj:

A’ piedi son l’acque – che cascan dal monte  
E fanno rumore – che sembra ruggir;
Poi limpide scorron – qual tacito fonte,
Poi in breve s’occultan – ne’ sassi a morir.

Siccome ne’ mondo – vi è tutto che serve
A qualche disegno – fissato nel ciel;
Le grotte di Pradis – son doni e riserve
per tempo futuro – de’ servi fedel

 

kaj suben-irante 207 ŝtupojn al fundo de la hororkavo titolita al pastro G. Bianchini,  oni alvenas al la lumigita verda groto, dediĉita al Virgulino, kie estas spaco por plimalpli 1000 personojn…..

       

      kaj oni vidas la imponan bronzan krucifikson, verko de M.o Gatto el Treviso……

Lia tombo estas en la centro de la tombejo de Cimpello. Esperantistoj, sed ne nur ili, la 12-an de januaro 1914, en la preĝejo Sankta Tommaso en Cimpello, memore solenis sesdekjaron post lia morto.

_________________

literaturo:

Biografio pri B. Migliorini

Risultati immagini per Bruno Migliorini  

itala esperantisto

kaj  itala lingvisto

 

Risultati immagini per Bruno Migliorini

Fotoj elmontras la intelektan reliefan agadon de ĉi tiu esperantisto kaj fama lingvisto

__________________________________________________________

biografio

Bruno Migliorini estis itala lingvisto kaj eminenta figuro en la Esperanto-movado, fakte pioniro.

Li naskiĝis la 19-an de novembro 1896 en Rovigo, kaj mortis la 18-an de junio 1975 en Florenco.

Lia esperanta agado:

Migliorini fariĝis esperantisto en 1912-a (do, nur sep jarojn post la unua Universala Kongreso de Esperanto). Samjare li fondis grupon en Rovigo. En 1914 li fondis Esperantan grupon “L.L.Zamenhof” en Venecio kaj en 1921 lanĉis grupon en Romo. Li verkis gramatikon por italoj (du eldonojn) Manuale di Esperanto kiu estis, kaj eĉ estas nuntempe, ofte utiligata por instrui la lingvon esperanton (vidu notoj 1 kaj 2). En 1925, kunlabore kun sia frato Elio Migliorini li eldonigis internacian Esperanta legolibro: kunmetado je legaĵoj prenitaj ĉefe el la verkoj de bonaj Esperantistaj verkistoj, partoj rilatantaj la vivon, la lingvon kaj la literaturon. Li prelegis en Someraj Universitatoj de Oksfordo en la kadro de la 22-a UK 1930 kaj en 24-a UK 1932 en Parizo. Ankoraŭ, en 1921 aperis lia libro Anekdotoj pri Dante, reeldonita en 1956. En pluraj periodaĵoj aperis liaj artikoloj pri ĝenerala lingvistiko, pri Esperanto-vortoj kaj kontraŭ aliaj planlingvaj projektoj. En 1955 Bruno Migliorini estis membro de la Honora Komitato de la 40-a UK en Bologna. Ĝis sia morto li estis membro de la redakta komitato de La Monda Lingvo-Problemo, ekde ties unua numero.

Kiel lingvisto:

Kaj lingvistiko estis lia plej grava fako, ja. En Italujo, fakte, li estas konata ĉefe pro sia realigo de la unua scienca historio de la itala lingvo. De 1930 ĝis 1933 li estis ĉefredaktoro de Enciclopedia Italiana, granda itala enciklopedio. Krome li estas konata pro sia plurjara prezidanteco ĉe ‘Accademia della Crusca’, Akademio pri la itala lingvo (de 1949 ĝis 1963), akademio kiu estas, en Italujo kaj en la tuta mondo, unu el la plej gravaj gvidopunktoj por esplori la italan lingvon (vortare, leksikologie, evolue…).

Li profesie estis doktoro, lektoro, poste privata docento kaj komisiita profesoro pri itala lingvo en Roma Universitato. Pri la Enciklopedio pri la itala lingvo mi jam menciis. De 1933 ĝis 1938 li estis profesoro en la universitato de Friburgo, de 1938 ĝis 1966 en la universitato de Florenco. De 1949 ĝis 1963 li kondukis sukcese la diritan Akademion.

