Multaj homoj estas skeptikaj rilate al valoro de ‘Grafologio’, mi konas ilin ankaŭ en esperanta medio.
Pro tio mi deziras ĉi tie transkribi kelkajn signifajn kaj laŭpunktajn resumojn pri la temo, elprenitajn el GRAFOLOGIA Testo teorico pratico – L. Torbidoni – L. Zanin – Ed. La Scuola 1978, tre bone verkita faka manlibro
Kelkaj difinoj kaj konceptoj:
Grafologio estas la personec-scienco, kiu analizas la homan grafikan esprimon. Ĝi estas konsiderenda kiel ‘Homa Scienco’. Tutcerte ĝi estas disciplino je tipo eksperimenta.
Grafologio estas ne nur eksperimenta kaj relativa: ĝi karakteriziĝas laŭ interfaka vidpunkto, pro tio, ke ekzistas nedisigeblaj interligoj inter ĝi kaj sekvaj rekonataj aliaj disciplinoj: fiziologio – psikologio – psikoanalizo – karakterologio – psikotekniko – prikologio pri evoluprocedo, sed ankaŭ sociologio – pedagogio – medicino – neŭrosciencoj.
Malgraŭ supraj tutcertaj koneksoj, Grafologio ne identiĝas kun iu ajn el tiaj disciplinoj. Ĝi posedas propran sciencan alproksimiĝon al entuta homa personeco.
Oni devas diri, ke la supraj difinoj ne bone klarigas la esencon kaj trafpovon de Grafologio. Pro tio, famaj italaj grafologoj Lamberto Torbidoni kaj Livio Zanin proponas la suban konkludon:
Grafologio estas eksperimenta scienco kiu el natura grafika esprimo de skribanto evidentigas ties psikofizikan personecon kun intelektaj elementoj, temperamentaj inklinoj, profesiaj talentoj, somata konstitucio, morbecaj antaŭdispozicioj denaskaj kaj aktualaj.
Fakte, skribado estas movo kaj konsistigas vidpunkton de grafika agado. Ĉar (ĝi estas) tia, ĝi devigas uzi ne nur manon kaj fingrojn, sed postulas la partoprenon de la tuta persono kiu tien kanaligas proprajn energiojn, konsciajn kaj nekonsciajn. Notinda, trafe la kuracisto kaj grafologo Honroth asertis, ke “skribo estas la grafika registrado de esprima movo produktita de interludo de ostoj, muskoloj kaj nervoj de mano kaj de fingroj, sed kunligita ankaŭ kun tiu de antaŭbrako, brako, en rilato kun superaj nervaj centroj (korteksaj kaj subkorteksaj), sinkronigaditaj al organa kaj psika tuto de la skribanto (C.A. Honroth, A. Zarza, Si y ni en la grafologìa clàsica. Buenos Aires, Troquel, 1961, p. 17).
…. Sinteze por Italoj.…:
La grafologia è la scienza sperimentale che dalla espressione grafica naturale dello scrivente ne rileva la personalità psicofisica con le componenti intellettive, tendenze temperamentali, attitudini professionali, costituzione somatica, predisposizioni morbose, congenite e in atto.
Infatti, la scrittura è movimento e costituisce un aspetto dell’attività grafica. Come tale impegna non solamente la mano e le dita, ma richiede la partecipazione di tutta la persona che vi canalizza le proprie energie coscienti e inconsce. Come nota, giustamente il medico e grafologo Honroth afferma che “la scrittura è la registrazione grafica di un movimento espressivo prodotto dal gioco di ossa, muscoli e nervi della mano e delle dita, ma collegato con quello dell’avambraccio, del braccio, in relazione con i centri nervosi superiori(corticali e subcorticali), in stretta coordinazione con l’interità organica e psichica dello scrivente (C.A. Honroth, A. Zarza, Si y ni en la grafologìa clàsica. Buenos Aires, Troquel, 1961, p. 17)
el GRAFOLOGIA Testo teorico pratico – L. Torbidoni – L. Zanin – Ed. La Scuola 1978
Mi vin donas klarigojn pri du skribitaĵoj verkitaj de Hector Hodler. La una estas skribita en 1904, la dua la 25-an de marto 1920, ĝuste 6 tagojn antaŭ lia trofrua forpaso, kiam li estis 32-jara.
——————————–
Hector HODLER estis svisa esperantisto : n. 1-10-1887 kaj m. 31-03-1920, civitano de Gurzelen (Kantono Berno) , kiu havis fortan influon sur la frua esperanto-movado. Li estas plene konsiderinda ‘pioniro de esperanto’ pro lia ĵurnalisma kaj literatura aktiveco per la esperanta lingvo, kaj precipe pro lia aspiro – parte realigita – kunordigi la esperantan popolon al universala pacifisma organizo. Fakte li kaj aliaj, kiel Théophile ROUSSEAU, fondis Universalan Esperanto-Asocion (UEA) la 28-an de aprilo 1908. Hodler estis ties unua Ĝenerala Direktoro kaj Vicprezidanto. UEA estas ankoraŭ nun viva kaj ĝia retejo estas:
Ankaŭ ne-laborkoncernatoj ekvidas evidentajn grafikajn diferencojn inter la du menciitaj leteroj! Mi klopodos evidentigi ilin al vi tra skriboanalizado de ambaŭ dokumentoj. Por sukcesi en la streĉado, mi estos devige kaj plejeble sinteza, kaj utiligos skemecan formon.
1904
.
La skribanto en 1904 distingiĝas pro volo “agadi, fari kaj finaranĝi“. Ĉi tia triopa kunmeto eĉ ŝajnas esti lia devizo, lia propulsiva antaŭenpuŝo.
