grafika gesto kaj manskribado (grafologiaj eroj)

Kiel antaŭe promesite, jen por la geesperantistoj la traduko de antaŭa artikolo eldonita de mi nur itallingve (vidu flanke: https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2023/01/13/gesto-grafico-e-manoscrittura-pillole-di-grafologia/ )

Psikofizikaj antaŭkondiĉoj

Grafikaj gestoj reprezentas “sinkonduto”-n. Trejniĝo kaj aŭtomatiĝo nepras por transformi al “personecesprimo” tion, kio komence estis simple “ago”. Grafika gesto apartenas al lernitaj sintenoj kiuj, per ripetado, iom post iom fariĝas nekonsciaj.

Alia lernita sinkonduto, ekzemple, estas paŝado, eĉ se ĉi-lasta estas malpli multaspekta ol skribado.

Kiam infano entreprenas paŝadon, grade kaj laŭ sia evolunivelo (ne nur mova) lernas kalkuli distancojn, altecojn, kaj rekonas obstaklojn, eksperimentas kaj eltrovas tute personajn strategiojn por tiojn preterpasi aŭ ĉirkaŭiri. Li, aŭ ŝi, ekscias kiel movi brakojn, manojn kaj dum paŝado ekserĉas korektajn poziciojn de piedoj por resti ekvilibre. Poste alvenos tempo dum kiu sinmovo aŭtomatiĝos; tiam subkonscie li/ŝi ne plu bezonos je tiuj valoraj taksadoj kaj sin movos en la ĉirkaŭa medio per pli granda sekureco kaj restos nur konscia kun proksimuma sensaco antaŭeniri en la ĉirkaŭaj spacoj. Ni ĉiuj scias ke, diverse, kiam ni koncentriĝas sur paŝojn, nia gesto fariĝas pli malrapida kaj malpli sekureca.

Kompreneble skribado estas ago ege pli malsimpla, kiu havas pli grandajn facetadojn, eĉ pli profundajn, ĉar ili estas kunligataj kun la ekkonaj karakterizoj, kun intelekto.

Ni pensu, nu, al infano lernanta skribi kaj (ni pensu) al kiom da diverseco estos en lia plenkreskula skribmaniero, kiu sendube estos pli spontana post multjara lernado … Ekkomence de lia lernado skribi li estis okupita ekmovigi siajn receptoraĵojn, t.e. siajn vidsistemon kaj aŭdan, kun helpo de memoro por memorigi la  karakterizojn de necesaj movoj kaj grafikaj signoj por korekte tiojn reprodukti surpapere, tiel ke tioj estu ĉiel ajn kompreneblaj kaj ne perdu sian komunikan funkcion. La ofta transiro de stimuloj ene de neŭrologiaj itineroj restigos spurojn ĉiam pli fiksajn kaj plifortigajn.

La sensoraj centroj de parolo ne estas izolitaj, sed kunligitaj kun la neŭromovaj centroj, en kiuj la sensoraj impulsoj fariĝas movaj impulsoj.

Post la decido skribadi, tio estas propravola kaj konscia, la sensora bildo pri la litero stimulas la movajn centrojn de lingvaĵo, kaj precize la verbgrafikan centron je Exner (kampoj de Broca – Wernicje – Naunyn kaj Exner), t.e. la centron de la vorto vidata, aŭskultata, elpensata, parolata kaj, je la fino, skribata; ili transigas la impulson al muskoloj brakaj kaj manaj. Dank’ al ĉi tia daŭra interŝanĝo de informoj inter centro kaj periferio, inter cerebra kortiko kaj sensoraj kaj movaj centroj, la skriba movo estas analizita laŭ ĝiaj esencaj elementoj kun ankaŭ la percepto de la aktivecoj de plenumantaj organoj kaj de plenumo-karakterizoj. Rilate al perceptaĵo Hilgard Ernest (psikologo) asertas ke ” “Ni ne kapablas profunde kompreni perceptaĵon se  ni ne rekonas ties interrilatojn kun motivaĵoj, lernado kaj personeco“.