____________

noto 1) :

Vi povas rete legi, kaj rekte elŝarĝi en vian komputilon, la reviziitan reeldonon publikigita en Milano dum 1995 de COEDES (Cooperativa Editoriale Esperanto), kun antaŭparolo de alia fama lingvisto, prof-ro Tullio De Mauro. La retadreso estas:

http://www.esperanto.it/kirek/download/manlibro-migliorini.pdf

sed la tuto estas en la itala lingvo, ĉar ĝi neniam estis tradukita

noto 2) :

Rilate lian manlibron, jam ek de la komenco multaj eltiris ideojn kaj inspirojn por realigi aliajn gramatikojn, utiligendajn en esperanto-kursoj. Unu el tiuj estas la de mi traduktita al esperanto kaj publikigita ĉe mia alia blogejo, kun adaptoj por la interretaj postuloj.  

Ĉi sube vi unuope trovas la ligilojn al la 15 lecionoj de la tuta kurso, kiujn mi eltiris el poŝformata manlibro. Mem la aŭtoroj de tiu altvalora poŝformata libreto eltiris sugestojn el la Manlibro de Bruno Migliorini. Ĝi furoris ĉe universitataj esperanto-kursoj dum la Sesdek-jaroj de la pasinta jarcento, kaj mi proponas ĝin al vi por helpa refreŝigo de la lingvo, se vi deziras kompreneble.

La 15 gramatikaj lecionoj: ligiloj por aŭtodidakta lernado de la lingvo esperanto

. . . . . .

eo

  1. https://lingvovojo.wordpress.com/2013/11/02/esperanto-kurso-en-15-lecionoj-1/
  2. https://lingvovojo.wordpress.com/2013/11/25/esperanto-en-15-lecionoj-2/
  3. https://lingvovojo.wordpress.com/2014/01/21/1575/
  4. https://lingvovojo.wordpress.com/2014/03/23/esperanto-kurso-en-15-lecionoj-4/
  5. https://lingvovojo.wordpress.com/2014/05/29/esperanto-kurso-en-15-lecionoj-5/
  6. https://lingvovojo.wordpress.com/2014/10/06/esperanto-en-15-lecionoj-6/
  7. https://lingvovojo.wordpress.com/2014/12/09/2728/
  8. https://lingvovojo.wordpress.com/2015/02/04/esperanto-kurso-en-15-lecionoj-8/
  9. https://lingvovojo.wordpress.com/2015/04/01/esperanto-kurso-en-15-lecionoj-9/
  10. https://lingvovojo.wordpress.com/2015/05/31/esperanto-kurso-en-15-lecionoj-10/
  11. https://lingvovojo.wordpress.com/2015/07/21/esperanto-kurso-en-15-lecionoj-11/
  12. https://lingvovojo.wordpress.com/2015/10/16/esperanto-kurso-en-15-lecionoj-12/
  13. https://lingvovojo.wordpress.com/2016/01/07/esperanto-kurso-en-15-lecionoj-13/
  14. https://lingvovojo.wordpress.com/2016/04/08/esperanto-kurso-en-15-lecionoj-14/
  15. https://lingvovojo.wordpress.com/2016/06/03/esperanto-kurso-en-15-lecionoj-15/

it

  1.  https://lingvovojo.wordpress.com/2013/11/02/esperanto-in-15-lezioni-1/
  2.  https://lingvovojo.wordpress.com/2013/11/23/esperanto-in-15-lezioni-2/
  3.  https://lingvovojo.wordpress.com/2014/01/10/esperanto-in-15-lezioni-3/
  4.  https://lingvovojo.wordpress.com/2014/03/09/esperanto-in-15-lezioni-4/
  5.  https://lingvovojo.wordpress.com/2014/05/25/esperanto-in-15-lezioni-5/
  6.  https://lingvovojo.wordpress.com/2014/09/19/esperanto-in-15-lezioni-6/
  7.  https://lingvovojo.wordpress.com/2014/11/29/esperanto-in-15-lezioni-7/
  8.  https://lingvovojo.wordpress.com/2015/01/31/esperanto-in-15-lezioni-8/
  9.  https://lingvovojo.wordpress.com/2015/03/23/esperanto-in-15-lezioni-9/
  10.  https://lingvovojo.wordpress.com/2015/05/30/esperanto-in-15-lezioni-10/
  11.  https://lingvovojo.wordpress.com/2015/07/16/esperanto-in-15-lezioni-11/
  12.  https://lingvovojo.wordpress.com/2015/10/12/esperanto-in-15-lezioni-12/
  13.  https://lingvovojo.wordpress.com/2016/01/06/esperanto-in-15-lezioni-13/
  14.  https://lingvovojo.wordpress.com/2016/04/01/esperanto-in-15-lezioni-14/
  15.  https://lingvovojo.wordpress.com/2016/05/23/esperanto-in-15-lezioni-15/

 


 

 

Biografio pri Julia C. Isbrücker

Julia C. Isbrücker estis nederlandanino. Ŝi naskiĝis en Rotterdam la 22-an de septembro 1887, ĝuste kiam ekaperis publike la internacia lingvo Esperanto. Ŝi naskiĝis kiel Julia C. Dirksen, kaj mortis la 14-an de januaro 1971 kiel Julia Isbrucker.