Ecoj psikaj-intelektaj-homaj ekaperantaj el grafoanalizo estas la sekvaj:
– granda animdelikateco kaj socialeco
– forta interna koheremo kaj tre bona psika rezisto
– ago kaj elektoj decidaj, t.e. li estas ulo malcedema sed komprenema pri la homaj bezonoj
– dinamismo kaj aktiva spirito
– perceptivoklareco, mensa ordo, kreivo, harmonio
– tre bonaj kapabloj je logiko kaj sintezo, rapidaj konkludoj
– grandaj memfido kaj memestimo
– nepra neceso FARI, AGI, eĉ per iuj aŭdacoj
– bona vigleco, intelekta kaj imaga
– kontinueco en pensado kaj agado (= persisto)
– grandanima juĝo, kaj emocia, devenantaj el profunda sentimenta emo kunpartopreni al mondorealo
LI TUTCERTEESTIS PERSONO PLI GRANDAĜA OL SAMTEMPANOJ, PLI MATURA OL KOMUNUMREGISTRITA AĜO!
.
Grafologiaj signoj (la plej signifaj):
.
dekstrenklina, literoj A-O pinte malfermitaj, dinamika kaj facilmova, baza linio plutenata (ankaŭ danke al la linioj surfolie presitaj), kunligita interlitere je plej alta mezuro, sinua regas super ĉio (delikata kliniĝo de literoj al la apudaj), liter-alteco ŝajne mezurgrade, klara, estetika, larĝeco inter la vortoj mezgrade kaj kelkfoje submezgrade (neregule), subtila, subskribo plej granda ol la teksto, subskribo tre vigla kaj originala (subskribo kutime esprimas potencialojn kaj aspirojn, latentajn kaj aktiviĝontajn).
1920
.
Kontraŭe, la skribanto en 1920 moviĝas laŭ maltrankvilo, angore deziras bone fari, pro tio ŝajnas ke lia devizo esence estu “ege pripensi antaŭ agado, zorgi ankaŭ pri detaloj kiuj akiras tre grandan gravecon, dubi kaj kontraŭparoli por atingi la veron”.
Jen la kvalitoj dominantaj:
– mensa emo al ordo kaj klareco
– la esprimo kaj atento estas plugardataj
– emo al preciziga analizo kaj al dispecetigado pri vereco, ĝis la atingo de ĉikaneco
– pensorompo: li perdiĝas dum la supermezura mensa laboro por konsideri plurajn malsamajn vidpunktojn
– emo al trokritikado
– rimarkinda memorpovo pri datoj kaj cirkonstancoj
– nekontentigeblo
– nekapablo rezigni pri siaj intencoj
– persisto certe estas plutenata, sed kun malfacilo sin determini: tio signifus prokrasto aŭ hezitemo dum agado
– penso kiu malrapidigas la agadon, sed penso kaj agado ĉiam atentaj kaj zorgemaj
– malfruo en konkludoj
– parta aŭ unuflanka juĝo
– emo kortuŝiĝi
– kontemplado
– malkvieteco
– sobreco kaj rezerviĝemo
– socia fermitemo, t.e. sento de izoleco, sed pludaŭras esenca fido en siaj ebloj kaj en homoj
– profunda neceso kontroli kaj persone certiĝi pri ĉio.
.
Grafologiaj signoj (la plej signifaj):
.
malpli dekstrenklina, literoj A-O surpinte pli intense malfermitaj, nefacilmova kaj pli malrapida, baza linio plutenata, malkunligita (inter la literoj), t.e. la malo ol en la alia skribitaĵo, literaksoj retorditaj kaj malpli sinuaj, ŝajne eta skribo (literalteco malgranda), regula ampleksa larĝeco inter la vortoj (kritikemo), malpli subtila, subskribo pli alta ol la teksto kaj vere tre tordiĝinta (kontrastoj en sia memo, internaj konfliktoj rilate al siaj aspiroj).
.
Grafologia sintezo
.
Oni ne povas dubi, ke dum 16 jara tempopaco okazis tre gravaj ekzistoproblemoj kaj personecaj modifiĝoj, kaj en pensmaniero kaj en sinkonduto. La du verkoj ŝajnas kaj aspektas grafike tre malsamaj, kiel apartenantaj al du malsamaj personoj. Sed oni povas konstati ke ekzistas komunajn denominatorojn kiuj unuigas internajn instancojn, psikajn kaj intelektajn kaj kunnaskitajn. Tion mi povas aserti ĉar tio estas konfirmite per lia subskribmaniero. Ambaŭ subskriboj elmontras lian internan unuecon, identecon kaj sociecemon. En ambaŭ subskriboj la KUNLIGO inter la literoj estas intensa kaj plena, nemalfortigita. Sciante mi, ke li en 1920 estis malsana, kaj konsiderante ke li verkis la duan leteron nur antaŭ kelkaj tagoj sian forpason, mi povas supozi ke tiu malsaniĝo influis vere malpozitive lin rilate al lia ideo pri propra venonto kaj enigis en li malcertecon kaj maltrankvilon.
Kiuj kaj kiaj estas la komunaj denominatoroj pri kiuj mi antaŭe aludis? Jen, ili estas:
socialeco – amema temperamento – kunpartoprenemo – kapablo sin imponi laciĝojn por atingi siajn celojn – precizeco de parolo kaj esprimiĝo (estetika gustumo) – psikologia talento – sentimentaleco.
La lasta skribo elmontras lian internan travivitan streĉitecon, aŭ tension… probable vivdramon.
Kiam mi grafoanalizis la skribon de Clarence Bicknell, kiu estis plurfaceta esperanta pioniro, informoj pri li estis vere malmultaj.
Nu, de tiam, multajn pluajn informojn oni trovas en la interreto, kaj aperis interesaj eldonitaĵoj pri li. Tio okazis ĉefe danke al liaj heredantoj, kiuj dum la lastaj jaroj zorgis tre multe por reordigi verkojn de sia praavo, sed ankaŭ danke al esperantistoj kiuj, loke, en Ligurio, multe agadis por renovigi la memoron pri tia eminenta kaj eklektika esperantisto, iomete forgesita, kiu elektis vivi en itala regiono kaj multon faris por la disvastigo de Esperanto ĝuste en Italio.
