Esperanto kaj Filatelo

Ĉu vi ŝatas poŝtmarkkolektadon?
Ĉu jes?
Nu, ankaŭ esperantistoj ŝatas tion fari.

Estas novaĵo: ĵus ĉi-monate komenciĝas publikigo de artikoloj pri filatelo per kunlaboro de ELF-AREK (Esperanto-Ligo Filatelista / Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj) kun la reta itala revuo IL POSTALISTA. Ĉiumonate oni aperigos artikolon dulingvan (en la itala kaj en la esperanta) laŭ projekto en la tema kolekto:

https://kolektado.esperanto.cc/

https://www.ilpostalista.it/

Historiajn kromajn informojn pri Filatelo kaj Esperanto-filatelo vi povas trovi ankaŭ en e-vikipedio https://eo.wikipedia.org/wiki/Filatelo.


Aldone, pri tutmondaj poŝtkartoj tre interesa estas retejo http://www.eventoj.hu/posxtkartoj/ virtuala ekspozicio de poŝtkartoj, kie vi povas vidi eĉ 2017 el ili, ĝis nun…. EL LA TUTA MONDO!

___________________________