Daniele Marignoni (1-a parto)

               Daniele Marignoni  (grafoanalizo-enkonduko)
Il 1° esperantista italiano (precedentemente era già stato volapükista)
n. a Crema nel 1846
m. a Crema nel 1910
noto stenografo

Ĉar temas pri italo kaj samtempe pri la unua el italaj esperantistoj, kiu enkondukis Esperanton en Italujon, eksceptokaze mi skribas la artikolon en la ŝatata itala lingvo. Sekvos la esperanta versio. Oni estu pacienca!

Trattandosi in assoluto del primo esperantista italiano, che ha introdotto l’esperanto in Italia, eccezionalmente scrivo l’articolo anche nella cara lingua italiana. Seguirà la versione in esperanto. Portate pazienza! Non è un lavoro semplice quello dell’analisi grafologica

___________________

pag.1 MARIGNONI - 1904

pag. 1 di 4 – scritto di Daniele Marignoni nel 1904 – età 58 anni

________________

Una premessa importante per comprendere a fondo la personalità di Marignoni

La scrittura di questo pioniere esperantista, in assoluto il primo esperantista italiano, non è di facile interpretazione, perché in essa ci sono degli spiccati riferimenti (psicologici e grafici) che lasciano, di primo acchito, assai perplessi. Essi sono:

  1. innanzitutto, quegli svolazzi molto appariscenti e particolari situati in fine di parola, che tornano indietro su se stessi in modo ampio e spesso con movimento reciso e tronco (vedere sopra, ad esempio, la ‘o’ della  parola aŭgusto nella quinta riga dal basso), e fanno parte del segno ARDITA
  2. e – dall’altro lato – quell’originalità di distinguere pensieri o citazioni attraverso l’impiego di una scrittura diversa: dritta piuttosto che pendente, quest’ultima a lui più congeniale (vedere un estratto dalla pag. 2, qui sotto).

estratto-MARIGNONI - 1904

1904 – scrittura di D. Marignoni

 

Per poter entrare subito nel vivo della personalità di Marignoni, occorre dunque individuare e incentrarsi sull’aspetto che psicologicamente appare il più evidente e in misura massiccia: quello della fermezza e della determinazione, rappresentato da tre segni ben precisi, con loro precisi intrinseci significati psicologici, che sono presenti in grado elevato in questa scrittura: MANTIENE IL RIGO, ANGOLI DEL TIPO B, ASTE RETTE.

Indici psicologici dei tre segni in questione:

  • MANTIENE IL RIGO = l’orizzontalità della linea di base mantenuta dalle parole in tutto lo scritto denota costanza, capacità di previsione, progettualità e fedeltà agli impegni = è la vera fermezza di pensiero e di intenti. Gli opposti di questo segno sono ascendente (che darebbe l’entusiasmo o nel caso estremo il fanatismo) e discendente (che darebbe influenzabilità, debolezza fino al caso estremo della depressione = cedimento).
  • ANGOLI B = grafia con due (o più) angoli appuntiti o smussati nelle lettere che per loro natura dovrebbero essere tonde – come la ‘o’,   la  ‘a’ e loro derivate. Gli angoli del tipo B denotano una capacità di resistenza più o meno marcata, a seconda del grado del segno. La si può vedere bene nella cifra ZERO della data “10 aŭgusto” in fondo alla pagina del primo scritto qui sopra incorporato = resistenza e tenacia che possono diventare anche testardaggine, danno un tormento interiore perché il soggetto  si aggrappa a qualcosa di solido per non essere trascinato via e per non dover abbandonare le proprie idee, convinzioni ed azioni. Ne risentirebbero la propria autostima e immagine.
  • ASTE RETTE = la rigidità delle lettere minuscole maggiori (‘l’, ‘t’, ‘f’, ‘g’ ecc.)  non ammette repliche, altrimenti il soggetto tenderebbe a piegarsi, a rinunciare, a cedere. Esse denotano sempre una tensione, anche a livello muscolare.

Tutti e tre questi segni mirano alla fermezza in modo diverso, ma il vero segno della fermezza è proprio ‘mantiene il rigo’. Infatti, ciò che distingue un segno dall’altro dei tre suddetti è che: mentre angoli B danno un pensiero tormentato e le aste rette non ammettono replica, il mantiene il rigo presuppone una forma di consapevolezza e coscienza, intellettivamente e interiormente, poiché le ragioni sono già state vagliate e discusse in un dibattito interiore e sono state esaurite tutte le ‘prove in contrario’, e inoltre, col medesimo meccanismo, il soggetto si trova pronto ad accogliere altre ragioni e a discuterle internamente.

Ebbene, in un contesto di notevole fermezza e determinazione quale appare subito, anche visivamente, nella scrittura di Marignoni – data la presenza contemporanea dei tre segni che consolidano la fermezza già presente, può trovare spiegazione anche la presenza di un altro segno che potrebbe apparire in un primo momento addirittura contrario: ARDITA.

  • ARDITA – scrittura tracciata con sicurezza, con protervia e tratti recisi = sicurezza intellettiva e morale.

Ardita, che fa perdere un po’ di serenità e potrebbe minare la fermezza presente, può essere vista in Marignoni come una forma di riequilibrio di una personalità tendenzialmente troppo esigente e precisa, pignola, ma con una visione lungimirante e nobile della vita (anche per la presenza di una logica non comune, data da ‘attaccata tra parole’). Nel caso specifico: l’alto ideale sociale rappresentato dalla lingua internazionale esperanto, che mira per se stessa a favoriree la comunicazione  tra popoli di lingue ed etnie diverse, è stato assunto da Marignoni come il preminente ideale da conseguire,e questo traspare anche dal contenuto del testo medesimo.

Ecco allora che l’arditezza (che porta all’audacia) applicata ad un nobile ideale non può che fare onore alla persona, anche se di per sé l’arditezza è una sicurezza intellettiva più soggettiva che oggettiva.

 

Nel prossimo articolo, ancora in preparazione, analizzerò un po’ più da vicino alcuni altri tratti di personalità di questo pioniere: il grado di egoismo/altruismo, l’ampiezza intellettiva, le capacità intuitive o meno, la qualità o meno dei rapporti interpersonali, l’energia psicofisica, la sua capacità percettiva, la chiarezza intellettiva o meno, le sue eventuali carenze o difetti: tutti ne possono avere, naturalmente….. La perfezione non è dell’essere umano, non credete?

___________________________________

Annunci

Émile GROSJEAN-MAUPIN

Grosjean-Maupin 1931 (1) 001

(1863 – 1933)

                   (grafoanalizo)

Émile Grosjean-Maupin estis franco, kaj pioniro por la disvastigo de la lingvo esperanto

________________________________

supre: la unua paĝo de letero de li adresita en 1931 al generalo Louis Bastien

sube:  letero de li adresita en 1932 denove al generalo Louis Bastien (1869-1961)

______________________ grafologia slipo ______________________

SignoJ kaj mezuroj, laŭ la itala grafologia metodo de Girolamo Moretti:

Markita unua-maniere  9 dekonoj – baza linio plutenita 8 – tordiĝinta 8 – sinua 3 – saltlerviĝa (saltetanta) 7 – malegala kun metodo 7 -anguloj je tipo B 6-7 – Anguloj je tipo A 6 – angulforma 6 – klara 6 – malklara 4 –  larĝeco de literoj 5-6 – larĝeco interlitere 5 – 7 neregula –  larĝeco intervorte 4 reduktita pro ekstrasigno subjektiveco – ligita interlitere 5-6 – malkunligita interlitere 4 – senpacienca 7 –  vertikala 6, sed ne rigida – dinamika 7 – rapidema 6-7 kaj neregule elana –  kurbitaj stangoj 6 – ekstrasigno pri subjektiveco 6 – ritmo iomete kongestita.

__________________________________________________________

 

Psika portreto

pri

Émile Grosjean-Maupin

laŭ lia skribmaniero

 

Émile Grosjean-Maupin prezentiĝas kiel voloplena kaj tre firmdecida persono, kun multaj elspezendaj energioj kaj psika forto, aktivema. Li estas unuopulo pli ol sufiĉe vitala, kiu kapablas tre bone elteni fizikan kaj mensan stresojn, homo kiu celas atingi je ĉia ajn kosto siajn celojn, helpata en tio de sia kostanteco, persisto, kun senĉesa agado (markita unua-maniere altgrade kun baza linio plutenata 8, angulforma, ang. je tipo B kaj malegala kun metodo, rapidema). Li povus trouzi siajn energifortojn, kiujn li postulas streĉe utiligadi, ĝis abrupta ebla disfalo: efektive, li ne kapablas limiĝi, nek li atente konsideras la avertosignalojn je cedado. Li ŝajnas ripozi per ŝanĝo kaj alpreno de novaj taskoj, sed ĉio havas limon, ĉu ne? Lia nervoza temperamento estas malfacile pritraktebla.

Mi tiel resumis liajn esencajn psikajn dinamikojn. Sube mi klarigos pli bone liajn anim-impulsojn kaj psikologiajn motivaĵojn.

 

Intelekto

En li superregas deziro ekzameni kaj kontroli sian kaj alies aktivecojn, ĉar li ne kontentiĝas per evidentoj aŭ raportitaĵoj. Li skrupulemas, kaj sia konsciencokampo enfermiĝas pro troa atento-enfokusigo. Li aspiras al objektiveco certe (tia estas lia instinkto) kiu per si mem estas konsiderenda kvalito, sed ne ĉiam en ĝi li sukcesas: kaj pro la ekcesa memfido kaj pro senpacienco (eta skribo 7, tordiĝinta 8, senpacienca 7 kaj ekstr. subjektiveco). Lia pensado estas penetrema sed tro selekta. Li tro intense kaj rigore serĉadas la profundan sencon de aferoj, ankaŭ kiam aferoj postulas pli da elasteco. Tia lia estmaniero malfaciligas al li konformiĝi al alies ideoj kaj donas al li unuflankajn vidpunktojn (ekstr.subjektiveco, neregula interlitera larĝeco, ritmo iomete kongestita, kaj literoj A-O surpinte malfermitaj: ĉi-lasta signo mildigas lian morrigidecon). Lia inklino tro longe halti sur signifo de detaloj, ĉefe de tiuj nekongruaj kaj inter si oponaj, perceptigas al li malserenon kaj daŭran konfliktemon (tordiĝinta 8, saltetanta kun senpacienco, tre eta skribo). Krome, senpacienco kaj agresaj eksplodoj direkte al aliaj, t.e. lia sub-estanta nervozeco kaj tre ofta alarmo-senso kaŭzita de hipersentemo rilate al mem-defendo kontraŭ aliuloj, instigas lin rapide konkludi, rapide ĉesigi ian ajn debaton: ĉiuj faktoroj kiuj ne permesas al lia spirito pli atente kaj respondece zorgi pri alies postuloj (senpacienca kun markita unua-maniere altgrade, rapidema, dinamika, kaj eskst. subjektiveco). Li ne plene pesas sekvojn de sia malmodesteco.

Subtila kaj persistema en siaj observadoj, li ne kapablas facile adaptiĝi;  ĉiel ajn, en siaj kondutoj kaj agado li esprimas rimarkindan volon kaj grandan personan engaĝon. Tre rigora al aliaj, sed ankaŭ al si, li  plene manifestas,  eksplicite  kaj ne, siajn digno- kaj supereco-pretendojn, tiel elmontrante sian plejprofundan ofendiĝemon kaj suspektemon, ĉefe direkte al kiuj ne bone akceptas liajn ideojn (angulforma kun tre markitaj stangoj,  anguloj je tipo A 6 kaj je tipo B  6-7 pro la ofendiĝemo kaj la persisto, baza linio  8  pro la necedemo, kaj tordiĝinta 8 pro la rigoro, kun ekstrasigno je subjektiveco pro la distancafekto).