VI TROVAS MIAN GRAFOANALIZON KUN PSIKA PORTRETO PRI LI :
La novaĵo estas, ke NUN “The Book of Guests” estas eldonita ankaŭ en Esperanto kaj ĝi “provides potted biographies of several of Clarence’s friends in Esperanto.” La esperanta versio estas eldonita en julio 2022 kaj nun havebla, tutmonde, de Amazon, aŭ en iuj librovendejoj kaj ankaŭ dehttp://www.clarencebicknell.com/shop se vi loĝas en Britio
.
BONAN LEGADON, kaj ne forgesu legi ankaŭ mian skriboanalizadon ….
Wikimedia Commons (alidirite ankaŭ simple: Commons) estas unu el plej grandaj arkivoj pri plurmediaj rimedoj, kun instrua kaj dokumenta celo ilin libere konigi en la interreto. Se vi emas – vide – alproksimiĝi al la homa varieco je pioniroj, tra iliaj subskriboj…. nun vi povas. Se vi vere estas interesataj alproksimiĝi al tiu multnombreca homanaro, certe ne plenkompleta sed nur parta, bonvolu viziti:
Kvankam ili estis devene, aĝe, psike, individue, historie kaj lingve tre malsamaj unu la alian, tamen ĉiujn entuziasme allogis la sama lingvo, Esperanto, kiu prave estas konsiderinda paca instrumento kaj ponto inter la popoloj”.
Ĉiukaze, sube, alklakante unuopajn nomojn, vi povas tre bone observi pligrandigite la unuopajn subskribojn. Laŭ grafologia vidpunkto, la komuna denominatoro konstatebla kaj evidenta en la plejparto da subskriboj, estas la dekstra deklivo (t.e. la literaj aksoj kliniĝas dekstrengrafike). Ĉi tiu grafologia signo povas havi facetajn signifojn laŭ sia gradmezuro, sed tutcerte ĝi esprimas kapablon kaj inklinon rilati al aliaj homoj.
Temas entute pri 67 personoj !!
N. B. En la kolekto mankas Adamo Zamenhof. Klara Zamenhof estas la edzino de L. L. Zamenhof (ideinto de Esperanto) kaj patrino de Adamo, Lidia kaj Zofia Zamenhof. Ŝia fraŭlina familinomo estas, verdire, Zilbernik sed tre ofte ŝi subskribis per la familinomo de sia edzo, kiun ŝi tre multe apogis
lia skribmaniero en 1911 – 55-jara (bildo eltirita el vikipedio)
.
………………………… GRAFOLOGIA SLIPO ……………………….
(laŭ la metodo de Girolamo Moretti)
Temas pri antaŭmezurado (laŭ dekonoj) de ĉiuj ĉeestantaj grafologiaj signoj por difini pleje verkoresponde psikajn interplektojn, kaj por alveni al priskribo kaj sintezo de efektivaj personecaj trajtoj.
La plej gravaj signoj:
Skribo angulforma 5-6
Ligita interlitere 9 – firmega logiko
markita unua-maniere 7-8 (stangoj ege premataj) – sendependeco kaj potencialaj entrudiĝemoj en alies kampon
tordiĝinta 8 – defensiva staro, kontrolado pri ĉio = sekve: evidenta kaj konstanta psika/nerva tensio
klara 8 – intelekta kaj ekkona diskriminacio-kapablo, malpli senta / precizeco de parolo
baza linio plutenata 8 – aga persisteco, esence fidindeculo
sobra 9 – esenceco kaj lakoneco, introvertitaj inklinoj, atentemo
ekstrasigno pri sobreco 9 (sobreco plifortigita) – esenceco eĉ en eksteriĝo (parolado, agado, rilatoj, ne nur laborprocedo)
vertikala 7-8 – fiereco kaj rigoreca juĝo, iomete mildigataj pro la ĉeesto de kurbitaj stangoj 7
kurbitaj stangoj 7 – kapablo aŭskulti… (ĉi tiu signo, en ĉi tiu grafika situacio, oponiĝas al vere tre forta sendependo kaj emo komandi, kaj mildigas tion), do li kapablas je teneriĝo, laŭokaze
aŭdaca, sed nur en la streketoj de literoj ‘t’ – subjektiva aplombo aŭ maltimeco
saltleviĝa (eksaltaj literoj) 6 – nervozeco, neatenditaj reagaj eksaltoj sed liberigaj por si: ĉi tiaj emocioj montras pasiecon, iluminiĝojn kaj inspirojn (ĉar en la skribo oni trovas ankaŭ supermeza malegala kun metodo)
malegala kun metodo 6 – intuicio, originaleco kaj kreeco
literoj A-O pinte malfermitaj 6 – sentema pri favoremo kun potencialaj simpatioj/malsimpatioj (partikularisma, sed kun memkontraŭstaro pri tia interna sia sento pro la ĉeesto, en la skribo, de forta signo tordiginta)
Larĝecoj:
de literoj 5 (sufiĉa komprenokapablo)
interliteraj 5 (ekvilibra juĝopovo)
intervortaj 3 (fakte: strikta intervorte – tro rapida kaj senembarasa rezonado, sed fakte, en la kunteksto, la tro flua pripenso estas ekvilibrigata per la inklino al kontrolo kaj helpata per nombraj intuicioj)
……………………………………………………………………………………………..
A N A L I Z O
J. Rhodes estas persono rimarkinde originala, kaj rilate al la devenkulturo (anglosaksa, el kiu li formoviĝas), kaj pro sia kreeco, sed ankaŭ pro sia kapablo elserĉi personigitajn solvojn, malkonformistajn (signoj tordiĝinta kaj malegala kun metodo).
Temperamento
Pro lia nervozeca strukturo, per kiu li subite eniras alarmstaton, ĉian etan instigon li perceptas kiel maltrankviligaĵo.
Lia temperamento (per tio mi aludas la tuton je tiuj personectrajtoj kiuj koncernas fiziologion kaj somaton) estas peljparte atakema: fakte, li nervoze kaj neatendite reagas al provokoj, kritikoj, juĝoj direktitaj al li, sed ne nur al li, esprimante enan inklinon al spirita kaj fizika malkvieteco.