Ŝiaj engaĝiĝoj estis gravaj   –   Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio (la plej granda organizaĵo de tutmonda esperanto-movado), membro de Internacia Centra Komitato kaj membro de la ekzamena komitato, prezidanto de la grupo en Hago kaj edzino de la vicprezidanto de UEA, Johannes Rijk Gerardus Isbrücker, kies familian nomon ŝi surprenis. Post la dua mondmilito la geedzoj skribis sian nomon sen tremaoj (do Isbrucker, kies prononco restis la sama).

Ŝi gvidis kursojn, faris prelegojn, ankaŭ pri pacifismo. Organizis la internacian Interreligian Konferencon en Hago en 1928, fondis kun Andreo Cseh la internacian Cseh-Instituton en 1930 (poste nomita Internacia Esperanto-Instituto.) Andreo Cseh estas tiu, kiu adoptis specialan instrumetodon por lernigi la lingvon: sen helpo de libroj, metodo kiu estas utiligata ankaŭ nuntempe, kaj kiun oni nomis devige Cseh-medoto.

Post la dua mondmilito, pro la okazinta detruo de Cseh-Instituo, denove kun Andreo Cseh ŝi fondis la unuiĝon Universala Ligo, mondfederistan organizaĵon surbaze de la verko de Clarence K. Streit. La oficiala lingvo estis Esperanto, sed povis aliĝi al ĝi ankaŭ neesperantistoj.

Ŝi multe verkis kaj tradukis: kune kun sia fariĝonta edzo ŝi tradukis, en 1923, Akbar; en 1952 ŝi tradukis La alia pasinteco de Rico Bulthius. Alia ŝia traduko estas de la verko de Martin Kojc, titolita La lernolibro de la vivo, kaj ŝi daŭre kaj intense kunlaboris, jam ek de la komenco (1932), ĉe la gazeto La Praktiko, kiu fariĝos la oficiala organo de Universala Ligo. Vi povas trovi kaj legi ĉi tiun gazeton rekte el la retejo de Esperanto-Muzeo en Vieno, ĉi tie inter la digitigitaj periodaĵoj : https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/periodajoj/ alklakante la nomon de la gazeto, periodo 1932-1947.  Sube, mi reproduktas la koverton de la numero 1, 1932, kun enkonduko de Cseh.

Biografio pri C. C. Montezemolo

bildofontohttps://www.myheritage.it/

          Carlo Cordero di Montezemolo naskiĝis en Mondovì, regiono Piemonto, la 7-an de aŭgusto 1858 – kaj mortis en 1943. Li estis markizo, inĝeniero kaj artileria generalo de la Itala Armeo dum la unua mondmilito.

Atinginte la rangon de majoro antaŭmilite, dum la milito li komandis montaran artilerian regimenton; li estis vundata; du liaj filoj mortis en la batalo. Post la milito li forlasis la soldatan servon, sin dediĉis al kulturo de siaj grandaj bienoj. Li esperantiĝis tuj post la milito kaj vigle laboris por Esperanto. Post kelkaj jaroj li fariĝis prezidanto de IEF, plurajn jarojn.
IEF, t.e. Itala Esperanto-Federacio (Federazione Esperantista Italiana) estas organizo ankoraŭ aktiva nuntempe. Agnoskita per Dekreto de Respublika Prezidanto, n-ro 1720 datita 28 junio 1956 kiel Morala Institucio – hodiaŭ IEF estas la plej grava itala esperanta organizaĵo kiu grupigas ĉiujn italajn esperanto-grupojn kaj klubojn, nacinivele.

En 1925 C. C. Montezemolo estis, kune kun prof. Lacalendola, d-ro Koch kaj adv. Morea, membro de la organiza komitato de la 10-a Nacia (itala) Kongreso, okazinta en Bari, kaj same, en 1926, kune kun Passerini, li organizis la 11-an Nacian Kongreson, okazintan en Livorno. En 1925 li estis elektita prezidanto de IEF, kies sidejo estis Livorno. En 1926, same, li estis denove elektita IEF-prezidanto. Dum la 13-a Nacia Kongreso (1928) li ankoraŭfoje estis elektita prezidanto de Itala Esperanto Federacio, kiu havis novan sidejon en urbo Torino.