Lia lerno-povo ne estas tuja kaj facila (kvankam li estas koncepte profunda kaj tute ne  supraĵa, kaj posedas rimarkindan intuicion): ĉio dependas de lia tro-skrupula enketemo, kiu ne donas al li trankvilecon por serene eklumi. Malgraŭ li povus potenciale  kompreni psikologiajn homajn dinamikojn (tordiĝinta 8 kun sinua 3, tre eta skribo kun  larĝeco de literoj 5-6) li ĉiam estas komplika kaj preta starigi problemojn, ĉar li emas ĉion kontroladi, eĉ antaŭ ol eklerni. Lia nervoza kaj viglega temperamento influas eĉ lian menson kaj penson.

Li interne, kaj en stato de kvieto (kiu tre maloftas en li), inklinas sintezi pli ol analizi, sed malgraŭ ĉi tia intelekta fakulto li persiste kontraŭbatalas siajn impulsojn, kaj ofte li rezultas ĉikanema kaj pedanta. Sekve, ankaŭ lia juĝo estas pro tio kondiĉita de enaj kontraŭaj sentoj kaj de iritiĝemo: jen li sentas grandanime, jen pli rigide (la indikitaj signoj pri larĝecoj, ligitecoj, angula, senpacienco kaj ritmo iomete kongestita).

Liaj internaj konfliktoj probable originas el forta volo en personeco kiu povus esti kvalite pli komprenema: ankaŭ vide kaj grafike oni povas konstati la grandan kontraston kiu ekzistas inter la dolĉaj konkavaj stangoj kurbitaj dekstren kaj la krudeco de pintigitaj anguloj en kelkaj literoj kiel  ‘p’    ‘q’   kaj   ‘f’  , estantaj ekzemple en vortoj:   plusieurs  (dua linio), ‘qui‘ (kvara linio) kaj   ‘forment‘ (lasta linio) en letero skribita en 1932, kaj en vorto    ‘parfaitement‘ en 1931-a letero.

 

Aktiveco

Internaj nervozecaj eksaltoj kaj senpacienco certe ne faciligas al li la vojojn; male, ili malfaciligas lian aktivecon per baroj, eĉ en sociaj rilatoj (saltetanta, senpacienca kaj tordiĝinta). Kaj intelekte kaj profesie li kapablus rezigni oficon aŭ rezigni plezuron por atingi tutcerte celon,  sed ne ĉiam li sukcesas tempumi, nek atendi la necesajn evoluadojn de situacioj; li urĝas alveni, kaj strebas venki intermetitajn malhelpojn per imposta sinteno, kelkfoje ordonema, kiu tute ne konsideras ricevitajn sugestojn de aliuloj: praktike li inklinas esti ‘altrangulo’, ‘eminentulo’, ‘gravulo’ . En la faktoj, li ne emas aŭskulti. Malfacile kontentigebla, krome li estas helpema al kiuj samopinias, dum estas senrajte kritikema kaj malamikema al kiuj malkaŝe kontraŭdiras lin, aŭ socie damaĝas lian bildon. Lia deziro esti objektiva estas de li mem humiligita, kaj li konscias pri tio: tiel Grosjean-Maupin ofte devas decidi inter malsamaj kaj oponaj siaj eblaj elektoj kaj sentoj kaj ekpenti, kaj opiniŝanĝi  (la tuta kunteksto de signoj). Lia puntiliemo kaj sofismumo postvenas ĝuste por pravigi iujn de li faritajn elektojn, por ilin klarigi  kaj prezenti en maniero pli akceptebla por aliuloj. Argumentado ja ne mankas al li (eta skribo pro la rafiniteco, malegala kun metodo altgrade pro la eltrovemo, angula pro la sagaco), sed tiaj liaj komplikaj kaj renversaj rezonadoj kaj supozoj kaj teorioj atingas nur la celon renversi animojn (tordiĝinta 8, saltetanta, angula kaj ekstr. subjektiveco).

Li sendube kapablas sin organizi kaj plani sian agadon (baza linio plutenita, bonaj ligitecoj kaj malligitecoj interliteraj, skribo sufiĉe klara) kaj estas konstanta en sia agado , helpita de sia obstineco. Li havas fidon en siaj realigaj kapabloj, memfido kiu estas plifortikigata de sia potenca volo kaj braveco, kiuj permesas al li atingi efektive konkretajn kaj videblajn rezultojn, konsidere ankaŭ lian impeton kaj spurton rekomenciĝi (stangoj tre markitaj pro la rimarkinda volo, baza linio plus dinamikeco plus anguloj je tipo B pro la obstino, tre eta skribo plus larĝeco de literoj pro la profunda konceptado).

Li ŝatas karieradi kaj reteni regantajn postenojn (stangoj markitaj unua-maniere) sed verdire li ne tro efikas mastrumadi, ĉar lia fakta inklino renversi animojn – kiel jam de mi klarigite – tute ne povas helpi gvidadon kaj, male, povus kaŭzi malkontentojn en la ĉirkaŭa medio,  eĉ kiam liaj intencoj estas bonaj en la nomo de idealaj valoroj.

En skribo tiom personigata kaj en personeco tiom forta kiom la lia estas (skribo kiu apartenas al kuraĝa kaj  kontraŭkonformista persono) nekredeble ekzistas ankaŭ loko por teneriĝo kaj socialiĝpovo. Per sia potenca volo, kaj – atentu – nur per voloforto, li kapablus sin kontraŭstari por laŭcele ne kaŭzi kromajn koliziojn kaj kontrastojn en amikoj kaj eksaj-amikoj: li riparas per genieca intuicio la mankon de sia adaptiĝemo kaj siajn erarojn.  En tio konsistas lia originaleco: li sukcesas eltiri el sia MIO la necesajn elementojn utilajn por akiri pli socian komunikoeblecon. Rigardinte lian vizaĝon en la foto (la nura kiun mi trovis en la reto) mi min tuje demandis: kial li estas tiom serioza vizaĝe kaj tiom angoroplena kiel elmontras la faltoj sur lia frunto? Mi konkludis, ke tiu vizaĝo bone spegulas lian komplikan karakteron kaj temperamenton: t.e. li konscias pri sia morrigideco, sed ne plene indiferentas antaŭ la homara varieco. Tio estas nur mia impreso, sed ankaŭ vizaĝoj ĉiukaze estas esprimivaj je enaj sentoj se persono estas sincera….kaj li esence estas kiel aspektas.

Signoj kiuj mildigas lian kontraŭstaremon ekzistas, ja, en lia skribo:

  • eta skribo 7 (supermezgrade) –  la rimarkinda observokapablo kaj koncentriĝo bremsas eventualan troan ekspansion de lia MIO,  kaj de lia EGOO.
  • la kurbitaj stangoj 6 (iomete supermeze) – ili permesas al li apudiĝi al proksimuloj per iom pli da konsentemo, mildigante tiamaniere liajn bruskajn kaj senpaciencajn manierojn;
  • la literoj A-O pinte malfermitaj, grado 7 (oftaj) – estas  naturaj kaj sinceraj emociaj esprimoj, kortuŝiteco,  kiuj permesas al li emocie iuokaze teneriĝi, sin liberigi de konstanta memdefendado, kaj igas lin malpli singarda, pli afekcie fragila kaj samtempe pli ‘aperta’, malkaŝa, kaj nenociva.

 

Adekvataj dispozicioj

Lia inklino perforte direkti, respondeci, kontroli kaj rapide decidi, kaj lia malemo submetiĝi, implicas ambicion kaj rezultigas malfacilojn en sociaj rilatoj kaj kunlaborado. Liaj dispozicioj povas trovi elirejon en gravaj, influaj kaj respondecaj taskoj kiuj postulas konstantecon, elprov(ad)ojn kaj bonan dozon da kontrolo, agoj en kiuj li vere lertas.

°°°°°°°°°°°°°°

Sube, la lasta paĝo de letero 1932, kie vi povas vidi lian subskribon. Parafo, kiu ne estas grafologia signo –  sed forfuĝa kaj nekonscia ekstra-signo –  elmontras bone lian bezonon precizigi la gravecon de sia memo, de sia Mio.

____________________________________________________

 

Julio Baghy

     ( grafoanalizo  )                       

 ( 1891 – 1967 )   aktoro kaj poeto

LIA SKRIBMANIERO – en 1956 – kiam li estis 65-jaraĝa

 

________________  GRAFOLOGIA SLIPO  ________________

Grafologiaj signoj :

Paralela – Angula 7 sed kun mildigitaj refaldoj – Anguloj je tipo A kaj B  5 – Rigidaj stangoj 8 – kurbitaj stangoj 1 – retorditaj stangoj 1 – Larĝeco de la literoj 3 (=strikta) – Larĝeco inter la literoj 8 – Larĝeco inter la vortoj: grado inter 4 kaj 6, neregule – litera alteco (= kalibro) mezgrada kun variecoj metodaj – Ligita interlitere 8 kun kelkaj obstakloj (mov-embarasoj) – Baza linio rigore plutenata – Precizeme studita 8 kun kelkaj senkontrolaĵoj (forgeso de litero ‘a’ en la vorto ‘samideano’) – Dekstren-klina 7-8 – Klareca grafike 8 – Malrapida pro precizemo konfirmita de la Ekstrasigno pri flegmo en vorto ‘samideano’– Ekstrasigno pri subjektiveco en vorto ‘solidareco’ – Ekstrasigno pri troa aplombo (en la subskribo)

______________________________

PSIKA SKIZO

PRI LA PERSONECO DE

JULIO BAGHY

Lia masko

Eble, malmultaj povas pensi ke poeto – kiel Julio Baghy preszentiĝas – povas esti tiom rigora en sia estmaniero. Fakte, li estas skrupulema, kritikema kaj malmulte fleksebla (rigidaj stangoj, angula, akurata) kaj li firme persistas en siaj elektoj kaj en siaj vidpunktoj (la diritaj signoj kun baza linio plutenata). Lia ekstera konduto estas facile antaŭvidebla por la observantoj, ĉar li multe atentas al formo kaj al ŝajno (primeditita kun estetikaj artifikoj, ĉefe en la subskribo kaj beligoj en komencaj majusklaj literoj). Li ne lasas lokon por improvizado, kaj malfacile lia gesto estas netaŭga (klara kaj akurata, kaj kalibro mezgrada). Li estas tre postulema al si kaj al aliaj, kaj drasta en sia juĝo (stangoj rigidaj kaj paralela pro la rigideco kaj psika stereotipio, kaj baza linio plutenata pro la konstanteco; angula indikas enan kontrastemon).
Li tre atentas al sociaj konvenaĵoj, al kio lin ĉirkaŭas, sed ofte plenumas tion surface kaj observas ceremonie, kaj pro tio li facile povas lasi sin fortreni de klaĉaĵoj, kaj ne vere plejprofunde esplori la kialojn de homaj sintenoj (dekstren-klina, akurata, estetik-arta). Facile ofendiĝema kaj persista, li kapablus teni venĝemajn impulsojn kaj fariĝi senkompata (anguloj A kaj B, plifortigataj de la baza linio bone regata). Li havas tre bonan memorkapablon, ĉar lia atentemo kaj volo malofte distriĝas (klara kaj akurata, en ordema kunteksto kun kalibro ne granda)

 

Sindefendado estas neceso

Tamen….

…. malantaŭ lia masko, kiun li emas elmontri, vivas homo, kun sinceraj sentoj, ideoj kaj atendoj …. sentoj, ideoj kaj atendoj kiujn malfacile li sukcesas intime kunpartigi kun aliaj. Multaj estas liaj psikaj sinŝirmoj. Kelkfoje li fieras arogantece, malhumile (ekstrasigno pri troa aplombo), sed li faras tion nur konture, nur akcesore kaj hazarde, kiel rezervo, enscenige. Efektive li estis ankaŭ aktoro profesie, kaj povus esti ke li multon lernis el tiu teatra arto kaj enmetas lernitaĵojn en la realon. Ne temas pri vera ambicio, do, nur defendo de sia publika bildo. Bonvolu observadi lian subskribon: bone evidentiĝas la dirita aplomba gesto, ekzistanta ankaŭ en la vorto ‘vivon’.