Sincera kaj lojala, pro tia senarteco li povus fariĝi eĉ maldelikata por esprimi sian pensaĵon, sed mi devas rimarkigi ke li kapablas agnoski kaj senprokraste ripari siajn eventualajn maljustaĵojn (tordiĝinta/saltleviĝa/markita unua-maniere, sed kun kurbitaj stangoj supermezaj kaj literoj A-O pinte malfermitaj, kiuj tre moderas la instinktan agresemon).
Konklude, lia nervoza eksalto estas tute momenta, ĝi utilas al tuja tensia malŝarĝo, li ne estas venĝema kaj rankorema. Lia tute individua specialaĵo estas ĝuste fulmrapide percepti, psike kaj intelekte, sed sukcesi samtempe bridi sin kaj limigi neajn efikojn, almenaŭ parte, danke al daŭra singardemo kaj aspiro al objektiveco.
Inteligento
En lernado li estas plejparte intuicia, klarpercepta dum la rapida datenprocezado, senpaŭza dum la dedukta kaj logikeca pensado, instinkte malŝatema pri proksimumeco, t,e. li spontanece profundopinias (skribo et-tendenca, malegala kun metodo, klara, ligita interlitere).
Li kaptas aŭ serĉas la esencon, estas rigora sen pedantiĝo (mallarĝa intervorte, rapida kaj flua), li ne estas enuiga formale, sed vigla kaj sprita, t.e. verva (saltleviĝaj literoj, malegala kun metodo, angulforma 5-6 ). Tamen, lia rezonad-maniero sekvas torditan kaj komplikan procedon. Fakte, li emas al konkreteco kaj pragmatismo, kaj alproksimiĝas nenociisme kaj neasimile al faktoj, ideoj, konoj, realo (aktuala sed ankaŭ historia), sed prefere per liberala animo kaj sendependeca spirito, tre atenta kaj observema rilate al nekongruecoj (skribo tordiĝinta kun vertikala, sobra, markita unua-maniere)
Li sukcese sin administras kaj aŭtonomece kapablas mastrumi problemojn kaj demandojn.
Ĉar li emas ĉion kontroli, li plejparte fidas sin kaj sian pensoprocedon ol tiu de aliaj homoj, kaj senĉese submetas al kontrolo la fidindecon de alies diritaĵoj. Li multe observas la kondutojn de aliaj personoj, ĉefe kiam ili lin interesas, kaj rapide malkovras eventualajn iliajn kontraŭdirojn, kaj eligas sian ĉagreniĝon, kelkfoje vorte, kelkfoje per nervoza konduto, nevorta sed same efika. Lia emo kontroli la realon kaj lia elserĉo de objektiveco kuntrenas lin ankaŭ interne, per ne-evitebla sin observado kaj introspektado (eteca skribo, malegala kun metodo).
Por senti sin vere trankvila, ĉio devus esti bone lokata, bone kluĉiĝinta, kiel se realo estus nur difinita kaj klara interligiĝinta mekanismo, maŝino. Tia lia aliro estas iomete ‘mekanista vidpunkto’ pri la vivo, la realo kaj la vivuloj…
Ne facile estas trakti kun li, memkompreneble (tordiĝinta kun saltleviĝaj literoj). Lia psiko-fizika tensio povus influi malpozitive sur lia farto (hipertensio kaj kormalsano).
Konsidere al tio
Por simpligi la koncepton pri lia nefacila karaktero, mi komparas lin kun la personeco de L. L. Zamenhof. Iliaj personecoj estas preskaŭ antipodaj. Zamenhof estis komprenema, delikata kaj ĝentila, kaj tamen konfidis sian fidon al Rhodes (tre energia kaj maldelikatokapabla) por plenumi tre gravajn kaj prestiĝajn taskojn, ĉar Zamenhof estimis lian viglecon, la fortan volon, la esencan intelektan honestecon, lian kostantecon kaj talenton sin organizi, lian senton ĉiam preta kuntreniĝi kun eblaj renversemaj reagoj: ĉiujn kvalitojn kiuj estis nepraj por starigi Lingvan Komitaton ĉe la komenco. Rhodes, fakte kaj konklude, estis esence pasia kaj vigla en siaj ideoj, sed sufiĉe rigora dum la trairo de premisoj al konkludoj. Du estas la similaĵoj de Zamenhof kaj Rhodes: eksaltoj kaj liberaleco….
Komunikokapablo
Lia komunika modalo estas priskribenda kiel esence sobra sed decida, sinteza, preciza kaj sen ambiguecoj. Lia klareco kaj esprimefikeco permesis al li atingi personajn sukcesojn. Malgraŭ li estis interne impeta kaj facile reaga al instigoj, ĝuste pro lia sincereco kaj senartifikeco li transdonas aŭtoritatecon kaj fidindecon. Li havas precizecon de parolo.
Dispozicioj
Jam multajn liajn dispoziciojn ni renkontetis dum la antaŭaj de mi priskribitaj anguloj. Nu, por pli bone precizigi mi detaligas ĉion.
Pro la fakto, ke li emas – instinkte kaj spirite – asocii ideojn aŭ situaciojn kontraŭajn, evidentigante ties absurdaĵojn kaj malharmoniecojn (amema vidpunkto) kaj posedante li kongruan konstantecon kaj voloforton (intelektaj vidpunktoj), ne nur rimarkindajn viglecon kaj eltenon de laciĝo (somata vidpunkto), li estas vere taŭga por ĉiuj laboroj kaj studoj kiuj postulas enketon/esploron, observadon, kontroladon, eĉ laborojn kiuj postulas ion je matematika kaj mekanista (1+1=2), ian rigoron dum serĉado de la vero.
Laŭ mia projekcio, li estus povinta fariĝi tre bona superrigardanto, kalkulrevizoro (kiel estro, ne kiel plenuminto), diligenta inkvizitoro, atenta skrutinianto, esploristo kaj eĉ intuicia policano.
Lia agado, je ĉia tipo aŭ formo, celas prefere al faktoj ol al vortoj, ĉar li plejparte serĉas konkretaĵojn, palpeblajn faktojn, certe evidentajn, nepridubeblajn, nekontraŭatakeblajn.