Estos malsamecoj en sensiveco kaj reagokapablo, estos malsamaj korpstrukturoj, sed ankaŭ malsamaj motivaĵoj kaj bezonoj, aliaj malfaciloj, valoroj kaj atendoj malsamaj kiuj kontribuos karakterizi skribmanierojn kaj personecajn trajtojn de homo. Kiel individueco estas ununura pro ĉiuj supraj faktoroj, ankaŭ skribmaniero de individuo estos unika kaj malsama rilate al ĉiuj aliaj personoj.

La idemova spuro

Spuro idemova fiksiĝas en la centro neŭrmova de la parolo kaj estas ĉiam reirata de stimuloj kiam la grafika movo estas ripetita por faciligi ties realigon. Tiaj refreŝigitaj impulsoj iras nur per neŭraj itineroj kiuj devas esti ekscitigitaj, dume estas inhibiciita la sinapsa irado al aliaj neŭronoj neutilaj aŭ damaĝaj al realigo de movo.

Nu, okazas selekto de neŭronaj vojoj por la transiro de impulsoj. Kiam ekzistas memvola kontrolo de propra skribo partoprenas hinibiciaj centroj de cerebra kortiko kaj de piramida strukturo; ĉi-lasta ĉiukaze interkomunikas kun tiu ekstra-piramida, t. e. kun tiu alia kompleksta sistemo kiu, diverse, havas la funkcion aŭtomatigi la movojn, kaŭzante kaj difinante ties tonon kaj muskolan forton. La ago (gesto) tiel  liberaligita de ĉiu inhibicio kaj kontrolo akiros sian spontanecon kaj fariĝos vere esprimiva je la individuaj karakterizoj, strukturaj kaj organizaj, harmoniaj aŭ misharmoniaj, progresante laŭ la fizika-psika evoluo de la skribanto sed, samtempe, ĝi permesos ankaŭ evidentigi plej precizmaniere eventualajn aliformiĝojn aŭ malekvilibrojn en la Centra Nerva Sistemo, laŭ verdikto pli certa (laŭreala).

Skribo estas fotografio pri la aktuala momento. Ĝi povas parte modifiĝi pro malsamaj animstatoj sed, substance, la grafika gesto ne ŝanĝas. Nur kiam estas organa malekvilibro de CNS (Centra Nerva Sistemo) povus okazi, laŭ la koncerna seriozeco, vera ŝanĝiĝo en la grafika gesto. Tio estas antaŭiga signalo, alarmo, kiun oni ne devas ignori ĉar ĝi malkaŝas eblan postan malboniĝon ĝis nun ne videbla ekstere…

Certe, ĉi tiu ne estas facila tasko, sed tio eblas por grafologo bone preparita, tre atenta kaj sentema … mi aldonos ‘humila’.

Malsama situacio estas kiam la ripetita ekzercado en kaligrafia kampo estas plenumita kun artaj kaj estetikaj intencoj por akiri sendifektan kaj perfektan grafikan rezulton; fakte tio ne esprimas la homan individuecon. En ĉi tiu kazo temas pri teknika precizeco … Lertecoj, motivaĵoj, profesieco interplektiĝas kun voloforto kaj propra disciplino. Kiam la kontrolo pri la gesto estas maksimuma, tiu gesto ne plu estas grafologiebla, pro tio ke artifiko (majestreco) supervenkas spontanecon. Ja, ekzistas skriboj nomataj ‘teknikaj’, sed ili ne eksterigas multon je la reala personeco, sed tutcete ili esprimas la lertecon kaj la precizecon kiuj estas produkto de daŭra trejnado kaj de granda volo, nekomuna. Oni ne iras transe … ĉi-signife tiu skribo (aŭ subskribo) ne estas grafikanalizebla.