 

Alia sindefendo estas ia ekstera aŭstereco: li ne volas aŭskulti, konsideras sin estiminda persono kaj devige aliaj devas tiel lin konsideri. Aliuloj ne devas lin malaprobi, ĉar lia pensado estas la plej ĝusta. Tia est-maniero donas rezulton: malproksimigi kiujn ne pensas kiel li (ekstra signo pri subjektiveco, videbla ĉe la fina litero ‘ o ‘ de vorto ‘solidareco’. Temas pri baraĵo kiun, simbole, li metas inter si kaj aliuloj.

La morala konscienco estas sekura

Sed li havas ankaŭ moralan konsciencon (ĉu pro rigora edukado, ĉu pro doloriga instruo de la vivo). Lia inklino vidigi al aliaj nur sian eksteran ‘maskon’ pensigas;  probable la kultura medio en kiu li vivis (ĉu socia, ĉu profesia, ĉu nacia aŭ familia… mi ne scius difini ekzakte) estis rimarkinde burĝa kaj maldelikate juĝema, kaj el tiuj entrudiĝoj li sin defendas per suspektemo kaj mem-malapero. Tra siaj literaturaĵoj kaj poeziaĵoj li sukcesas vibrigi kaj vidigi alian sento-kapablan spiriton, pli spritan kaj akutan, kiun en la ĉiutaga vivo li bridas kaj kaŝas. Tiamaniere li reekvilibrigas sian senton kaj reakiras sian identecon.

 

Lia verka stilo

Koncerne liajn poeziojn, lia stilo reproduktas certe lian kutiman inklinon zorgi pri la formo, sed emerĝigas lertajn teknikismojn kaj precizecon de parolo.   Per siaj verkoj, kaj danke al sia instinkta (intelekta) akuteco, li sukcesas vivigi kaj esprimi tre netajn, trafajn kaj psikajn bildojn, kaj situaciojn (angula sed mildigata do li ne estas vere ‘brula’, ‘akra’ –  malegala en la kalibro kiu donas al li iom da intuicia oksigeno, klara, belforma skribo). Liaj verkoj estis tre ŝatataj de la plejparto da esperantistoj, kiuj ne forgesis lin dum la paso de la tempo.

Nu, mi prezentas al vi versojn de unu el liaj poeziaĵoj, dediĉita “al unu el la poetofratoj” (mi tute ne havas informon pri kiu temas tiu ‘unu’). Ŝajnas al mi, ke ĝi bone montru la tute apartan personecon ĵus priskribitan:

al unu el la poetofratoj

(de J. Baghy, el libreto LA VAGABONDO KANTAS – 1937 Budapest

Mi neniam volis esti
de l’ poetoj – reĝo,
nek cerbumis pri l’ metriko,
nek pri l’ versoleĝo.
Mi nur kantas ritme rime
kiel mi deziras,
al Parnaso de l’ poetoj
mi ja ne aspiras.
Tre ridinde estus tie
sen kompreno muti
aŭ metrike korajn sentojn
“dokte” pridiskuti.
La moderna verso-arto
forĝas kaj poluras,
artifikas, elcerbumas,
per cezur’ mezuras,
sed ne tiel, kiel iam
grekoj – verspiedojn;
ĝi cezure tranĉas, buĉas
eĉ mem la poetojn.
La leganto streĉas menson,
sen kompreno ĝemas:
“Jen, poemo, vere brila,
sed pri kio temas?”

…….

____________________________________________________

Kabe … estas Kazimierz Bein

        ( grafoanalizo )

el bildkarto de li adresita la 16-an de januaro 1908 al S-ro Th. Cart , ĉe Presa Esperantista Societo. Bonvolu noti lian kreivan subskribon !

 

Kabe estas Kazimierz Bein

 

KAZIMIERZ BEIN, alikonate kiel KABE (noto 1), post tre intensa pionira agado por Esperanto, je la fino forlasis ĉion, abrupte kaj seneksplike… Mi analizis lian skribmanieron por klopodi trapenetri lian vivostilon kaj klarigi iujn liajn sintenojn. 

___________________ Grafologia slipo ____________________

Ĉi tiu mezurado plejparte rimarkigas la grafologiajn signojn de la supra skribaĵo, datita 16 januaro 1908 – kie la gesto estas pli memregata – sed mi ankaŭ atentis al la dua, je 12 de septembro 1908, tre multe pli dinamika kaj akcelita, pli nervoza. La signo-valoroj estas legendaj kiel kutime laŭ gradodekonoj, laŭ la metodo de Girolamo Moretti, skolfondinto de itala grafologio (por rememoro). Multnombraj estas la ĉeestantaj grafologiaj signoj, kaj tio elmontras per si mem multaspektan kaj kompleksan personecon. Lia skribo, organizita kaj strukturita, ĉefe sobra, bone prezentas la  emocian inteligenton (noto 3)

 

Mezuroj kaj signifoj:

  • MARKITA unua-maniere 10 (nekonstanta) la signo pri la impono – la stangoj estas pli dikaj ol la normo postulas
  • MARKITA dua-maniere 5-6 (nekonstanta, sed jam ekscesa pro la signotipo) la signo tipe emocieca – abrupte aperas strekaj dikiĝoj, tie kaj tie, senregule
  • sobra 10sobreco, lakoneco
  • ligiteco interlitere 9-10kunligemo de ideoj, logikeco
  • malegala kun metodo 9intuicio kaj organiza metodo (genieco, pro la intenseco de la grado)
  • klara 8precizeco de parolo kaj, pro tia intenseco kaj la kunĉeesto de eta skribo, neta distingo de konceptoj
  • saltetanta sur la baza linio 8impeto kaj nervozeco
  • rapida 8intuicieble: rapideco pri ĉio
  • sinua (=enŝoviĝa ) 7 kun elementoj de vigleco kaj liberaleco (en la itala: flessuosa) – intelekta kaj psika penetrado, kun risko profiti
  • tordiĝinta 3sufiĉa kontrolado kaj kapablo kontraŭi
  • larĝecoj: de literoj 7, inter la literoj 8, inter la vortoj 5-6 – la tri tipoj de larĝecoj rilatas la nivelon de la individua sociemo kaj ili, interplektitaj, donas gravajn indicojn pri la mensa ekvilibro de la skribanto, kvalite kaj kvante. Ili povas elmontri inhibiciojn kaj/aŭ mensajn malfermitecojn, eĉ elkorajn kaj ne nur intelektajn.
  • vokaloj A-O supre-malfermitaj  6-7  –  erotika teneriĝo, influebleco
  • anguloj je tipo B 6 ĉikanemo, rezisto
  • anguloj je tipo C  7 – ili inkluzivas angulojn je tipo A (=ofendiĝemo) kaj je tipo B (=persisto), kiuj devas esti mildigitaj kaj kelkfoje, tie kaj tie, pintigitaj = sagaco kaj organizado, t.e. konscio pri kio pleje taŭgas por antaŭeniri
  • ne-ekzistantaj marĝenoj (nur en la 1-a skribaĵo: maldekstra marĝeneto) – neceso okupi la tutan vivospacon, ia malkonsidero pri vivospaco de aliuloj (simbole: maldekstre estas sia origino, dekstre la estonto)
  • larĝeco/distanco inter linioj, jes ia malproksimeco, ia deiĝo el spertoj (faktoro kiu povas kontroli lian grandan emociemon, vidu supre ‘markita duamaniere’)
  • elana (=impeta) 6 iniciatemo (en la septembra bildkarto kelkfoje la literoj estas disetenditaj)
  • dinamika 5-6 – kunekzisto de detranĉitaj strekoj (vidu literojn ‘i’, ‘n’) kaj spiralaj gestoj (vidu literojn ‘d’, ‘pe’, ‘pr’, ‘spe’ de vorto Esperantista en la adreso de la supra bildo) = daŭra aktiveco en la penso kaj ago, vervo
  • vertikala kaj samtempe morbidaia fleksebleco en principoj kaj ideoj kiujn li kapablas firme subteni; sed temas pri fleksebleco kiu tute ne rilatas al cedemo
  • rigidaj stangoj  5, kurbitaj 2 –  retrofleksiĝemaj stangoj 3lia kutima disponeblo al aliuloj inklinas al rigideco, konsidere ke lia skribo estas ankaŭ vertikala kvankam morbida, kaj ke la 3/10 (tri dekonoj) de retrofleksitaj stangoj elmontras kaj konfirmas plene ian lian moralan repuŝemon.

Grafologia precizigo pri stangoj:

rigidaj signifas neflekseblecon

kurbitaj (dekstren) signifas konsentemon

retrofleksiĝaj (maldekstren) signifas repuŝon kaj malfidemon

  • Skribo decide eta (malgranda kalibre) – profunda kaj rafinita intelekto, penetrema penso kaj granda kapablo observadi
  • linio-ondiĝoj : ili dependas de lia dinamikeco kaj rapidemo skribi, pensi kaj agi. Rapida skribo igas pro tio la strekojn malpli stagnaj, kaj pli facile variaj – psike: neniaj malpozitivaj/pozitivaj indikoj

 LA PERSONECO

de

Kazimierz Bein, plejkonata kiel Kabe (noto 1)

surbaze de lia skribo

Premiso

La personeco de Kazimierz Bein sendube estas malsimpla; tion konfirmas lia skribo, kiu estas riĉa je ‘modifaj’ kaj ‘fundamentaj’ grafologiaj signoj, multaj el kiuj eĉ altgrade aŭ, ĉiukaze, ofte supermezuraj. Nome, estas multaj signoj kiuj sin reciproke potencigas aŭ kontraŭpezas, laŭ daŭra streĉo por sin ekvilibrigi, samkiel  ‘ekvilibroludo’ (ekzemploj pri tiaj miksiĝoj estas detale klarigotaj en noto 2).

LIA SKRIBMANIERO – 16 januaro 1908

ANALIZO:

Inteligento

Kazimierz Bein tenas kvante superan inteligenton, tre vervan, scivoleman, atentan.

Multaj estas liaj interesoj, kiuj libere vagadas kaj adresiĝas al tre diversigitaj kampoj: de filozofio al psikologio, de scienco al arto, de literaturo al politiko kaj al satiro, krome, kaj ne laste, estas en li granda scivolemo por la virina mondo, por ĉio kio koncernas la inan genron.

Do, temas pri inteligento kiu neniam ĝuas ripozon, kiu estas ĉiam en granda ekscitiĝo, kaj se mi estus devinta difini ĝin per moderna lingvaĵo, mi povus ĝin taksi kiel  emociiĝema inteligento, t.e. speciala inteligento, pri kiu oni ektraktis dum la jaroj ’90 de la pasinta jarcento kaj pri kiu multaj hodiaŭ agnoskas. Emociiĝema inteligento ne ĉiam estas racia; ĝi tre multe lasas sin influi per emocioj sed, tamen, ĝi sukcesas administri tiujn emociojn, kun avantaĝo por la persono, kun utila intima instruiga admono (noto 3).

Ŝajnas  ke Bein / Kabe konsumu tute interne siajn impresojn kaj sensacojn (lia ekstera sinteno estas alia: singardema dum la parolo kaj la faro, gardanta sekretecon, sobra – signoj: sobra kaj eta skribo). Ĉefe li zorgas pri la esenseco de la problemoj. Tre intensa estas lia percepto, tiel ke la ‘tujaj impresoj’ efikas kaj ege influas lin:  li daŭre, en sia menso, rememoras tiojn, rearanĝas la interpretojn de kio lin emociigis. Malgraŭ ĉio, je la fino li sukcesas koncepti ideojn kaj konkludojn bone organizatajn, interligatajn, eĉ originale prilaboratajn, ĉar li trudas al si (konscie/nekonscie) memregadon. Certe ne mankas al li kreokapablo kaj imagpovo.