Li estis profesie ĵurnalisto: kvazaŭ certe tia lia laboro estis karakterizita per la supraj metodo kaj procedoj. Li tutcerte estis kvalita ĵurnalisto. Ni ne havas informojn pri lia privata vivo: sed ankaŭ ĉi tio spegulas lian inklinon al sekretecon, sobrecon kaj esencecon.
Skribado estas dinamika momento esprimanta la personecon de skribanto, kaj stampas surpaperen karakterizaĵojn kiuj estas observeblaj.
Per skriboanalizado oni povas kapti, kiel asertas fama grafologo Firmino Giacometti “aktualajn interagojn kaj de potencialaj kunnaskitaj kapabloj, emociaj impulsoj, genetikaj ecoj, kaj (interagojn) de nenombreblaj vivmedioj, antaŭnaskiĝaj kaj postaj, sociaj kaj kulturaj“… kiuj intermetiĝas.
Finfine, grafologoj alvenas al ĝenerala koncepto, ke en grafismoj troviĝas ne nur neprajn kunnaskitajn elementojn, sed ankaŭ spurojn de konfliktoj kaŭzitaj de malagordoj aŭ kontrastoj interagantaj inter kio estas kunnaskita kaj kio estas (viv)media.
————————————————————————————-
Vi jam rimarkis, ke en ĉi tiu mia blogejo implicite kaj alterne la du temoj ‘esperanto’ kaj ‘grafologio’ senĉese interkruciĝas. Klarigo: la du temoj estas miaj plej ŝatataj pasioj sed ili ne rilatas unu la alian. Ili estas tute apartaj kaj sendependaj. Nu, mi klopodis kun eta sukceso antaŭenirigi ambaŭ. Pro tio mi priparolas pri esperantaj pionirojkaj lingvo esperanto kaj samtempe analizas ilian skribon skribante nur en esperanto. Ne, mi ne estas freneza. Nu, mi nun deziras priparoli la sciencan grafologian metodon de Itala Grafologio, tiu de Girolamo Moretti. Mi esperas, ke al iu ĝi interesos.
————————————————————————————-
Grafologio estas Scienco.
Grafologio, laŭ ĝenerala vidpunkto, estas konsiderenda eksperimenta scienco, diverse la grafologia analizo per kiu ĝi aktivas estas fakte psikodiagnoza testado.
skribmaniero de Lou von Salomé, germana verkistino kaj psikanalizistino, devena el Rusujo, kiu inspiris Nietzsche. – Kiom akrapinta estas ĉi tiu skribmaniero! Ŝia skribo esprimas grandan energion kaj viglecon. La skribantino estas tutcerte malcedema persono kun rezoluta karaktero.
grafologiaprocedo estas konata (publika). Oni scias pri kio oni devas fari, kaj kiamaniere. Alia fakulo estas en kondiĉo sekvi la enketajn fazojn kaj ilin ripeti, ĉu oportunajn
grafologiaj difinoj kaj eksplikoj estas klaraj kaj precizaj (grafologiaj signoj)
la datumkolekto estas objektiva: estas nenia ajn antaŭjuĝo por akiri validajn informojn rilate al ekzamenendaj fenomenoj. Fakte, grafologiaj signoj estas mezureblaj kaj kontroleblaj (ilia mezurvaloro estas specifa por ĉiu signo, kaj laŭ dekonoj)
la alpaŝo, kvankam ĝi estas direktita al apartaĵo (t.e. al individua skribaĵo), estas tutcerte sistema kaj suma. La celo estas rekonstrui pervorte plejeble realisme tion, kio esprimiĝas grafike, por alveni al personeca esenco, al ties kerno
la laboraj celoj estas ekspliko, konpreno kaj prognozo, tiel ke grafoanalizisto povu elmontri la kondiĉojn, kiuj produktis iujn rezultojn. Se li tion povas, li kapablos ankaŭ antaŭvidi eblajn similajn rezultojn, kiam tiuj kondiĉoj denove ripetiĝos. Kompreneble, ĉar la objekto de studado estas homo, kaj ĉar neniu homo estas identa al alia, la afero estas tre delikata. Pri la homa sintenado, ankaŭ la ebleco kontroli estas tre pli multe delikata kaj singardecema! Je la fino, estos ĝuste la analizito kiu povas sin rekoni en la analizo.
Kiam mi parolas pri la homa sintenado, kaj kiam mi parolas pri prognozo, aŭ kondiĉoj aŭ rezultoj, mi rilatas ne apartajn faktojn aŭ agojn, specifajn, sed mi evidentigas psikajn rezultojn kaj kondiĉojn, kiujn la skribanto kapablus plenumi… La volo plenumi estas tute persona, kaj ofte dependas de determinantaj kaŭzoj….
supre, bona resumo de la itala metodo de Girolamo Moretti
Charles Chomette – esperantisto de la unuaj tempoj – el gastalbumo de familio Minnaja (kiun mi tre dankas)
Biografiaj notoj (el e-vikipedio):
naskiĝdato: nekonata mortodado: 13-04-1969 devenlando: Francujo profesio: nekonata ŝtataneco: Usono edzino: Sian Germaine van der Veken, belga esperantistino konata dum la 20-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpen du filinoj: iliaj nomoj estas Lilio kaj Dianto (denaskaj esperanto-parolantoj)
Chomette Charles transloĝigis al Usono en 1919; tie li estis aktiva esperantisto. Sed, verdire, oni malmulton scias pri li. Mi ne trovis foton pri li! Tutcerte, li tradukis la tekston por la esperantlingva filmo Incubus (1965-1966) en kiu rolis la fama aktoro William Shatner, kiu famiĝos ĉefe danke al sciencfikcia filmaro Star Trek. En tiu filmo William Shatner kaj la aktoroj parolas nur en esperanto.