________________ 

Bibliografio:

GRAFOLOGIA testo teorico pratico di L. Torbidoni e L. Zanin)

Bonvolu ĝui la sekvan videon en kiu precizeco de laboro estas evidenta

Marcello Barenghi http://www.marcellobarenghi.com oppure http://www.marcellobarenghi.it

Poŝtmarkkolektado

Mi sube reproduktas liston pri poŝtmarkoj eldonitaj en Esperanto, liston kiu troveblas ĉe konata informilo “Il Postalista”. Tie estas ankaŭ priesperanta poŝtmarko-ekspozicio, tre interesa kaj daŭre ĝisdatigita, per kiu oni povas aliri samtempe kaj nerekte al e-historio (kaj ne nur), laŭ tute nova vidpunkto…!

.

https://www.ilpostalista.it/esperanto_indice.htm (itallingve)

https://www.ilpostalista.it/esperanto_indice_esp.htm (esperantlingve)

————————————————

L’ESPERANTO NELLA FILATELIA

Esperanto è la lingua internazionale neutrale proposta nel 1887 dal medico e poliglotta ebreo Lazzaro Ludovico Zamenhof, vissuto nella parte occidentale dell’Impero zarista (oggi Polonia).

Zamenhof creò una lingua di facile apprendimento, regolare, con la speranza che essa venisse poi accolta come seconda lingua per tutti i popoli, rendendo così possibile una comunicazione diretta. L’ortografia è fonetica (un suono = una lettera), la grammatica è regolare e priva di eccezioni. La pronuncia, basata sulle cinque vocali fondamentali, è semplice e chiara.

Bonvolu viziti ankaŭ : https://kolektado.esperanto.cc/

.

BONAN VIDON KAJ LEGADON!

gesto grafico e manoscrittura (pillole di Grafologia)

Por la esperantistoj mi tradukos la nunan artikolon, espereble baldaŭ!

Temas pri la antaŭkondiĉoj por realigi la grafikan geston kaj la manan skribadon

presupposti psicofisici

(concetti e principi tratti da GRAFOLOGIA testo teorico pratico di L. Torbidoni e L. Zanin)

Il gesto grafico è “comportamento”. E’ con l’esercizio e l’automatizzazione che quello che all’inizio era semplicemente un “atto” diventa “gesto espressivo della personalità”. Il gesto grafico appartiene ai comportamenti appresi che, attraverso la ripetizione, si fanno gradualmente inconsci.

Un altro comportamento appreso è, ad esempio, quello del camminare, seppure quest’ultimo è assai meno complesso dello scrivere.

Quando inizia a camminare il bambino, gradualmente e in base anche al suo livello di sviluppo non solo motorio, apprende a calcolare le distanze, le altezze, a riconoscere gli ostacoli, fa esperimenti e inventa strategie del tutto personali per superarli o aggirarli. Egli impara a muovere le braccia, le mani e a posizionare i piedi per stare in equilibrio mentre cammina. Poi arriverà il momento in cui il movimento si automatizzerà e a livello subconscio non avrà più bisogno di fare quelle preziose valutazioni ma si muoverà nell’ambiente con maggiore sicurezza e gli resterà soltanto la consapevolezza di una generica sensazione di avanzamento negli spazi circostanti. Nel momento in cui abbiamo consapevolezza dell’atto in sé di camminare, ecco che il gesto diventa invece più lento e meno sicuro…

Naturalmente scrivere è un gesto assai più complesso e con maggiori sfaccettature ancor più profonde perche collegate agli aspetti cognitivi.

Pensiamo ora ad un bambino che impara a scrivere e a quanto diversa sarà la sua scrittura da adulto, sicuramente più spontanea dopo anni di apprendimento… All’inizio dell’apprendimento della scrittura egli è impegnato a mettere in moto gli apparati recettori, ovvero il sistema visivo e uditivo con intervento della memoria per ricordare le caratteristiche dei movimenti e dei segni grafici necessari a riprodurre correttamente gli stessi sulla carta in modo che siano comunque intelligibili e non perdano la loro funzione di comunicazione. Il frequente passaggio degli stimoli nei circuiti neurologici lasceranno tracce sempre più stabili e rafforzate.