Lia bone organizita pensmaniero, kvankam plurkolora, estas ankaŭ rafinita; li kapablas subtilaĉi kaj ĉikani kiam tio necesas por konvinki, sed li tion faras  persvadmaniere, sorĉe, loge, tutcerte ĉiam koncize (sobra). Lia mensa plasteco kaj lia akceptemo al multoblaj mesaĝoj, kiel antaŭe dirite, estas helpataj de energia logikeco kaj kritikemo tiel, ke li iamaniere sukcesas pozitive enkanaligi la travivaĵajn informojn (mi deziras revoki al vi pri la dirita emociiĝemo). El lia observo nenio perdiĝas. Li posedas bonan memorkapablon, materian kaj konceptan. Sed oni ne povas diri, ke li estas objektiva en siaj juĝoj, pro la fakto ke li estas multe selekta kaj diskrimina (literoj A-O pinte malfermataj kaj markita dua-maniere). Li povus utiligi rafinecon cele al sia ambicia inklino, al sia intelekta vanteco (MARKITA unua-maniere plus fleksa-sinua kaj eta).

Senstreĉe tre atenta ankaŭ al detaloj, havante li grandan koncentriĝon, li kaptas elementojn eĉ ne tro evidentajn al aliuloj pri la vivoproblemoj. Li forlasas nenion atentindan, en sia intima menso. Lia kapablo resumi estas valora, same li kapablas analizi kiam tio necesas, eĉ se li antonomazie ne estas analizemulo  (kiel, diverse, estis alia esperanta pioniro: Edmond Privat, pri kiu mi jam traktis).

Lia pensmaniero estas ĉiam tumultema, neniam stagnanta; lia verva interpret-maniero kondukas lin al novaj kaj duongeniaj solvoj.

Entute, li estas   persono kiu distingiĝas   kaj, grave,  kiu   ŝ a t a s    d i s t i n g i ĝ i   (kaj la afero akiras alian signifon, ja).

Aktiveco – agemeco

Dinamika, rapidema, intuicia, li celas atingi la plej grandajn rezultojn tra esencaj elektoj kaj per eta streĉo,  ekspluatante alies aktivecemon. Li multe finaranĝas. En li superregas introvertita inklino, sed ekzistas sufiĉa ekvilibro inter optimismo kaj maloptimismo. Li neniam iluziiĝas, kaj ĉi tia memkonscio helpas lin eviti eventualajn riskojn aŭ falegojn. Ne, li ne estas senpacienca sed ne toleras tro lantajn homojn aŭ tro prokrastajn, kaj eĉ proksimumajn aŭ senpripensajn. Lia  netoleremo povus  transformiĝi al malmodesteco, al ĉioscieco kaj, fakte, al aroganteco, malgraŭ li ruze tenas ĉion kaŝita en si. Li intuicie kaptas oportunecojn. Li inklinas al elstariĝo, sed tute ne talentas por komandado, precipe ĉar iuj liaj favorismoj al kelkiu (malavantaĝe al aliulo) kaj la simpatioj kaj malsimpatioj de kiuj li dependas, naskigas eblajn nekontentojn en la ĉirkaŭa socia medio .

Ĉiukaze, lia esprima lakoneco kaj reduktita eksterigo je propra vera juĝo kaj sento, kelkfoje profitcelaj, helpas lin malpliigi la damnojn kaŭzotajn de partieco kaj selektiveco.  Li renkontas malfacilaĵojn labori grupe kun aliaj, en ekipo, ĉar li ŝatas devigi siajn labormetodojn en la praktiko, taksante ilin kiel la plej bonajn. Li utiligas argumentitajn persvadojn por sin defendi, ankaŭ rafinecojn, kaj multe teoriigas: malgraŭ ke li estas tre avara je vortoj, lia faro ege efikas (sobra en la fundvorta gesto, ligita inter la literoj pro la logikeco kaj eta skribo pro la intelekta profundeco).

Supozitaj kapabloj

Se lia granda emociiĝemo, kiu donas al lia karaktero ian malfortan punkton, estus malpli intensa, li estus fariĝonta bonega diagnozisto, kaj en la medicina kaj en la psikologia fakoj. Diverse, li nekonscie direktiĝas prefere al socia karierado, al sia persona prestiĝo-akiro, pilotata de sia intelekta vantemo, kaj tiel li devojiĝas rilate al homoj. Atingado de siaj ambiciaj celoj vere estas por li kialo por pluvivi. La afero estas naskita ĝuste de ambicio, sed ankaŭ de forta sento pri propra intelekta supereco, kaj de sia aroganta fiereco (vertikala pro fiereco, MARKITA unua-maniere = dikaj stangoj pro imponemo, eta pro la intelekta vantemo, flekse-sinua pro la ruzeco).

Ame

Malsimpleco, pretendoj, selektivemo, kaj ankaŭ senkomunikeco pri intimaj sentoj kaj emocioj (sobra skribo) malpermesas al li serene vivi amrilatojn laŭ ties natura disvolviĝo.

Profesie

Li ne talentas por instruado: li ne posedas la necesan internan kvieton por transdoni sciojn, ĉar en li venkas la elstaremo. Ĉiukaze, li kompetentas pri pluraj temoj en malsamaj fakoj, kaj alvenas al nekutimaj kaj novaj solvoj, sukcese (malegala kun metodo pro la intuicio, fleksa-enŝoviĝa pro psika kaj intelekta penetrado, eksaltema t.e. saltetanta sur la baza linio pro la impetoj kaj elanoj, elanoj plifortigataj de larĝa interlitere altgrade, eta pro la rafiniteco kaj atento al detaloj).

Realaj kapabloj

Li tre ŝatas teoriojn. Li inklinas al ĉiu studado kaj tasko kiuj necesigas sinkoncentradon, metodon, rezonadon kaj, samtempe, spiritpretecon. Plejparte, li inklinas al sciencaj aktivecoj.

Konkludo

Sendube, lia personeco estas komplika. Estas eĉ malfacile ĝin prezenti, ĉar ĝi estas ekster-regula kaj distingiĝas rimarkinde de tiu ordinara de samepokanoj. Ankaŭ grafike: lia skriba gesto ŝajnas pli evoluinta kaj moderna ol tiu de samtempuloj, ne influata de kulturaj instancoj. Tutcerte li ne estas ‘simpla soldato’ (malĉefa), sed prefere  memsufiĉa. Mi taksus lin kiel ‘solecan ĉefon’.  Mi opinias ke lia interesiĝo al esperanto devenis el ties originaleco, ekstrema logikeco kaj  gramatika strukturado; eblas ke li ne funde komprenis aŭ akceptis la humanecan kuntrenantan spiriton de la internacia lingvo (kiu celas plejfunde al unuigo de popoloj per komuna lingvo, la  tiel nomata ‘interna ideo’). Pro tio, senhezite kaj senprobleme, li povis eliri el la esperanta movado, al kiu li donacis multegajn el siaj personaj lertecoj kaj tempon, sed kiu evidente ne plu kontentigis lian nekonformistan spiriton.

Lia arida memamo, fierego (kiu ne estas ĉiam bona konsilanto) kaj intelekta vanteco,  kondukas lin malakcepti ian ajn humiligon aŭ malvenkon; li ne agnoskas personajn fiaskojn, pro tio tre probable – ĉar li estas ankaŭ ruza – retiriĝis antaŭ eventuala falego de la esperanta afero, de li supozita. Krome, li utiligas ironion por sin-defendi, sed ironio estas ofte ne-estimata, kaj ne-estiminda, precipe kiam ĝi estas efika por vundi kaj intence trafi la ofendiĝemon kaj sento-kapablon de aliuloj.

________________

Notoj:

  1.   KABE   –   KABEI  :

Kabe estas lia pseŭdonimo, establiĝinta per unuigo de la du unuaj literoj de lia nomo kaj familia nomo. Dum la tempo-fluo, en la esperanta medio oni kreis novan terminon kiu tute certe rilatas al li: ĝi estas ‘ kabei ’–  uzata por difini personon kiu antaŭe estis tre agema favore al esperantismo kaj poste, abrupte kaj sen-eksplike, forlasas la movadon (kiel ja faris Kazimierz Bein). Ĉi tiu estas ‘Historio’.

2.  EKZEMPLOJ  PRI  SIGNO-KUNIĜOJ   (rilate al skribo de Kabe):

Por ekzempligi pri kio mi intencas diri per ‘ekvilibroludo’, kaj sekvante la instruojn de G. Moretti, mi klopodas priskribi kelkajn grafikajn-psikologiajn interplektojn de signoj ĉeestantaj en la analizitaj skribaĵoj:

  •                           Elana [signo esprimanta malfermon] povus devojigi angulojn B  [kiu estas signo je mensa  fermiteco]
  •                          Ang. B [persistemo] estas plifortigata de MARKITA dua-maniere [emociiĝemo]
  •                          Ang. B [persistemo] estas pli fortikigata de MARKITA unua-maniere [signo voloplena al dominado sur aliajn homojn]
  •                          Larĝa inter la literoj [malavareca juĝo] malpliigas ang. B [kiu estas signo pri avareco kaj persisto]
  •                         Ang. B [persistemo] estas moderigata pro la ekzisto de vokaloj A-O surpinte malfermitaj [influebeleco].

      Mi esperas, ke mi sufiĉe sukcesis klarigi al vi la ne tro facilan koncepton de ‘intermiksiĝo de grafologiaj signoj’. Intermiksiĝo de signoj estas la kerno de grafologio, ne nur serĉado kaj mezurado de grafologiaj signoj…!

    3.  KELKAJ  INFORMOJ  PRI  LA  ‘ emocia inteligento ‘  –  EVIDENTIGO:

Kion esprimas la skribo de Kabe nuntempe oni nomas ‘emocian inteligenton’ (emociiĝema estas la samo). Pri tia formo de inteligento, tute aparta, speciala, oni komencis paroli, kiel jam dirite, dum la 90-jaroj de la pasinta jarcento kaj, aktuale, oni akceptas ĝian ekziston kaj ĝin esploras. La ‘emocia inteligento’ estas inteligento ne ĉiam racia,  ne baziĝinta nur sur intelektaj faktoroj de kono (percepto, imago, memoro, rezonado, k.s.), sed inteligento tre influebla per la emocioj; inteligento kiu tamen kapablas mastrumi tiajn ekscesajn emociojn, kiujn ĝi sukcesas kontroli kaj sinregi, kun kiuj ĝi kapablas kunvivi, eĉ eltirante el ili iun profiton kaj utilan personan ekscion kaj lernadon.

 

LIA SKRIBMANIERO –  bildkarto je 12 septembro 1908 – fronta-dorsa

_________________________________________________________

Abram Kofman

                        ( grafoanalizo )

(1865 – 1940)

Li nasikiĝis en Odeso (it. Odessa) kiu tiutempe apartenis al la rusa imperio, kaj hodiaŭ ĝi troviĝas en Ukrainio

supre: LIA SKRIBMANIERO  en 1903 – el fronta-dorsa poŝtkarto – 38-jara

sube: en 1910

en 1910  li estis 45-jara

 

_________________________Grafologia slipo ________________________  

 Mi pristudis ambaŭ skribaĵojn, sed la grafoanalizado rilatas ĉefe tiun je 1910, kiam Abram Kofman estis 45-aĝa, kiam li foriris el la esperanta movado.  En la alia skribaĵo li estis 38-jara.