Fundpaĝe vi trovos la videon, kiu troviĝas ĉe jutubo, de la dirita filmo “Incubus”
Larĝecoj: inter la vortoj 9, interlitere 4 kaj unuoplitere 4-5 – linio plutenata 8 – klara 7-8 – Malegala kun metodo 7 – anguloj je tipo A (ofendiĝemo) 7 – Anguloj je tipo B (persistemo) 6 – Anguloj je tipo C 6 (takta kondutkapablo) – ligita/malligita 5 – facilmova (literoj saltetantaj supren/malsupren de la baza linio) 7 – Sinua 6 kun tordiĝinta 1-2 – eta skribo 5 kun detalemeco 5
Modifaj signoj:
sobra 9 – kurbiĝintaj stangoj 6 – subtila premo 5-6 – akurateco: iomete super la meza (6), iomete pesata – punktetoj dekstren delokitaj – streketo de litero ‘t’ plejparte mallonga, escepte de la subskribo – literoj A-O pinte malfermitaj
Hazardaj signoj:
ekstrasigno pri subjetiveco, sed nur en lia subskribo (kie li estas iomete pli spontana)
____________________
PSIKA PORTRETO
laŭ lia skribmaniero:
Personecaj trajtoj – kondutmaniero – dispozicioj
GRAFOANALIZO
Charles Chomette estas unu el tiuj personoj, kiuj havas grandan erudicion, kaj estas dotitaj per talentoj sed ne ŝatas sin montri aŭ aperi aŭ agresive sin imponi. Li povas aspekti al plejmulto tre modesta, aŭ eĉ sensignifa, sed tio ne respondas al vero. (sobra. subtila, eta)
Fakte, li ne havas apartajn ambiciojn, tute ne estas karieristo, sed estas sincere tre atenta al mondo kaj al vivo, kaj al socio, kiojn li interne kaj silente kritikemas kaj prijuĝemas. Estante li, per sia inklino, unuopulo tute ne supraĵa, tute ne indiferenta, kaj tre bona observanto kun eksterodinara memorkapablo, li aspektas ofte malaplomba, eĉ kelkfoje timida. Lia pasio estas atingi la kernon de demando, malgraŭ siaj kompreneblaj tute homaj limoj. Pro tio, li neniam estas kontenta pri io ajn. Nur personoj same profundpensaj kaj same kulturitaj kapablas taksi lin ĝuste, kun estimo kaj per korekta interpretado de liaj aspiroj kaj sendubaj streboj. (baza linio plutenata, detalema, ekscesa intervorta larĝeco, literaksoj dekstren kliniĝantaj, neniu hazarda ekstrasigno, klara)
Li emas studi kaj koni, disvolvi temojn. Ĉiukaze, lia sensiveco dependanta de atento kunligita al emociemo, lia interna sekva nervozismo, estas tre bone memkontrolataj, tiom ke li povus aspekti eĉ pli severa, pli forestanta, malpli agorda ol li efektive estas rilate al mondo kaj al sociaj rilatoj. (eta, malegala kun metodo 7, subtila, klara, anguloj je tipo B, literoj saltetantaj supre/malsupren: ĉi lastaj estas klara simptomo de abruptaj incitiĝoj… sed ankaŭ skizitaj kaj modleblaj literoj A-O pinte malfermitaj kun literaksoj decide kliniĝintaj dekstren= indico je sociaj interesoj)
Li persiste protektas sian diskretecon, sed li kapablas senti kaj alceli esperojn, celojn kaj revi. Vivas en li nombraj duboj, suspektoj, timoj, malkvietecoj aŭ agitiĝoj, sed li ne emas elmontri ilin. (eta, sobra altgradaj)
Ĉar li alkutimiĝas elspezi nur en si mem ĉiujn impresojn de li ricevitaj (liaj plej grandaj kaj intensaj personectrajtoj estas ĝuste rezerviĝemo kaj sobreco kaj aldone ekscesa pripensado), li facile povus esti trafita de fizikaj ĝenoj, super ĉio en la hepataj funkcioj. (sobra, neniu ekstrasigno, malekvilibra larĝeco inter la vortoj = 9 dekonojn…rilate al la aliaj larĝecoj )
Tre probable, dum sia vivo li spertis kaj suferis pro envioj, rivalecoj, kaj malicemoj de aliaj unuopuloj adresitaj al li (ĉu kolegoj, kunlaborantoj aŭ rivaloj?). Tiaj kialoj povus klarigi al ni lian atentemon por ne erari, lia konscieco kaj akurateco, malfidemon kaj inklinon retiriĝi kaj eviti ekkonkurojn kontraŭ aliaj homoj…. Prefere, li izoliĝas. (subtila kun anguloj je tipo A super la meza grado, klara kaj eta, akurata 6, kun sinua 6 kaj 1-2 dekonojn da signo tordiĝinta)
Pri li oni scias malmulton, nek lian naskiĝdaton, nek lian profesion. El lia skribaĵo oni ekscias, ke li loĝis en Los Angeles, Kalifornio, sed oni tute ne povas dedukti lian aĝon dum jaro 1951-a
Por sintezi:
Lia pensado estas tre profunda. Lia lernado estas facila pro interesiĝemo, memoro kaj asimiliĝemo de ideoj, nocioj, kaj argumentadoj. Lia atentokapablo estas vere eksterordinara, kaj direkte al materia mondo kaj al tiu spirita. Li estas gvidata en siaj kondutoj per tre granda prudento.
Pro la fakto, ke li observadas ne nur la esencon, sed ankaŭ akcesorajn (hazardajn) specialaĵojn, kaj konsidere lian mensan klarecon (per kiu li konceptas kaj komunikas tre klare) li estus bona instruisto. Li estus pli sukcesa en elementa instruado: fakte li emas pacience espliki ĝis satiĝo de la aŭskultanto, kaj lia emo ekspliki ankaŭ neglekteblajn detalojn povus riĉigi kaj interesigi virgajn mensojn.