I centri sensoriali della parola non sono isolati, ma collegati con i centri neuromotori, nei quali gli impulsi sensoriali diventano impulsi motori.

In seguito alla decisione di scrivere, volontaria e cosciente, l’immagine sensoriale della lettera stimola i centri motori del linguaggio, e specificatamente il centro verbigrafico di Exner (sfere di Broca – Wernicke – Naunyn ed Exner), cioè il centro della parola vista, udita, pensata, parlata e, infine, scrittta; essi trasmettono l’impulso ai muscoli del braccio e della mano. Grazie a questo continuo scambio di informazioni tra centro e periferia, tra corteccia cerebrale e centri sensoriali e motori, il movimento scrittorio viene analizzato nelle sue componenti elementari con la percezione anche delle attività degli organi esecutori e le caratteristiche dell’esecuzione. Riguardo alla percezione Hilgard Ernest (psicologo) afferma “Non siamo in grado di comprendere a fondo la percezione senza riconoscere le sue interrelazioni con la motivazione, l’apprendimento e la personalità”.

Ci saranno differenze di sensibilità e reattività, strutture diverse, ma anche motivazioni e bisogni diversi, difficoltà diverse, valori e aspettative diverse, vissuti e ambienti diversi che contribuiranno a caratterizzare anche nella scrittura i tratti della personalità di uno specifico individuo. Come l’individualità è unica per tutti questi fattori, anche la scrittura sarà unica e diversa da quella di tutti gli altri.

L’impronta ideomotoria

L’impronta ideomotoria si fissa nel centro neuromotorio della parola e viene ripercorsa dagli stimoli ogni volta che il movimento grafico viene ripetuto, facilitandone l’esecuzione.  Questi ripetuti impulsi passano soltanto attraverso i circuiti neuronici che devono essere messi in eccitamento, mentre viene inibito il passaggio (sinaptico) ad altri neuroni il cui eccitamento sarebbe inutile o dannoso alla attuazione del movimento.

Avviene dunque una selezione delle vie neuroniche per il passaggio degli impulsi. Quando c’è il controllo volontario della scrittura intervengono i centri inibitori della corteccia e del sistema piramidale; questo è comunque in comunicazione con quello extra-piramidale, ovvero con quell’altro complesso sistema che ha invece la funzione di automatizzare i movimenti, determinandone il tono e la forza muscolare. Il gesto così liberalizzato da ogni inibizione e controllo acquisterà la sua spontaneità e diventerà davvero espressivo delle caratteristiche individuali, strutturali e organizzative, armoniche o disarmoniche, procedendo di pari passo con l’evoluzione fisiopsichica dello scrivente ma, anche, consentirà di evidenziare, con un giudizio più sicuro rispetto ad altri test, eventuali alterazioni o scompensi nel sistema nervoso centrale.

La scrittura è una fotografia del momento, può venire modificata parzialmente da stati d’animo diversi ma sostanzialmente il gesto grafico non cambia. Quando c’è uno scompenso organico del SNC allora può succedere, a seconda della gravità, un vero mutamento del gesto grafico.  E’ un segno anticipatorio, un allarme che non va ignorato perché rivelatore di un successivo deterioramento non ancora manifesto esteriormente…

Certo, non è una impresa facile, ma è possibile per un grafologo preparato, attento e sensibile ….