Rememorigo: la mezurado de la signoj estas farite laŭ dekonoj. Ĉi tie mi evidentigas la plej signifajn grafologiajn signojn:

  • Determinantaj signoj:  9 paralela / 9 klara / 8 baza linio rekte konservita / 6-7 interlitere ligita, sed neregule / 7 anguloj je tipo A / 6 anguloj je tipo B / 6 angulforma / 4  liter-larĝeco / 4-5 larĝeco inter la literoj / 6-7 larĝeco inter la vortoj / 6 etega-pedanta
  • Modifigaj signoj:  Akurata / sobra / 8 bagatelatenta / 6 subtila / 5 markita unuamaniere (=stangoj pli forte premataj) / 2 markita duamaniere (=emocieca intenseco en la normo, strekoj tie kaj tie abrupte premataj) / 4-5 dekstren kliniĝinta
  •  Epizodaj aŭ hazardaj signoj finlitere: neniu, escepte de subskribo (kie vi vidas, finvorte, senpensan geston: tiu estas spontana kaj je tipo ‘subjektiveco’)

 _________________________________________________

Abram Kofman (1865-1940)

unua impreso

 

Lia skribo ekaperas tre ordigite, preciza, klara, sinkontrola, pristudita, preskaŭ skrupulema kaj pedanteca. Ĉi tiu estas mia unua, kaj suma, impreso. Sed ni vidu plej profundece la grafikajn kaj psikologiajn dinamismojn, kiuj gvidis min dum la analizado kaj kondukas al tia suma rezulto. Temas tutcerte pri skribo kie la FORMO regas super ĉio alia. Tion, ankaŭ ne-grafologo povas konstati.

 

 

la personeco de Abram Kofman

 

Se oni  antaŭsupozas ke skribado signifas ekrilati kun iu aŭ io, la sinteno de Abram Kofman – pri ideoj, situacioj, personoj kaj ankaŭ aferoj – estas ege akurata kaj malmulte spontana, eĉ pristudata. Lia respondo tre multe alproksimiĝas al teknikeco kaj al skemeco. Tia estas alia ĝenerala impreso.

En lia skribo oni rimarkas malmultajn skribo-ŝanĝojn, daŭran regulecon kaj uniformecon, kiuj nepre spegulas lian psikan senŝanĝemon, regulecon kaj konformemon, kiu verŝajne estas kondiĉita de fiziologia sistemo, same senŝanĝa kaj regula (mi atentigas pri la Centra Nerva Sistemo, tiu muskola, ĉefe tiu subtil-muskola ĉe la manoj, la kora ritmo, la temperamento, k.t.p.); sed ankaŭ vivspertoj influas.

Inteligento

Ŝatanto je tradicioj kaj lernitaj reguloj, kiuj estas por li kaŭzo de sekureco kaj stabileco, li posedas asimilan kaj monotonan inteligenton, malmulte krean. Fakte, li estas malmulte fleksebla kaj ne kapablas liberiĝi de modeloj kaj skemoj, kiujn li tre klare enmemorigas laŭ fidela percepta precizeco: sed tioj konsistigas lian ‘forton’, kaj de ili li malfacile sin formovas. Pro tio ĉi, li ne sukcesas renoviĝi. Malfleksebla mense, tamen li havas fortegan memorkapablon,  lokan kaj ĉirkaŭlimigitan, pli ol intelektan (t.e. konceptan). Amanto je ordo kaj precizeco, zorganto ankaŭ pri purecigo de sia korpo, li esprimas tian sian inklinon en ĉiuj siaj ĉiutagaj faroj. Lia penso estas do klara kaj preciza, adekvata, celkonforma, kristala… situacioj kiuj permesas al li havi ankaŭ tre efikan, simplan, facile kompreneblan kaj nekontesteblan parolmanieron. Kohere, lia stilo estas sobra, efika kaj simpla, sed preciza. Li  estas kontenta nur kiam ĉio estas bonorde lokita en sian propran, taŭgan, kaj nepran lokon (akuratega skribo, klara kaj sobra).

Pri logikeco  – Liaj kapabloj deduktaj kaj kunligi ideojn estas subtenataj kaj influataj de lia interna neceso halti nur antaŭ evidentecoj kiuj alvenas el ekstero, kiujn tro longe kaj ekscese li rigardas. Tia stilo,  en psika kunteksto de mensa malfleksebleco, nepre kondukas lin al kritikemo rilate al aliuloj, al neprofunda rezonado, ĝis la agnoskata perfektismo; krome, tio malpliigas lian empatio-kapablon,  kaj malhelpas liajn interpersonajn rilatojn.  Laŭ moderna terminologio, tion oni povus nomi inhibicio (1), per kiu li fariĝas suspektema kaj malspontana.

Liaj mensa fermiteco, troa akurateco, kaj serĉado de modela perfekteco originas el ia ofendiĝema sento, certe, kaj pligrandigas lian suspektemon, kaj kondukas lin al unuflankaj juĝoj (signoj: neregula ligiteco/malligiteco inter la literoj, kio ne permesas al li harmonion inter sintezo kaj analizo, ekscesa klareco ne ĉiam vere necesa, paralela kiu elmontras lian malempation, etega skribo kiu elmontras lian skrupulecon, fiksita sur la baza linio horizontale kiu konfirmas lian koherecon, sobra kaj pedantema kiuj, plifortigitaj de la kunĉeesto de paralela, elmontras lian esencan senpersonecan ‘teknikan reprodukton’).

Komunikokapablo

Lia parola komunikado estas klara, sendifekta, kelkfoje eĉ alloga, ĉar lia priskriba klareco, simpleco, sobreca esprimiĝo, kune kun precizeco provizas lin je aprecinda komunikema eleganteco, tute ekstera, kiu povus naski admiron kaj aprobon en ne tro atenta aŭskultanto. Lia simpleco devenas de sobrecemo. Lia esprima precizeco  devenas de absolute klara kaj atentega percepto, vida-aŭda, sed kiel realo aspektas, kaj ne pri ties plej psikaj kaj homaj nuancoj.

Pro tio, eĉ se li ne havas inklinon inventi, kaj psikologie kompreni, li estas talenta por literaturaĵoj kiuj per si mem postulas lertan uzon de vortoj kaj priskriboj.

Laŭ psikologia vidpunkto li aperas malmulte aminda, pro lia unuflanka malindulgemo  kaj plena akcepto de skemoj (signoj: paralela-rigida, akuratega, sobra, klara kaj egala al lernita modelo).

Amemo

Liaj tro pesataj kaj ekzamenitaj sentoj, kondiĉataj de antaŭjuĝoj, ankaŭ pri amaj aferoj igas lin manka je spontaneco. Krome, li tro longe fiksiĝas sur la ŝajnoj ĉar, kiel mi jam diris, lia kutima malempatiemo malpermesas al li vere kompreni alies estmanierojn. Li valorigas la malvarman formon ol sentojn (signoj: paralela, malflua, akurata, mallarĝa en la literoj). La postuloj de lia Mio venkas super tiuj afekciaj kaj sociaj (paralela-angula-dekstrenklina kiuj montras lian personan avantaĝon, anguloj je tipo A kaj B plus  baza linio rekte konservata kaj kelkfoje eĉ ankrata aŭ  fiksata, kiuj elmontras lian malcedemon).

Ofendiĝemo (anguloj je tipo A) kaj ĉikanemo (eta kaj angulforma skribo), aŭstero kaj malkoncedemo (rigidaj stangoj kaj anguloj je tipo B) estas la unuaj kaŭzoj de lia nesufiĉa spontaneco (akurata); probable liaj sociaj spertoj ne estis tro kontentigaj kaj eblas, ke li vivis en tro-juĝaj medioj. Lia viv-disvolviĝo baziĝas sur rutino kaj li konscie opozicias al ia ajn alĝustigo. Do, ankaŭ laŭ la senta vidpunkto, kiel laŭ la intelekta, li estas manka je fleksebleco kaj knedebleco.

Laborkapabloj

Pro la menciita lia lerteco (kio, atentu, estas pli ol kapablo) esti akurata kaj preciza, multaj laboraj vojoj povas malfermiĝi antaŭ li:  ‘klareco’ tiugrade igas al li la kapablon instrui, sed temas pri ordinara kaj ne superleneja aŭ universitata instruado, ĉar li ne estas tiom vigla kaj intuicia aŭ spiritpreta por alfronti novajn temarojn, malsamajn ol tiuj lernitaj.

Taskoj kaj oficoj kiuj postulas perfektecon estas por li taŭgaj, en la elektata kampo. Helpus lin la akurata zorgemo. Li ne estas inklina inventi novajn sistemojn, aŭ deturniĝi de la kutima vojo. Li prefere agas laŭ etaj perspektivoj, ĉar lia organizkapablo por plenumi majestajn farojn estas nesufiĉa.

Sciencaj studobjektoj kiuj postulas logikecan rezonadon estas taŭgaj por li. Li elektis, en la matematika sektoro, librotenadon. Li estas bonega en ‘aplikata’ matematiko, sed ne tro multe en ‘koncepta’ matematiko.

La librotenada profesio de li elektita tutcerte kongruas kun lia personeco: fakte, li estas tre lerta protokoli, registri, katalogi, librotenadi, kontroli la movojn (stokaĵojn, inventarojn, k.t.p.), ĝuste tial, pro la evidentigitaj liaj psikaj rigoraj karakterizoj.

Lia emo fiksiĝi en ĉikanemaj rezonadoj permesas al li sufiĉe atingi literaturan kaj historian kritikokapablon. Mi ne scias, ĉu efektive li elprovis tian laboron. Lia ago kolekti informojn estas ĉiam preciza kaj fidela al la ekzamenitaj situacioj, kaj ne gravas ĉu temas pri lingvaj, historiaj aŭ administraj datenoj, aŭ simalaĵoj.  Li estas precizega, eĉ kiam tasko necesigas lacigan kaj tedan laboron, afero kiu ne estas specialaĵo por ĉiuj, li sukcesas.

 

Lingva kuriozaĵo:

Kofman, kiel Zamenhof mem, alkutimiĝis skribi ruslingve. Mi ekvidas ke ili ambaŭ en manskriboj skribas la literon  ‘k’  etmajuskle, kaj ne vere kursive.  La litero, se vi bone observadas, restas plene en la centra parto (korpo) de la skribaĵo (kiel la pli malgrandaj kursivaj literoj  a, m, n, o, u, c, ĉ …..) . Kiel jam dirite rilate al Zamenhof, mi opinias ke tia  karakterizo estas rilatigebla al la ofta uzo de cirila alfabeto (2), kiu ne tro multe distingas inter majusklaj kaj minusklaj literoj. Mi rimarkas ke la du ruslandanoj, ambaŭ, skribas sam-mamniere la literon  ‘k’ , neoblonge, sed mi  nur miras ke ili, ambaŭ, ne sin kondutas tiel okaze de la esperanta (pli okcidenta) litero kursiva ‘h’, aŭ eventuale  ‘t’ . Mi devus kompari pli multajn skribaĵojn por vere konstati ĉu temas pri kultura afero aŭ ne. Se iu rusa esperantisto povas min helpi por klarigi……bonvenu! Laŭ grafologia vidpunkto, oblongaj literoj kiuj estas verkataj maloblonge povus esprimi ian platiĝon.

____________________

  • Inhibicio = Psikologie: ĉesigo aŭ limigo de iuj kondutoj. –  Neŭrofiziologie: nerva fenomeno kiu malpliigas aŭ ĉesigas funkciojn de Centra Nerva Sistemo. – Biologie: malplifortigo de iu funkcio kiu malhelpas aŭ malrapidigas iun evoluprocezon.
  • La cirila alfabeto estas uzata por skribi variajn slavajn lingvojn (rusan, ukrainan, belorusan, serba-bosnian, bulgaran, makedonan, serban kaj rutenan) kaj neslavajn lingvojn kiuj estas parolataj en kelkaj eksaj sovetiaj respublikoj aŭ en la hodiaŭa Rusa Federacio.

origina bildofonto:       http://www.csi-multimedia.it/IT/russia/la-lingua-russa.html

origina bildofonto:    https://simone202.blogspot.it/2012/09/lalfabeto-cirillico.html

 

 

 

 

 

 

 

Giacomo Bianchini – la senlaca pioĉfrapisto

                   ( grafoanalizo )

pioĉfrapanto, pioĉfrapisto : etimologie, el hispana ‘piconèiro, t.e. ekipita per pikostangopioĉo. Laboristo (soldato) per kiu armeo glatigas la vojon, formovas la malhelpojn kiuj malebligas la trairon. Laŭdire, kiu unue iras al sovaĝaj regionoj por malfermi la vojon al civilizacio.