——-
Sube vi trovos la menciitan videon de INCUBUS – “Filmita en la jaro 1965 en Usono kaj “elfosita” pli ol 30 jarojn poste, estas verŝajne la unua horora filmo plene en Esperanto. Ĉar origine ĝi ne estis farita por esperantistoj, anglalingvaj aŭ franclingvaj (onidire ankaŭ itallingvaj) subtekstoj akompanas la dialogojn. Pro la fuŝa elparolo de la ne-Esperantistaj aktoroj, la subtekstoj estas utilaj por kompreni la dialogon de la filmo.” … (el: https://eo.wikipedia.org/wiki/Incubus)
Reĝisoro: Leslie A. STEVENS Ĉefa rolanto: William Shatner
skribmaniero de Girolamo Moretti (skolfondinto de la itala grafologia metodo de mi utiligita)
– – – – – – – –
Jen nomoj kaj ligiloj pri la pioniroj jam grafoanalizitaj, por tuja kaj pli simpla elserĉo. Ne facilas eltrovi manskribojn de esperantaj pioniroj (tutcerte avangarduloj sed homoj kiuj vivis antaŭ certa tempo ), kaj kiam tio eblas oni povas esplori per ilia skribmaniero kelkajn signifajn psikajn trajtojn, kelkfoje neatenditajn, kiuj pli bone povas klarigi al ni (posteuloj kaj nunaj ordinaraj homoj) la motivaĵojn de iliaj eksterordinaraj agoj, kiuj permesis al la internacia lingvo pluvivi.
Ĝuste tie, laste kaj ĝoje, mi eltrovis manskribaĵojn de Zofia (esp. Sofja) Zamenhof, la plej aĝa filino de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la ideinto de la internacia lingvo.
Biografiaj notoj
Sofja naskiĝis la 13an de decembro 1889 en la hejmo de la geavoj Zilbernik, en Kaunas, en Pazu Gatvè, kiam la patro Ludoviko loĝis en Ḧerson por trovi laboron kaj gajni plimulte por subteni sian kreskiĝantan familion. En 1888 jam naskiĝis Adamo kaj poste, en 1904, naskiĝos Lidja, la plej juna (pri kiu mi jam iomete paroletis).
En 1890 la tuta familio reunuiĝis kaj returnis al Varsovio. Ili ekloĝis en la Novolipki strato 21. Okazis aliaj malproksimiĝoj en la Zamenhofa familio, pro financaj kialoj. En 1893 la monsituacio tiel malboniĝis ke ili devis transloĝiĝi al la rusa urbo Grodno. Ludoviko forlasis Varsovion en oktobro. Klara kaj la du infanoj, Adamo 5-jara kaj Sofja 4-jara, sekvis lin en novembro. La monsituacio pliboniĝis nur en 1896 tiel ke Ludoviko decidis iri al Vieno por perfektiĝo en la okulmedicino. De aŭgusto ĝis decembro Klara Zilbernik kaj la du infanoj restis en Grodno. Kiam Ludoviko en decembro revenis el Vieno, li decidis forlasi la urbon Grodno por denove praktiki en Varsovio. Ili ekloĝis en la Dzika strato 9 (1898).
En 1907 Sofja vojaĝis al Lausanne (Svisujo) kaj komencis studi medicinon en la Universitato. Internaj kaj infanaj malsanoj. Lidja, la plej juna, estis tiam vere etulino, kaj verŝajne spertis solfilinan vivon. Sofja iĝis D-rino en 1913 kaj returnis al Varsovio. Ŝi laboris unue ĉe Hospitalo en Lebedyn kaj poste en Varsovio. La svisa diplomo ne donis la rajton deĵori en Rusujo, kaj en 1914 ŝi vojaĝis al S. Peterburgo por fari registaran ekzamenon. Pro la militeksplodo ŝi ne povis returni al Varsovio kaj de 1914 ĝis 1918 ŝi devis deĵori en Ḧarkov kiel kuracistino. Ŝi povis rekte korespondi kun la gepatroj en la unua jaro de la milito. Sed en 1915 Germanoj okupis urbon Varsovio kaj de tiam rekta korespondado ne estis ebla.
En 1918 Sofja revenis el Rusujo (intertempe ŝia patro mortis, la 17 Apr. 1917), kaj ekloĝis ĉe la patrino en la Krolewska strato 41, kie la patrino loĝis de 1915. La frato Adamo, en 1919, estis mobilizata kiel kuracisto pro la eksplodo de la pola-rusa milito. Ankaŭ Sofja, la sekvan jaron 1920 estis mobilizata kiel kuracistino. Ili revenis hejmen nur en 1922.
En 1924, kiam la patrino Klara revenis de la Universala Kongreso en Vieno kaj malsaniĝis, Sofja flegis ŝin. En 1939 Germanoj atakis Polujon kaj dum la bombardado en Varsovio, la domo de familio Zamenhof estis detruata kaj ĉio perdiĝis.
En 1940, la 29an de Januaro, Germanoj arestis Sofja kune kun la aliaj Zamenhofanoj. Ili devis resti en la Rawiak malliberejo ĝis la 5a de Marto. La nazioj mortpafis Adamon tuj la 29an de Januaro en la mortpafejo Palmiry ekster Varsovio. En 1942 Sofja kaj la aliaj familianoj estis denove arestataj kaj sendataj al la gasmortigejo Treblinka. Sofja estis murdata en la monato aŭgusto. Lidja estis murdata en la monato oktobro. La edzino de Adamo (Vanda), kaj ties filo (Ludokiko, kiu nomiĝas kiel la avo) estis savataj.
Sofja tre multe helpis la Esperantistan movadon. Ŝi vizitis diversajn Universalajn Kongresojn (UK).
Kelkaj el supraj biografiaj notoj troviĝas rekte maneskribitaj de Sofja mem ĉi tie: https://digital.onb.ac.at/RepViewer/viewer.faces?doc=DTL_7491298&order=1&view=SINGLE Temas pri la letero de ŝi adresata en 1931 al iu S-ro Hugo Steiner, vienano, kiu estis ĝis 1938 direktoro de Internacia Esperanto-Ligo, unu el plej grandaj esperanto-organizoj tiuepoke.
La plejparton da informoj mi ĉerpis el verko: LA VIVO DE D.RO L.L. ZAMENHOF EN BILDOJ, de Henk Thien.