Diverso sarà l’esercizio ripetuto in campo calligrafico, con intenti artistici ed estetici, per ottenere un risultato grafico impeccabile e perfetto graficamente, come si evince dal video qui sotto riprodotto. Si entra allora nella precisione tecnica …. Abilità, motivazioni, professionalità si intrecciano con la volontà. In tal caso, quando il controllo del gesto è al massimo grado, il gesto grafico non è più grafologabile, perché c’è il sopravvento della studiosità sulla spontaneità. Esistono scritture ‘tecniche’, ma lasciano trapelare poco o nulla della vera personalità, se non le abilità ed una precisione frutto di allenamento costante e di una forte volontà, non comune. Non si va oltre…. in questo senso non è grafologabile.

Marcello Barenghi http://www.marcellobarenghi.com oppure http://www.marcellobarenghi.it

GERDA MALAPERIS

instrua detektivfilmo en Esperanto

Gerda malaperis (trad. Gerda è scomparsa) estas instrua kaj detektiva romano, eldonita jaron 1983. Aŭtoro de la rakonto estas svisa esperantisto Claude Piron, kiu estis lingvisto kaj psikologo (Namur, 26 febbraio 1931 – Gland, 22 gennaio 2008).

La simplaj dialogoj el ĉiutage uzataj vortoj taŭgas por plibonigi la konon de Esperanto ĉe lernantoj. La rakonto temas pri junaj amikoj kaj mistera forkapto de tradukistino.

Lingvovidpunkte, la teksto estas strukture aranĝita per ĉapitroj, kiuj iompostiome enigas novajn vortojn dum la antaŭeniranta legado.

Longdaŭra filmo sin bazas sur la romano, troveblas ĉe interreto kaj mi al vi ĝin proponas. Bonan vidadon! La filmo estis lanĉita en julio 2006, dum la inaŭguro de la 91-a Universala Kongreso, en Florenco, Italio.

Se vi deziras legi la libro, en .pdf, jen la ligilo: https://esperantofre.com/gerdakd/gerda.pdf

Citadoj kaj difinoj pri GRAFOLOGIO

Kiom da engaĝiĝo en la geinfanoj!!!

bildofonto:https://www.mamme.it/far-scrivere-a-mano-i-bambini-li-aiuta-a-sviluppare-linguaggio-e-ragionamento/

.

bildofonto: bimbinyoga.blogspot.it/2010/11/scrivere-mano-rende-i-bambini-piu.html

CITADOJ:

Multaj homoj estas skeptikaj rilate al valoro de ‘Grafologio’, mi konas ilin ankaŭ en esperanta medio.

Pro tio mi deziras ĉi tie transkribi kelkajn signifajn kaj laŭpunktajn resumojn pri la temo, elprenitajn el GRAFOLOGIA Testo teorico pratico – L. Torbidoni – L. Zanin – Ed. La Scuola 1978, tre bone verkita faka manlibro

Kelkaj difinoj kaj konceptoj:

Grafologio estas la personec-scienco, kiu analizas la homan grafikan esprimon. Ĝi estas konsiderenda kiel ‘Homa Scienco’. Tutcerte ĝi estas disciplino je tipo eksperimenta.

Grafologio estas ne nur eksperimenta kaj relativa: ĝi karakteriziĝas laŭ interfaka vidpunkto, pro tio, ke ekzistas nedisigeblaj interligoj inter ĝi kaj sekvaj rekonataj aliaj disciplinoj: fiziologio – psikologio – psikoanalizo – karakterologio – psikotekniko – prikologio pri evoluprocedo, sed ankaŭ sociologio – pedagogio – medicino – neŭrosciencoj.

Malgraŭ supraj tutcertaj koneksoj, Grafologio ne identiĝas kun iu ajn el tiaj disciplinoj. Ĝi posedas propran sciencan alproksimiĝon al entuta homa personeco.

Oni devas diri, ke la supraj difinoj ne bone klarigas la esencon kaj trafpovon de Grafologio. Pro tio, famaj italaj grafologoj Lamberto Torbidoni kaj Livio Zanin proponas la suban konkludon:

Grafologio estas eksperimenta scienco kiu el natura grafika esprimo de skribanto evidentigas ties psikofizikan personecon kun intelektaj elementoj, temperamentaj inklinoj, profesiaj talentoj, somata konstitucio, morbecaj antaŭdispozicioj denaskaj kaj aktualaj.