___________________________________________________

Bianchini - el letero al Monsinjoro - 1910

LIA SKRIBMANIERO – 1910 – 35-jara

Letero de li verkita en 1910, okaze de la unua kongreso de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) en Parizo

___________________  grafologia slipo ___________________

laŭ la grafologia metodo de Girolamo Moretti, skolfondinto de la itala grafologio
La mezuro de la signoj estas per dekonoj. La esencaj kaj plej gravaj ĉeestantaj en lia skribaĵo estas la jenaj:

 

  • literlarĝeco, 3-4 / submeze – ia malfidemo kaj batalemo
  • interlitera larĝeco, 5-6 / supermeze – ia adaptiĝemo kiu povas kontraŭi la instinktan batalemon
  • larĝeco inter la vortoj, 4-5 / submeze – tujecemo kaj tro rapida ekzameno de faktoj kaj situacioj
  • angula, 7 / daŭra gardado pro ofendiĝemo kaj facila indigno
  • anguloj je tipo B, 7 / persistemo
  • rigidaj stangoj, 7 – sed ne estas ‘paralela’ / neflekseblo rilate al normoj, inklino por resti fidela kaj honesta (moderiga faktoro en la kunteksto)
  • metodaj malegalecoj, 7 / originaleco kaj eltrovemo
  • dekstren-klina, 6 / neceso esti konsiderata de aliaj personoj
  • –  artrita, 6 / facila ekscitiĝemo, agitiĝo
  • –  ekskuiĝa (alidirite: markita dua-maniere, surpapera premado kiu rilatas la emociemon), 5 – en kunteksto de subtila skribmaniero / emocieco kaj eksceseco
  • ligita inter la literoj, 5 / kaj, komplemente, 5 mal-kunligita interlitere / seninterrompa agado
  • apartaj signoj, hazardaj kaj forglitaj: troviĝas en lia skribo finvorte, estas maloftaj gestoj nomataj kaŝigaj kaj subjektivecaj,  ĉirkaŭ 3 dekonoj /
  • liter-altecoj, mezgrade / moderiga faktoro – skribo estas nek granda nek eta kaj en tia kunteksto je ‘fanatika entuziasmo’ li sukcesas je la fino sin moderigi

La paperfolio havas jam-presitajn liniojn. Subskribo kaj dato mankas: tre probable ĉar ĉi tiu letero estas malneto legota dum la kongreso.

__________________________________________

GIACOMO  BIANCHINI
(12 marto 1875 – 12 januaro 1954)
P S I K A      P O R T R E T O

          Giacomo Bianchini karakteriziĝas per hiper-emociemo kaj hiper-aktiveco, kaj ĝuste pro tia sintena stilo li ne sukcesas sin liberigi de siaj internaj nervozecoj, de sia ekscitiĝemo, kiuj instigas lin agadi kaj klopodi. Tia agitiĝo, tre verŝajne, dependas de lia temperamenta natur-inklino, plejofte influata de rezistemo kaj atakemo.

Konsiderante ke li verkis la leteron en 1910, kiam estis nur 35-jara, lia skribaĵo aspektas pli longsperta kompare kun lia reala aĝo; krome estas simptomoj je malsaniĝa stato. Grafoanalizo povas evidentigi misagordojn, eĉ somatajn, sed ne estas tasko de grafologisto diagnozi malsanon, kiu estas tasko de kuracisto. Tamen, el lia skribmaniero, grafike turmentita, malkvieta, malfacilprogresa, streĉita kaj eluzita, oni povas intuicii ian lian malbonfarton (signoj artrita, korektetoj kaj surmetoj de strekoj unu sur la alian, grafikaj paneoj ).
Li estas tiom persistema kaj obstina, tre dezirema obteni rezultojn, ke li streĉe adresas ĉiujn siajn fortojn, ĝis la elĉerpiteco, por atingi sukcese siajn celojn.
Mi diris “obstina”, sed li estas samtempe impresiĝema,  psike kaj aktive ĉiam kunpartoprenanta, eĉ kun emociaj skuegoj en siaj travivaĵoj. Ne facile li rezignas oficon, kaj lia impeta sento estas impresa. Mi invitas vin halti kaj atente observadi lian skribon dum kelkaj minutoj. Ĉu ĝi komunikas ion al vi?
Kelkfoje li sintenas al viktimeco ĉar, pro sia fiereco kaj obstineco, taksas sin miskomprenita, ne sufiĉe ŝatata kompare kun siaj ĉiutagaj penoj.
Lia sindonemo kaj senhaltemo forkonsumas lin, kiu ne kapablas batalpaŭzi. Li klopodas mildigi sian penon, sed la interna puŝo instigas lin. Impulsiĝema, reagema, timema – kelkfoje eĉ entrudiĝema pro substaranta agresemo – en apartaj situacioj kaj por protekti sian grandan sensivecon li scipovas ‘buliĝi kiel erinaco’ (itale:  ‘chiudersi a riccio’)  ĉirkaŭante sin per mistera haloo, ankaŭ por eviti alies riproĉojn aŭ malfavorajn juĝojn kontraŭ li kiel persono kaj kontraŭ lia agado.

Pastro Bianchini estas elnombrinda inter la esperantaj pioniroj ĉar, dum tiama komenca malluma epoko de Esperanto-historio, kiam la lingvo estis objekto de moko (tion li mem skribas en sia letero), li kuraĝe riskis sian publikan reputacion; krome, per sia senlaca agado, li ege kontribuis al enradikiĝo de la internacia lingvo en Italion, unue en la eklezian medion, sed ne nur.
Li estas vera pioniro en sia plej profunda animo kaj koro, kaj konsiderenda – pro lia flamiĝema temperamento – ‘ pli pioniro ol la aliaj pioniroj ’, kaj mi eltrovas la ŝlosilojn de lia senĉesa kaj nelacigebla agado en jenaj kvalitoj:

  • lia persisto kaj heroeco
  • lia sento kaj sensiveco
  • lia senlaca engaĝo, malgraŭ siaj fragilecoj
  • lia kontraŭtriva rezisto, psika kaj korpa, por atingi, absolute, sukcesojn
  • lia konkreteco kaj pasiemo, kiuj ne estas intelekte spekulativaj sed nur sensaj
  • lia originaleco kaj eltrovemo por solvi malfacilaĵojn kaj trovi neprajn rimedojn (tio, verŝajne, estas heredaĵo el liaj infanaj familiaj travivadoj, ĉar li estis unua el 12 gefiloj de kampara familio tre malriĉa).

La movanto de lia agado estas unue   orgojlo   kaj poste   granda konscio pri sia digno.   Li, rajte kaj prave, ne deziras riveli siajn homajn malfortecojn; li inklinas almeti misteran velon sur ili, ne dirante ĉion, sed – atentu – li ne estas pro tio konsiderenda mensogemulo, ĉar lia reagemo estas tute spontana kaj natura, ne primeditita. Samkiel la helpitoj, li mem travivas iliajn suferojn, dolorojn kaj malfortajn punktojn, ĉar li facile enmemiĝas en ili. Do, ankaŭ el ĉi tiaj sentoj,  kaj el lia hiper-sensiveco, hiper-emocieco kaj hiperimpresiĝemo, devenas lia interna turmento, malsolvebla, kiu forkonsumas lin. Mi rimarkigas, ke en la teksto li eĉ forgesas meti la daton kaj sian subskribon . Tia  preteratento elmontras la staton de lia emfazo kaj ekscitiĝo, sed ankaŭ lian sinoferan agadon por homaraj idealoj,  kiujn li antaŭmetas.

Mi difinus lin plej korete pioĉfrapisto, pro lia senlaca kaj fervorega laboremo por glatigi la vojon al esperana afero.

__________________

 

analiz(et)o – Bruno Migliorini

 

                        ( grafoanalizo )

Kion elmontras la subskribo de Bruno Migliorini?

 Lia maniero subskribi, sube prezentota, ion povas elmontri pri li, sed certe ne ĉion. Lia subskribo karakteriziĝas per la jenaj analizeblaj grafologiaj signoj, malmultaj verdire. Pri grafologiaj notoj koncerne subskribon ĝenerale, vidu la antaŭan artikolon.

grafologiaj signoj, kaj signifoj…..

 

  • 1) “suprenira” (altgrade)

t.e. la baza linio iompostiome devojiĝas de la horizontala imagebla linio kaj iremas super kaj supren. Tio signifas, ke li inklinas sin ĵeti en entreprenojn kaj projektojn per entuziasma kaj kuraĝa sinteno kaj elano, sen plene kalkuli riskojn aŭ obstaklojn, ĉar li fidas sukcesi kaj fidas siajn kapablojn;

  • 2) “ligiteco” interlitere kaj inter bapto-nomo kaj familia nomo (altgrade)

pro tio oni pavas aserti ke li estas dotita per granda logiko, potenca – firmega – persista, kaj per nekomuna kapablo logike dedukti;

  • 3) sufiĉe “klara”, kaj  “rapida” pli ol “flua” –

tio signifas, ke li ŝatas apenaŭ skizi ideojn por ne perdi tempon kaj devojiĝi el la esenca koncepto: nu, el tio, lia penso rezultas tre lucida, klarvida kaj konciza. Lia sintezemo tute ne signifas ke li ne kapablas atenti detalojn, ĉar ĉio estas intuicie klare en sia perceptado kaj menso. Li esprimiĝas rapideme, urĝemece, kaj kelkfoje liaj asertoj povus aperi malklaraj por la ne-laborkoncernatoj.

  • 4) baza linio REKTE konservita (ankaŭ en malĉeesto de horizontaleco)

logikeca, konkreta kaj esenca pensmaniero instigas lin daŭre kompari premisojn kun sekvoj kaj konkludoj.

 

plejsinteze, li estas …..

…….  kompetentulo, atentema al siaj interesitaĵoj, malcedemulo antaŭ eventualaj malfacilaĵoj, kaj ege    – vere ege !   –   entuziasmulo…..

_______________

la subskribo de Bruno Migliorini

 

lingvisto kaj itala esperantisto

bildofonto:    http://www.ildueblog.it/bruno-migliorini-l%e2%80%99uomo-e-il-linguista/

 

grafologiaj  notoj, pri

subskibo ĝenerale

 

subskibo ne estas grafologia signo…

Pri subskribado, Girolamo Moretti ne donis indikojn. Subskribo ne estas grafologia signo. Tio supozigas, ke laŭ lia vidpunkto subskriboj estas analizeblaj pli malpli per la samaj reguloj utiligataj de grafologia scienco, entute. Kaj tio fakte esence estas. Sama opinio havis alia fama grafologo, hispana, A. Vels. Pulver, kiu prefere rigardis la formon ol la enhavon en skriboj, asertis prave ke subskribo evoluas pli malrapide ol la skribo. Estas vere, fakte, ke subskribo entenas ian fiksecon, simple pro la neceso konservi ĝin egala por resti rekonebla, t.e. agnoskebla, de aliuloj. Tio okazas ekzemple kiam oni metas ĝin sur gravaj dokumentoj: rekon-karto, ĉekoj, juraj atestoj, kontraktoj, korespondado, internaciaj Konvencioj, kie necesas aŭtentikigo, k.t.p. Sed estas ankaŭ vere, ke antaŭ la fina rezulto, subskribo estas multfoje kaj multmaniere konceptita, per multaj provoj, eksperimentoj, ĉefe ek de la adolesko, kiam unuafoje junulo eniras en la socian vivon, per subskribo de dokumentoj.