RAPIDA KOMPARO INTER SKRIBMANIEROJ
DE SOFJA ZAMENHOF
KAJ LUDOVIKO LAZARO ZAMENHOF
Sofja Zamenhof
Supre, el letero datita 11 novembro 1931 sendita de Sofja Zamenhof al S-ro Hugo Steiner – Sofja estas 42-jara
Mi rimarkigas al vi nombrajn similecojn, kiuj estas ne nur vidaj sed ankaŭ grafologiaj, inter la du personecoj. Komunaj grafologiaj signoj: rapida skribo, literoj saltetantajsupren kaj malsupren rilate al la baza linio, mallarĝaj unuopaj literoj sed larĝecoj tre larĝaj interlitere kaj intervorte, malegala kun metodo (= literoj ne estas distribuataj aŭ grandaj sammaniere, ili ne estas samegalaj, sed la tuto aperas bone organizita kaj kohera kuntekste), aksoj de literoj estas dekstren kliniĝantaj, literoj A-O surpinte malfermitaj, la surpapera manpremado estas vigla kaj varia: prefere ĝi estas leĝera sed aperas tie-ĉi kaj tie abruptaj dikecoj, simptomo de abruptaj emociaj ŝanĝoj kaj animstatoj tuje superitaj.
Diverse, la ligiteco inter la literoj (signo ‘ligita interlitere’) estas malsamaj en la du skribmanieroj:
S o f j a reakiras la spiron pli ofte, multaj interliteraj kunligoj estas interrompitaj…
L u d o v i k o estas spirmanka, intelekte li urĝemas konkludi, kunligoj interliteraj estas plejparte seninterrompaj.
Grafike, spiro aŭ ne-spiro videblas ĝuste en la ligado inter litero kun la sekva. Sed bone atentu, oni ne devas konsideri nek kalkuli literojn ‘i’ kiuj sianature devigas interrompi la fluon, aŭ kiam estas akcentosignoj, ks. Ligita interlitere elmontras seninterrompan pensadon, bonan asociigon de ideoj, logikajn La logikkapablo de Ludoviko L. Zamenhof estas pli fera, pli firma, kelkaspekte pli trafa. Diverse, Sofja pesas, haltas pli ofte por analizi aŭ inspekti kaj havas malpli konvinkajn argumentadojn.
Du personoj ambaŭ viglaj intelekte, kreaj, sentemaj kaj facile impreseblaj, grandanimaj kaj sin dediĉaj al socio. Je unua impreso ŝajnas ke Sofja estu en perfekta kunpartoprenado kaj konsento al patraj idealoj. Sofja ŝajnas esti pli prudenta intelekte, male ŝia patro estas pli senembarasa kaj sentima pri la valideco de siaj ideoj. Krome, Zamenhof, siaflanke, ŝajnas esti pli sentema, pli delikata kaj emociovibranta, samtempe pli krea; diverse Sofja ŝajnas esti pli fakta kaj konkreta, pli rapida decidi en la ĉiutaga vivo. Ambaŭ posedas intuiciojn kaj originalecon en sia profesio.
grafologio-vidpunkte esprimiĝas per vortoj kaj literoj, diverse
HAZARDOJ
estas evidentigitaj per la finvortaj strekoj, konsiderataj kiel ‘ekstrasignoj’ (momentaj kaj fuĝantaj).
Ĝeneralvidpunkte, oni povas nespecife distingi KONSCIAJN kaj NEKONSCIAJN grafismojn. Ĉi-lastaj, eĉ se laŭ malsamaj eblaj modaloj, apartenas al nesinreg-uloj, kiuj ne aŭdacas deigi literojn unu la alian (kaj eĉ ili povas preterlasi punktetojn sur literoj ‘i’, ‘j’), ĉar ili tute ne emas haltigi la haston de la nekonscia impreso (ekzemple, vidu la skribmanieron de juna Ferdinand de Saussure)
Kiel difini la koncepton pri impulsiĝemo?
Ĝi estas ekstera sensaĵo kiun oni ne atente ekzamenas interne.
La supre menciitaj ekstrasignoj estas do tute nekonsciaj. Krome, oni devas scii, ke impulsiĝemo estas esprimita nur en tia finvorta (kelkfoje komenc-vorta) grafika gesto. Sed, se estas ordo en grafio, tiam impulsiĝemo malfortiĝas.
Por skemigi:
ORDO samegalas KONSCION. – Vidu ekzemple la skribon de Albert Einstein, supre. Tia psika stato estas bone esprimita ankaŭ per la grafologia signo MALEGALA KUN METODO=intuicio (ekzemple, vidu la skribmanieron de L. L. Zamenhof: https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/03/20/ludwik-lejzer-zamenhof/ ).
Se en grafio estas MALORDO, tiam grafologo ekscias, ke temas pri psika stato de NEKONSCIO. Vidu ekzemple la suban skribmanieron:
Skribo tre malorda. Estas malegalecoj en la altecoj de literoj, sed tiuj malegalecoj ne estas metodaj; ili estas malbone organizitaj……do, intuicioj estas sed ili ne estas laŭcelaj.
PRIPENSEMULOJ
Tiaj unuopuloj inklinas preni en konsideron siajn nekonsciajn perceptitajn sentojn.
Girolamo Moretti (skolfondinto de itala grafologio, konata ankaŭ eksterlande) apartigas du malsamajn pripensemulojn, tiun SIMPLAN kaj tiun ANALIZAN.
La unua emas ĉion atente pesi, observi, kaj laŭ esenco kaj laŭ hazardoj. Signoj estas ‘tre akurata’ kaj eĉ plimulte ‘glatigita’
La dua, analiza pripensemulo, estas pli strikte analizema. Analizado, per si mem, prizorgas detalojn. Signoj estas: ‘malligita interlitere’ plus ‘tre akurata’. Tiu persono analizas eĉ percepton!
Kutime, timas fali en eraron pli multe tiuj, kiuj emas analizadi ol kiuj emas sintezadi.