Fakte, skribado estas movo kaj konsistigas vidpunkton de grafika agado. Ĉar (ĝi estas) tia, ĝi devigas uzi ne nur manon kaj fingrojn, sed postulas la partoprenon de la tuta persono kiu tien kanaligas proprajn energiojn, konsciajn kaj nekonsciajn. Notinda, trafe la kuracisto kaj grafologo Honroth asertis, ke “skribo estas la grafika registrado de esprima movo produktita de interludo de ostoj, muskoloj kaj nervoj de mano kaj de fingroj, sed kunligita ankaŭ kun tiu de antaŭbrako, brako, en rilato kun superaj nervaj centroj (korteksaj kaj subkorteksaj), sinkronigaditaj al organa kaj psika tuto de la skribanto (C.A. Honroth, A. Zarza, Si y ni en la grafologìa clàsica. Buenos Aires, Troquel, 1961, p. 17).

…. Sinteze por Italoj.…:

La grafologia è la scienza sperimentale che dalla espressione grafica naturale dello scrivente ne rileva la personalità psicofisica con le componenti intellettive, tendenze temperamentali, attitudini professionali, costituzione somatica, predisposizioni morbose, congenite e in atto.

Infatti, la scrittura è movimento e costituisce un aspetto dell’attività grafica. Come tale impegna non solamente la mano e le dita, ma richiede la partecipazione di tutta la persona che vi canalizza le proprie energie coscienti e inconsce. Come nota, giustamente il medico e grafologo Honroth afferma che “la scrittura è la registrazione grafica di un movimento espressivo prodotto dal gioco di ossa, muscoli e nervi della mano e delle dita, ma collegato con quello dell’avambraccio, del braccio, in relazione con i centri nervosi superiori (corticali e subcorticali), in stretta coordinazione con l’interità organica e psichica dello scrivente (C.A. Honroth, A. Zarza, Si y ni en la grafologìa clàsica. Buenos Aires, Troquel, 1961, p. 17)

el GRAFOLOGIA Testo teorico pratico – L. Torbidoni – L. Zanin – Ed. La Scuola 1978

Man writing with a black ballpoint pen in notebook

bildofonto: https://www.dayspringpens.com/blogs/the-jotted-line/handwriting-styles

Antaŭ skribado oni devas pensi…

……….nur poste oni povas eksterigi…

………………..oni utiligas internajn konojn, ankaŭ kulturajn, sian korpon

…………………………la grafika rezulto estos unika!!!

Neniu persono skibas same kiel alia

Originala Filmo en Esperanto de Ĵenja Amis: “1910”

Okaze de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Montrealo (Kanado) de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022, oni prezentis teatraĵon, kies filmigon oni povas nun ĝui ankaŭ ĉi tie, en jutubretejo. Jen la rakontado:

Tre sinteze:

Brita Esperantisto William Mann veturas tratempe al la jaro 2022 por rakonti al la kongresanoj en Montrealo pri sia propra sperto vojaĝante al Ameriko kun doktoro Zamenhof sur la transoceana ŝipego Georgo Vaŝingtono por la 6-a Internacia Kongreso de Esperanto antaŭ pli ol jarcento.

Aktoroj:

  • S-ro Mann: Garry Evans
  • Mary: Alena Adler
  • Enkonduko: Nicolas Viau

Muzikistoj:

  • Piano: Étienne (Stefano) Laflamme
  • Soprano: Kristina Miroshkina

.

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj troveblas ĉi tie, en vikepedio:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Kongreso_de_Esperanto

La venontan jaron, 2023, la 108-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en ITALIO, en Torino !