Oni povas taksadi la subskribon kiel etikedo, kiel distingilo kiu povas konfirmi, aŭ ne, la valoron de personeco, esprimita de la teksto. Subskribo estas sigelo pri io, kion ni posedas aŭ deziras havi… Pro tio, preskaŭ en ĉiuj grafologiaj metodoj, subskribo esprimas deziron je identiĝo, prestiĝo, sin prezentado.

Se skribita teksto prezentas la realan kaj kompletan personecon de individuo, la individuan Mion, subskribo elmontras la Mion socian.

skribita teksto    =   prezentas la individuan Mion

subskribo    =   prezentas la socian Mion

En subskribo, pli ol en la tuta skribaĵo, estas deziro diversiĝi, serĉado pri io aŭ iu (kelkfoje subskribo estas imitado de personeco kiun oni emas rivali aŭ samegali) kaj povas esprimi niajn aspirojn. Subskribo per si mem ne sufiĉas por kompreni personecon, sed povas konfirmi socian trajton kiun la skribo jam elmontras, aŭ eĉ eksplicitigi neceson kompensadi mankojn kaj ekscesojn.

La psiko-socia graveco de subskribo ne ĉiam plene koincidas grafike kun la teksto. Kelkfoje jes.

Kiel asertis franca grafologo Crépieux-Jamin “Subskribo estas esenca strekaĵo liberigita de iu ajn grafika trudado, per kiu persono plene sin montras”. Fakte, ĉiu ajn spertas aŭ konstatas, ke oni lernas skribi, sed ne subskribi (citaĵo el verko “Dimmi come scrivi” (trad. “Diru kiel vi skribas” – Evi Crotti) – unua eld. 2011:

…oni lernas skribi, sed ne subskribi….

Tekstoj estas pli ordinaraj, kutimaj, malpli artefarite konsistigitaj ol subskriboj, kaj ne simbolas distingiĝon, sed permesas komunikadon.

Se skribo esprimas la individuan kompleksan Mion de skribanto, subskribo specife elmontras ties socian bildon, aŭ kion oni aspiras esti, aŭ kion oni emas elmontri.

Julia C. Isbrücker

                      ( grafoanalizo )

1887-1971 – Nederlanda esperantistino

ŜIA SKRIBMANIERO EN  1951

Mi nun estas prezentonta al vi virinon, kiu naskiĝis ĝuste la saman jaron en kiu la internacia lingvo Esperanto prezentiĝis al mondo (1887); ŝi fariĝis esperantistino je la juna aĝo de 22 jaroj, la 1909-an. Mi prezentos ŝin absolute nur per la analizado de ŝia skribo.

 

_______________ GRAFOLOGIA SLIPO __________________

Grafologiaj signoj, kaj mezuroj (ĉefe koncerne la skribaĵon datitan 1951):

Ligita interlitere 10 – Larĝeco interlitere 8, Larĝeco de la literoj 5, kaj Larĝeco inter la vortoj 4-5 (vidu noton 2) – tendence sobra 9, ankaŭ se la skribo estas pli mezgranda ol malgranda – baza linio plutenita 7 kaj, komplemente, supreniranta 3 (ankaŭ en la subskribo) – markitaj stangoj (t.e. kun fortaj premadoj) 7 – rigidaj stangoj 7 – kvazaŭ paralela (tendence) – rapida 6-7 – senpacienca 6 – konfuza 6 (hiper-aktiveco povas kaŭzi konfuziĝon) – klara 6-7 (malklara 3-4, komplemente) – akurata spontanee (ne vere pristudita) pro la rapideco kaj la senpacienco – literoj A-O malfermitaj en la supra parto, 6 – Anguloj je tipo C 5 (reduktita taksado de ĉi tiu signo pro la ĉeesto de konfuza kaj senpacienca) – literoj kliniĝintaj dekstren 5-6 – eleganta mezgrade, 5 – artefariteco komence de ĉefliteroj – ĉarma vanteco – kelkaj literoj apogitaj unu la alian (konfuziĝo kelkfoje iĝas maltrankvileco).

Klariga noto pri la subskribo: ĝi kutime montras la “socian Mion”, diverse la skribita teksto respondas al la “individua Mio”. La subskribo de Julia C. Isbrücker estas substrekita kaj progresive supreniras kompare al la baza linio; la fina trajto de la substreko estas pli multe markita kaj dika (agresem-indikilo)


la personeco de Julia C. Isbrücker

PSIKAJ KARAKTERIZOJ

(laŭ la itala grafologia metodo de Girolamo Moretti)

 

Jam per unua ekrigardo de ŝia skribmaniero, mi konstatas ke ŝi aspektas kiel tre aktiva persono, energie vigla (ĉefe se oni konsideras ke tiuj skribaĵoj estis skribitaj kiam ŝi estis 64- kaj 68-jara, respektive en 1951 kaj en 1954). Evidentiĝas ankaŭ ia senpacienca ekzaltiĝo (signoj kiuj elmontras tion: rapida, literoj kunligitaj je la plej alta valoro [10 dekonoĵ!], kaj senpacienca); ne nur, sed ankaŭ evidentiĝas ia pensa kaj fara nebulecoj, devenantaj tre probable de ŝia senpacienco, kiu originas el intensega agado kaj travivado (signoj: konfuza 6, interplektaĵoj inter la linioj) .

Sed ni daŭru laŭgrade kaj plej-profunden, por apudiĝi rekte al kelkaj analizeblaj psikologiaj trajtoj pri ŝia personeco.

jaro 1954 –  68-jaraĝa

Inteligento:

Ŝia inteligento estas je tipo fakta kaj asimila, lernema. Ŝi estas persono kiu kapablas entuziasmiĝi, kiu facile lernas kion oni instruas aŭ proponas al ŝi; kaj ŝi emas alproprigi al si tiujn sciojn: arogante al si la meriton pri alies ideoj, kaj donante al tioj tute subjektivan ŝajnecon, ŝi povas atingi rezultojn vere tre brilajn… rilate al tio, pri kiu ŝi emas okupiĝi.

Ŝi ne posedas ian specialan krean originalecon sed, serĉadante la aprobon de la aŭskultantoj, ŝi sukcesas konkeri ties kunsenton. Ŝi havas la necesan batalemon kaj viglecon por atingi dominantan rolon. Ŝi emas imponi kaj tre ŝatas havi ĉirkaŭ si ulojn, kiuj akceptas de aliaj superregadon kaj kondiĉigojn.

Ŝi ne tro longe fiksiĝas sur detaloj, ŝi rimarkas personojn kaj situaciojn nur ĝeneral-vidpunkte, eĉ flankelasante iun gravan kaj multsignifan atendon; aliflanke, la principoj kaj reguloj kiujn ŝi tre bone lernis kaj enmensigis fariĝas utila gvidilo por sia konduto, donante forton al ŝia agado, ĉefe kiam la premisoj ŝajnas al ŝi konfuzaj kaj perturbaj, malklaraj.

La atento-kapabloj de Julia estas moderaj, maloftaj la momentoj je trankvilo kaj atendo. Ŝia seninterrompa penso, karakterizita per strikta (rigora) logiko, flanken lasas la analizajn detalojn, kaj malfacile permesas al ŝi deflankiĝi de logikaj skemoj. Estas pro tio ke ŝiaj deduktoj kaj konkludoj povas limiĝi al simpla formalaĵo, al tradicia kaj ordinara realo-aspekto, al ekstereco.

Mi povas aserti, ke ŝia nekapablo atendi la rezultojn kaj ŝia rapidecemeco (signo: rapida) provizas al ŝi – pozitive – tiun necesan kaj sufiĉan seninhibician puŝon por akcepti ankaŭ novaĵojn, t.e. sen obstine pensante pri la ‘jam dirite’ aŭ ‘jam farite’. Ŝia realo-percepto, do, ne estas tiom rigida, aŭ skizeca, kiom ekŝajnas ĉe la unua ekstera impreso.

Komunikokapablo:

Ĉar ŝi taksas homojn plejparte laŭ ties respondoj kaj sia sento, ŝi ne ĉiam estas objektiva en siaj interrilatoj. Ŝi havas malfacilaĵon en kunfandado de siaj materiaj instinktoj kun tiuj spiritaj, pro tio ŝia konscio ofte vualiĝas, konfuziĝas, kelkfoje sugestiiĝas. Same, ankaŭ la voĉa esprimo estas influata, ĉar la ideoj interkruciĝas, la sentoj kunpuŝiĝas kaj subite venas agitiĝo. Ŝiaj empatiaj kapabloj estas influataj de la rapidemeco, ŝi ne tenas grandan konsideron por alies necesoj, preferas kunlabori kun kiuj ne intermetas barojn, kun kiuj eventuale permesas al si esti kondiĉigataj aŭ dominataj. Ŝi celas, tiamaniere, al rekta atingo je siaj intencoj. Do, temas pri malfacila komunikpovo, ĉar Julia havas karakteron malmulte modeleblan kaj ŝi ne bone akceptas sugestojn kaj konsilojn (ankaŭ pro la konfido al siaj kapabloj).

Sociemo:

Laŭnature, ŝi ŝatas ĉion kiu koncernas socion. Ŝi estas allogata de kontakto kun la publiko. Socie ŝi estas tre multe motivata: al ŝi plaĉas ‘esti parto de’, ĉeesti, ‘aktiviĝi favore al’. Ŝi emas karieradi kaj plene sukcesi, dezirante profunde pliboniĝi, kaj tia lasta estas konsiderinda kvalito.

Julia sukcesas havi la estimon de la aliaj pro sia granda vervo kaj energia engaĝo favore al siaj pasiaĵoj – konvinke, entuziasme kaj ankaŭ sinofere – malgraŭ sia inklino imponi, kaj invadi alies kampon.

Dependinte de simpatioj kaj malsimpatioj, ŝi povas senkonscie apogi kelkajn homojn malfavorante aliajn, kaj tiel helpi favoratojn.

Memestimo aspektas en ŝi kiel fierego, ankaŭ pro la rezultoj kiujn ĉiukaze ŝi sukcesas akiri, ĉar estas vere iniciatema virino. Ŝi ŝajnas esti tre fiera pri si mem.

Iomete vantema, ankaŭ materie kaj fizike ne nur intelekte, Julia emas bone impresi, havas person-kulton kaj haltas ĉe ŝajnoj, atentas (sed kun senpacienco kaj nervozeco) pri la sociaj konvencioj por ne rekte konflikti kun aliaj, ĉar ŝi interne serĉadas aprobon aŭ admiron.

En la profundo ekzistas en ŝi agresemaj puŝoj (laŭ grafologistino Evi Crotti, longa streko bone evidentigita sub aŭtografo povus esprimi “venĝon originintan el pasintaj travivaĵoj” [noto 3]). La longa substreko en ĉi tiu kunteksto montras la plenan batalemon kaj la engaĝiĝon, la ambicion kaj ŝian neceson de estimo aŭ de konsidero. Julia Isbrücker estas vere rezoluta virino (signoj: markita en la stangoj, rigidaj stangoj, baza linio supreniranta kaj suprenirado ankaŭ ĉe la subskribo, kliniĝo dekstren de la literoj). La baptonomon (kiu esprimas per si mem la intiman kaj privatan Mion) ŝi tiom strikte kunigas kun la familia nomo (kiu esprimas per si mem la socian, publikan, Mion), kaj tio pensigas:   ŝi elektis la familian nomon de sia edzo kaj ne tiun de sia patro, kial? Ĉu pro estimo al edzo, aŭ ĉu pro rifuzo de sia pasinto? Sed pri tia elekto eblas influo de la nederlanda kulturo, aŭ leĝo [noto 4].