Dum lia gvidado, jam de 1928, oni starigis specialan Delegacion por Eksterlando de la Itala E-movado, kun celoj de kunigo kaj kontrolo de utiligo de esperanto rilate al naciaj celoj en la interrilatoj kun eksterlando. La Delegacio depost sia starigo aperigis en la organo de IEF Bultenon kun sciigoj koncernantaj la eksterlanda E-movadon kaj dissendas al ĉiulandaj gravaj Esperanto-gazetoj bultenon pri la itala Esperanto-movado kaj la plej gravajn faktojn pri Italujo. Do, IEF fariĝis ĉiam pli organizata kaj la enhavoj de la Bulteno akiras historian dokumentan ateston pri gravaj politikaj eventoj en Italujo, certe ne bone taksataj de ĉiuj pacifismaj esperantistoj (ni pensu al antaŭeniĝo de Mussolini en la vivo kaj regado de Italujo).

La 17-an majo 1931 IEF translokiĝis de Torino al Milano kaj fiksis sian novan sidejon en la centro de la urbo, en Galleria Vittorio Emanuele. Por la unua fojo tie ekfunkciis centra nacia oficejo plenumanta la administran kaj sekretarian laboron de IEF, kaj servanta la tutan italan E-movadon, sub la nomo E-Centro Itala. La Centro servas la Italan Katedron de Esperanto kaj la Delegacion por eksterlando. Krome ĝi zorgas la informojn por la publiko, eldonon kaj vendadon de libroj, organizas turismajn karavanojn, kaj kunvenojn, metas je dispono de la grupoj sian laboron, k.t.p. k.t.p.

En 1931 la estraro de IEF estis jene elektita: prez. Montezemolo, vicprez. Giorgio Canuto, sekr. Paola Mellina; membroj Bisetti, Bodini, Facchi, Grazzini, Ravizza, Tanzi kaj Ventura.

(El Enciklopedio de Esperanto, eld. 1933)

P.S. – ĉe: http://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/13/aleksandr-popov/
estas reproduktita, itallingve, letero de protesto, verkita de Carlo Cordero di Montezemolo en la novembra numero 1925 de la revuo de IEF, kontraŭ la informado kaj aperigo de ‘falsa sciigo’ aperinta sur poŝtmarko rusa, enhavanta, sur la bildo, jenajn esperantajn vortojn; «Inventisto de Radio, Popov», kio fakte neas la inventon aljuĝita al italo  Guglielmo Marconi.

Biografio pri Stellan Engholm

Estas esperantistoj, kiuj distingiĝas pro siaj organizaj kapabloj, aliaj pro sia parolfluo, aliaj ankoraŭ pro sia lingva majstreco…. jen, Stellan Engholm troviĝas inter ĉi-lastaj.

Sveda esperantisto, naskiĝinta en 1899 en Stokholmo – kaj mortinta en 1960, Stellan Engholm estis profesie instruisto, kaj esperanta verkisto kaj tradukisto. Li konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed fariĝis aktiva esperantisto nur en 1927. Dum plejparto de sia vivo li loĝis en la urboj Smedjebacken kaj Ludvika. (el vikipedio).

Romanisto

En 1930 li akiris popularecon per sia romano Al Torento. Alia sukcesa estas Homoj sur la Tero, eldonita en 1931, kiu gajnis la premion de konkurso organizita de revuo “Literatura Mondo”, revuo en kiu li kunlaboris per diversaj publikaĵoj. (1)  Konata estas lia romano   Infanoj en Torento (1934) una volumo , kaj la sekva    Infanoj en Torento II° (1939).

Novelisto

Li estis ankaŭ novelisto. Oni ne forgesas    Maljunulo migras (1943)  (2),  kaj Venĝo (same publikigita en 1943).

Tradukisto

Lerta li estis eĉ kiel tradukisto. Ekzemple:  La Fino (traduko de eseo de F. Bernadotte 1946), kaj   Ekspedicio Kon Tiki   de Heyerdahl (1951).