UNESKO-KURIERO en esperanto

evidentigo de mia alia paĝo, kiu estas atingebla ĉi tie:

https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/personoj/unesko-kuriero/:

en la numero de marto-aprilo 2022 oni parolas pri tradukado. Tradukado estas arto….

Unesko-Kuriero

UNESKO estas la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo, kaj Unesko-Kuriero estas ĝia ĉefa kaj oficiala revuo, publikigita unuafoje en 1948.  Temas pri  kvalita informilo kiu permesas al Unesko diskonigi ideojn, trakti internacie gravajn temojn, inter-dialogigi kulturojn kaj provizi forumon por internacia debato. Ja, la ĵus menciitaj taskoj estas ankaŭ la celoj de la Organizaĵo…..

La supra revuo haveblas rete en la ses oficialaj lingvoj de la Organizaĵo (angla, franca, hispana, araba, rusa kaj ĉina) kaj en la lingvoj portugala kaj esperanta (laŭ kontrakto) kvankam Esperanto same kiel la portugala ne estas oficialaj lingvoj de Unesko. Limigita nombro da presitaj numeroj produktiĝis i.a. ankaŭ en Esperanto. Unesko-Kuriero en Esperanto ankaŭ aperu kvarfoje jare kiel por la alilingvaj eldonoj.

Nu, ĉi tie mi enlistigas la esperantajn eldonojn, mencias la kovrilan temon kaj elmontras la ret-ligilojn de la esperantaj versioj de la revuo, kaj de tempo al tempo mi ĝisdatigos ĝin.

====================================

Jen al vi    UNESKO-KURIERO

ankaŭ en Esperanto, ekde aprilo 2017:

http://kuriero.esperas.info/

( la oficiala retejo de Unesco, angle:  https://en.unesco.org/ )

kaj bonan legadon !!!

==================================

  1. Unesko-Kuriero apr-jun 2017 – Tagordo 2030: Defioj por ni ĉiuj   –   https://en.unesco.org/sites/default/files/2017-2-esperanto.pdf
  2. Unesko-Kuriero jul-sep 2017 – Amaskomunikilaro: Operacia purigo   –  https://en.unesco.org/sites/default/files/2017-2-esperanto-3.pdf
  3. Unesko-Kuriero okt-dec 2017 – Kulturo: la nervo de paco   –  https://en.unesco.org/sites/default/files/esperanto-kuriero-20171211-reta.pdf
  4. Unesko-Kuriero jan-mar 2018 – Klerigado: Ĉu ankoraŭ en la serĉo de Utopio?   –  https://en.unesco.org/sites/default/files/kuriero20180314.pdf
  5. Unesko-Kuriero apr-jun 2018 – Bonvenon al la Hom-epoko   –  http://unesdoc.unesco.org/images/0026/002619/261900epo.pdf
  6. Unesko-Kuriero jul-sep 2018 – Artefarita Intelekto: Promesoj kaj minacoj   –  http://unesdoc.unesco.org/images/0026/002652/265211EPO.pdf
  7. Unesko-Kuriero okt-dec 2018 – HOMAJ RAJTOJ retro al la estonteco  –  https://en.unesco.org/sites/default/files/cou_4_18_eo.pdf
  8. Unesko-Kuriero jan-mar 2019 –  Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj  –   https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000366654_epo
  9. Unesko-Kuriero apr-jun 2019 – Reinventi urbojn  https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000367693_epo
  10. Unesko-Kuriero jul-sep 2019 – La etikaj defioj de klimata ŝanĝo  –  https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000370032_epo
  11. Unesko-Kuriero okt-dec 2019 – Kiam instruisto estas alvokiĝo – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000370977_epo
  12. Unesko-Kuriero jan-mar 2020 – Radio: Pli forta kaj vigla ol antaŭe  – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000372603_epo 
  13. Unesko-Kuriero jul-sep 2020 – Tute nova mondo, laŭ imago de virinoj – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000373788_epo
  14. Unesko-Kuriero okt-dec 2020 – 50-Jariĝo de la Lukto Kontraŭ Ŝakrado de Kulturaĵoj – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000374570_epo
  15. Unesko-Kuriero jan-mar 2021 – Oceano: Estas tempo por turni la tajdon – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000375277_epo
  16. Unesko-Kuriero apr-jun 2021 –  La 20-aj: Ĉu vere la plej bonaj aĝoj? – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000376726_epo
  17. Unesko-Kuriero jul-sep. 2021 – Restarigo de VIV-DIVERSECO, Revivigi VIVONhttps://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000377986_epo
  18. Unesko-Kuriero okt-dec 2021  –  Rakontoj de MIGRADOJ  –  https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000379210_epo
  19. Unesko-Kuriero jan-mar 2022  – Ĉu ni timu NEŬROSCIENCON?https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000380264_epo
  20. Unesko-Kuriero apr-jun 2022  –  TRADUKADO: De unu mondo al alia – https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000381067_epo