Amrilatoj:

Julia precipe emas sin trovi frontlinie, emas ke siaj personaj sukcesoj estu agnoskataj kaj, kun tia ambicio, ŝi deziras samtempe, laŭdinde, ankaŭ pliboniĝi. Jes, ŝi vere posedas pioniran spiriton por neniigi barojn. Ŝia amemo estas influata de ĉi tiu firma est-maniero, kiu estas per si mem egocentra kaj individuista. Pro elstariĝo de tia ‘primadono’-rolo, ŝi povus malamikiĝi kun iu ulo aŭ ulino…. Ne facile estas por ŝi rezigni siajn pretendojn, eĉ ne parte, eĉ ne en la privilegiita amo.

Dispozicioj:

Pro la viditaj karakterizoj, sed ĉefe pro ŝia iomete mistifika kaj nur ŝajne cedema sinteno (celanta al akiro de universala admiro), kaj pro ŝia ekscesa kaj daŭra sin-valorigo, ŝi estas taŭga por profesia aktiveco kiel modelino aŭ por poluradaj kaj konturaj taskoj, ĉar ŝi atentas al estetiko.

________________

Notoj:

(1)  Estas kutime malfacile trovi informaron pri e-pioniroj. Multaj el ili estas forgesitaj, kvankam ili estis agemaj kaj antaŭenpuŝis Esperanton tra multaj malfacilaĵoj. Esperanta historio estas freŝdata, pli-vere dispecigita; historajn spurojn oni povas trovi pleje en la eventoj de unuopaj Landoj, pere de la multnombraj esperantaj gazetoj (pasintaj kaj aktualaj), ene de la okazintaĵoj de unuopaj esperantaj multfakaj asocioj (fervojistaj, katolikaj, akademiaj, sciencaj, kaj de la instruaj Institucioj pri la lingvo internacia…): nome, ne ekzistas fakta historiografia studado, kongrua kaj unueca, pri la monda esperanta movado. Sed, iom post iom, danke al interreto kaj vikipedio, oni ion povas trovi.

(2) Komparo inter la tri larĝecoj, por klarigo:    Larĝeco    d e    literoj   estas la grandeco de la intelekta kompreno-kapablo,    Larĝa    i n t e r    la literoj    indikas la mezuron de la juĝo (kiu povas esti pli malpli malfermita al mondo laŭ ĝia elano), kaj fine la    Larĝeco    i   n t e r    la vortoj    esprimas la mezuron de la kapablo argumentadi kaj kritiki, temas pri la tempo dediĉita al rezonado (kiu longigas aŭ mallongigas la blankan  spacon inter vorto kaj sekva vorto). Respektive ili estas en la skriboj de Julia montritaj tiel:    5,   8,   4-5 = kio signifas:  ekvilibra la kompreno-kapablo kun la kritikemo, sed malekvilibra la juĝo-objektiveco (ekscesa larĝeco interlitera).

(3)  El la verko “Dimmi come firmi” [trad.: Diru al mi kiel vi subskribas] de Evi Crotti, Arnoldo Mondadori Eld., 2011, p. 46.

(4) Post mia eta enketo, mi ekscias, ke en Nederlando, kiel en Germanujo, post geedziĝo oni povas elekti teni sian familian nomon, alpreni tiun de la edzo, aŭ ambaŭ uzi. Eĉ viro povas alpreni aŭ aldoni la familian nomon de sia edzino. Nuntempe okazas la samo por la ne-geedziĝintaj paroj, kondiĉe ke ili estu registritaj kiel oficiale kunvivantaj.

___________________________

Carlo Cordero di Montezemolo

 

                             ( grafoanalizo )

lia subskribo – 1932 – 74-aĝa

La plumo utiligata por skribi estas sendube fleksebla plumbeko. Mi antaŭdiras ke por grafologo estas grava afero koni la aĝon de la analizito, ĉar oni ne povas diveni tian informon per skribo; same okazas rilate al la aparten-sekso.

Alia konsidero: la mallarĝa grandeco de poŝtkarto povus devigi la skribanton skribi iomete pli malgrande ol kutime (sed tio ne estas regulo valida por ĉiuj, tio dependas de la skribanto-karaktero).

 

 ___________ Grafologia slipo  ___________

Signoj:

  • Markita unumaniere (stangoj ege premitaj)   9 – (ambicio al komandado kaj al trudo de sia pensmaniero)
  • Baza linio konservita 8-9 – (kapablo plenumi sindevigon)
  • Baza linio sinleviĝanta, suprenira 1-2 – (sufiĉa kapablo entuziasmiĝi)
  • Eta skribado   8 – (observemo-kapablo)
  • Akrapintaj literoj 8 – (dispozicio al kontraŭdiro)
  • Dekstren kliniĝinta 7 – (postulo esti estimata)
  • Litero-larĝeco 4 – (= ne-larĝa) – (la mezuro de komprenado)
  • Larĝeco inter la literoj 5 (neregula) – (la mezuro de juĝokapablo)
  • Larĝeco inter la vortoj 7 – (kritikemo kaj fierego)
  • Anguloj je tipo B pli ol la mezo – (persisto)
  • Preciozismaj (afektaj) kaj pompaj komencliteroj – (zorgo pri sia propra bildo, atentemo bone impresi aliajn)
  • Artrita  5-6 – (agitiĝo, ekscitiĝemo – ĉu deformanta artrito ĉe la manoj?)
  • Malflua (peniga skribirado)   7 – (malhelpata en la movoj, sekva koleriĝemo)

NEPRAS TUJE RIMARKIGI KELKAJN STATEGIAJN SIGNO-KOMBINIĜOJN Klarigo: Ĉi-lastaj du signoj, artrita kaj malflua, estas konsekvenco unu de la alia, sed verŝajne ili dependas de la aĝo. Bone estus, kaj plej oportune, vidi ankaŭ liajn antaŭajn skribaĵojn kaj skribmanierojn…. La signo malflua (en ĉi tiu kunteksto kiu estas esprimanta forton kaj energion) devenas tre probable de la ekapero de artrita, kiu malsimpligas la movon de la mano. Malfluo estas induktita. Krome, li ne kliniĝemas al la eksteraj influoj kaj voloj, sed prefere agadas aŭtonomece, kaj ege konfidas en siaj kapabloj… (baza linio konservita, stangoj ege premitaj, rektaj stangoj ĉefe en la unua parto de la skribaĵo – kiam la memkontrolo estas pli intensa – anguloj je tipo B, akrapintaj literoj). Ĉiukaze, la ĉeesto de malfluo en ĉi tiu maljunaĝa kunteksto, fariĝas pozitivaĵo: fakte, haltigo kaj malrapidigo de la gesto (malflua) donas al li pli da singardemo, da kalkulado kaj prikonsidero, kaj igas lian karakteron pli prudenta.

Estas ankaŭ grafologiaj signoj ne bone mezureblaj, pro la fiziologia degeneriĝo de lia grafika gesto (artriteco):

  • Kunligita kaj malkunligita interlitere
  • Subjektivaj gestoj finvorte (en literoj ‘a’, ‘e’ kaj ‘o’)
  • Kongestita ritmo (nur komence estas pli sinrega, poste: spasmiga kaj retenita gesto, kunstreĉita, eĉ je muskola nivelo)
  • Maldekstra marĝeno neregula kaj revena
  • Neĉeesto de la dekstra marĝeno (tamen, ĝi esprimas puŝon kaj bezonon antauen-iri…)
  • Subskriko morfologie kiel la teksto, sed kun artefaritaj parafoj, kiuj ne estas plene spontanaj, pro la malflueco dirita…
  • Adreso tre akurata kaj decide pli granda ol la teksto, sed la gesto estas plurfoje interrompita (probable pro emo bele skribadi, laŭ la lerneja modelo, sed tio ne certas pro la ekzisto de degenera artrita procedo).

Ĉio en lia skribaĵo pensigas al skribmanieroj el pasintaj tempoj, kongrue kun lia epoko. Ekzemple:

  • la atenta zorgemo de la adreso (kiu signifas respekton al adresito, zorgemon por la formo kaj bonedukitecon),
  • la formo-precizeco de la literoj, malgraŭ lia malfacilo skribi,
  • literoj belskribaj,
  • la kliniĝo dekstren (kiel tiuepoka kultura modelo),
  • la formoj de literoj “d” kaj de literoj “z” (kvankam ĉi-lastaj estas sufiĉe personigitaj, ĉiel ajn emfazaj)

 

La personeco de

C. C. Montezemolo

 

La plej klara kvalito estas lia karaktera firmeco (baza linio konservita, anguloj je tipo B pro la persisto, rigidaj stangoj kaj markita unua-maniere pro la ambicio al komandado).

Persono ege mordanta, kiu plentrafas alies malfortecojn, li emas tikli, ironii kaj sarkasmi kaj, intime, havas plezuron pro la kaŭzitaj embarasoj (akra-pintaj literoj, eta skribo). La kialo serĉadendas en lia aspiro al komandado, kaj en lia granda memestimo. Li ne bonkore akceptas tiun, kiu kontraŭas siajn projektojn.

Ankaŭ lia okulvido povas esti influata de lia dispozicio al satiro, kaj ironiaj ekbriloj povus ekaperi en liaj okuloj kaj tiel malkaŝi lian enan senton. Rimarkinde kritikema al aliaj, li ne ŝatas de aliaj kritikojn al si, kaj reagemas. Tiom, ke li incitiĝas, kaj sindefendas per planado de prilaboritaj personaj revanĉoj, ĝis la ridindigo de la kontrau-ŭlo (Akrapinta, eta skribo, malflua kiu havigas lin la incitiĝon, markita unuamaniere pro la trudemo, abunda larĝeco inter la vortoj pro la kritikemo).

Lia socialiĝo estas do malfacila, ĉar li ne ŝatas submetiĝi al aliaj admonoj, kaj malfacile alklimatiĝas, ĝuste pro la diritaj karakterizoj, kiuj estas en li multe evidentaj kaj estas parto de lia karaktero kaj temperamento. Sed, pro ĉikaneco, kapablo kritiki kaj argumentadi, kaj decidi, psika streĉiteco superabunda en siaj faroj, kaj kapablo trapiki kontraŭulojn – alkroĉiĝante al malgravaĵoj eĉ senkonsistaj – li povas esti konsiderata tre lerta advokato pri siaj vojoj, aspiroj, por atingi siajn celojn (akrapinta, eta skribo).

La elmontrado de propra valoro, probable, originas el lia nobela familia medio kiu instigis en li senton pri supereco (li estis ja markizo) kaj el la ricevita eduko. Pri lia milita agado li certe senmanke kaj rigide gvidis siajn subulojn, je ĉiuj niveloj, ne donante al ili la eblecon reintegriĝi, kiel eble estis kutimo dum tiu epoko ĉe la elstaraj militaj oficiroj, pro ilia eniro en sian aŭtoritatan rolon. Protekti sian bildon kiel gvidanto estas, laŭ li, gardinda afero (vidu la komencajn literojn, pompajn). Li postulas de aliaj nekondiĉitan respekton (anguloj je tipo B, markita unuamaniere, stangoj rigidaj kaj kliniĝo dekstren).

Li estis dum pluraj jaroj Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio (Federazione esperantista italiana) poste rekonata kiel morala institucio, kiu grupigas ĉiujn italajn e-grupojn. Hipotezo estas, ke lia akcepto de tiu grava ofico, kaj lia aprobo de morala valoro de la internacia lingvo kaj de la esperantismaj idealoj, maljunaĝe mildigis lian rigidan kaj neflekseblan karakteron, kaj tio, krome, supozigas ke kiam li adoptas noblan celon, li fariĝas ties konvinkita gardisto kaj en ĝi li elverŝu sian tutan volopovon sukcesi (baza linio konservita kaj markita unuamaniere, altgrade). Skriboanalizado montras ĉiukaze, kaj nepridubeble, ke li eĉ je 74-aĝo (en 1932, la dato de la skribo),  plene konservis sian ne-konfesatan ambicion komandadi (markita unuamaniere altgrade).

_______________________