Oni bone parolas pri lia stilo, kiu estis taksata pura kaj sobra jam ek de la komenco. Li, en 1943, dum la milita periodo el kiu Svedujo restis for,  decide fondis kaj redaktis novan periodaĵon: Malgranda Revuo kiu estis konsiderita unu el la plej enhavoriĉaj kaj seriozaj revuoj de nia gazetaro, malgraŭ ĝi estas aspekte kaj tipografie modesta kaj sen ilustraĵoj. Ĝi celis stimuli novan generacion de verkistoj (3).  Pri tiu revuo vi trovas kromajn historiajn informojn ĉi tie:    https://mondmilito.hypotheses.org/182

 

___________________

(1)  bonvolu viziti:  http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e1b&datum=1932&size=45&page=51      kie vi povas rekte legi rakonteton de Engholm, titolata  FESTO –   en Literatura Mondo, 1932, je paĝoj 47-48 kaj 49 –  skanadita de Esperanto Muzeo de Vieno

(2) Maljunulo migras   legeblas ĉi tie:  http://esperanto.net/literaturo/noveloj/07.html

(3) vi povas eltiri  el    http://www.tekstoj.nl/mr/MR461.pdf   (en formato  .pdf)  la unuan 1946-an numeron de Malgranda Revuo

Biografio pri pastro Carolfi

pregharo - Carolfi 1922

biografiaj notoj

Modesto Eugenio Carolfi estis esperanto-pioniro kaj franciskana pastro. Li naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1884 en San Giorgio Piacentino, kaj forpasis la 1-an de Julio 1958. Li  estis itala esperantisto.

Tre aktiva en la esperanta mondo, li tre efike kontribuis al enkonduko kaj konigo de la lingvo internacia esperanto en la katolikan medion, kaj plenumis tion vere sindediĉe kaj per granda pasio. Li lernis tre frue la lingvon, ĉar jam en jaro 1908 lia nomo vidiĝas en “Jarlibro de la Italaj E-istoj”, eldonita de mons. Luigi Giambene. Li konsistigis plurajn esperantajn grupojn en malsamaj lokoj: en Sogliano al Rubicone, Bagnara, Faenza, Savignano, Sant’Arcangelo kaj ĉe la medicina fakultato de la Universitato de Bologna. La plej grava grupo estas la unua Esperanta Grupo de Rimini (GER – Gruppo Esperantista Riminese).  Li instruis la lingvon en multaj kursoj (centoj), ankaŭ eksterlande: Anglujo, Usono, Germanujo, Bohemio, Ruslando),

En Majo 1915 Italio eniras en la unuan mondmiliton. Li iĝas armea pastro, sed li ne forgesas agadi por Esperanto. Pro la milito la E-movado en Italujo forvelkas, pro tio, en 1917, li prenas sur sin la respondecon de la Itala Esperanto-Federacio. Fakte, la 12-an nov. 1919 en liguria urbo Genova stariĝis Centra Komitato de IEF por ties reorganizo, kies prezidantecon li tenas ĝis la postmilita kongreso de Bologna en Oktobro 1920. En tiu kongreso oni elektis novan komitaton de IEF kun sidejo en la lombarda urbo Milano, konsistanta el d-ro Angelo Filippetti, Aldo Mandelli, d-ro Pier Carlo Monti.

En 1920 li fondas en urbo Bolonjo UECI (Unione esperantisti cattolici italiani), la italan sekcion de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista = Unione Esperantista Cattolica Internazionale).

Verkoj de pastro Carolfi:

  • Ilustrita gvidlibreto de la banurbo Rimini (1915, 40 paĝoj)
  • Katolika preĝlibro (proksimume 1922, 160 paĝoj)
  • Mallonga biografio de Sankta Francisko el Asizo (1923, 63 paĝoj)
  • La Padova Lilio, mallonga biografio de Sankta Antonio de Padovo (1926, 116 paĝoj)
  • La reformanto, popola biografio de Sankta Francisko el Assisi (1927, 87 paĝoj)
  • La preĝareto (1-a eldono: 1913, 32 paĝoj; 2-a eldono: 1931, 47 paĝoj; 3-a eldono: 1948, 69 paĝoj)
  • multaj gazetaj artikoloj

Malmultaj biografiaj informoj troveblas en la reto pri ĉi tiu tre agema esperanta pioniro. Serĉadante kaj serĉadante, la plej nombrajn informojn pri li mi trovis en revuo KATOLIKA SENTO, n-ro 1, jaro 2009, kiun vi rekte povas legi en esperanto ĉi tie: http://www.ueci.it/k_sento/ks_2009/ks_2009_n1.htm sub titolo: CENTJAROJ DE ESPERANTO EN RIMINI, verkita de samideano Giovanni Daminelli

______________________