______________________

kovrilo de n-ro aprilo-junio 2018

Immagine

Modifica

omaĝe al Ludoviko Lazaro ZAMENHOF

.

Ludwik Lejzer Zamenhof

L. L. Zamenhof, la ideinto de la internacia helplingvo Esperanto, ravis pri MONDO SEN MILITO.
Ĉi tiu mia blogartikolo estas omaĝo al li kaj al tio, kion li simbolis pasinte – sed ankaŭ nuntempe – ĉe geesperantistoj en la mondo kaj, plivastige, ĉe la tuta Homanaro
.
Danke al lia invento, homoj el tuta Tero, el ĉiuj kontinentoj, reale sukcesas interkomuniki sen mensaj baroj. Tio signifas kaj elmontras ke tio eblas.

tio eblas,

oni ne devas perdi esperon.


Internacia lingvo Esperanto estas unu el la plej efikaj instrumentoj por apudigi homojn, ne nur kulture sed ankaŭ psike kaj per amsentoj, kiel okazas en granda harmonia familio.
Dum la nuna epoko, kiam pli ol iam antaŭe, kaj daŭre, oni batalas eĉ kontraŭ sendefendaj civitanoj por ilin pereigi, korpe kaj psike, la posedo de noblaj idealoj estas nepra bezono, eĉ polusa stelo por savi noblajn valorojn kiuj permesus progresigi homojn. Konservado je homa digno kaj je reciproka respekto prezentas per si mem valorojn, kiuj kunportas amon, trankvilecon, ĝiojon kaj finfine

homan progreson.

Pro tio mi omaĝas la homon Zamenhof per kelkaj simplaj videoj, signifoplenaj.

Paco … unusola ĝi estas, ĉu ne?

Mi serĉadis, kaj trovis inter multnombraj difinoj de ‘Paco’ la sekvan:

Paco, laŭ la nuntempa opinio, estas aŭ devus esti konsiderata agnoskita universala valoro kapabla supervenki ian ajn baron socian kaj/aŭ religian, kaj ĉian ideologian antaŭjuĝon, tiel ke oni evitu konfliktan situacion inter du aŭ pli da personoj, du aŭ plunombraj grupoj, du aŭ kromaj nacioj, du aŭ aldonaj religioj” (el: https://it.wikipedia.org/wiki/Pace)

Preciza kaj kunpartigebla koncepto devus esti Paco, kiu nepre ĉiujn devus sammaniere agnoski. Diverse, oni pricerbumas subjektivajn konceptojn kiuj, eĉ, pligrandigus konfliktojn. Kion vi opinias pri tio?

Surprize mi malkovris en la reto ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Monda_paco ) ke, jes, ekzistas malsamaj Teorioj por atingi la deziratan Mondpacon!

Sed… PACO UNUSOLA ESTAS, ĈU NE?.

el: https://ilbolive.unipd.it/it/news/esperanto-seconda-lingua-tutti-popoli-ideale-pace