Estas esperantistoj, kiuj distingiĝas pro siaj organizaj kapabloj, aliaj pro sia parolfluo, aliaj ankoraŭ pro sia lingva majstreco…. jen, Stellan Engholm troviĝas inter ĉi-lastaj.
Sveda esperantisto, naskiĝinta en 1899 en Stokholmo – kaj mortinta en 1960, Stellan Engholm estis profesie instruisto, kaj esperanta verkisto kaj tradukisto. Li konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed fariĝis aktiva esperantisto nur en 1927. Dum plejparto de sia vivo li loĝis en la urboj Smedjebacken kaj Ludvika. (el vikipedio).
Romanisto
En 1930 li akiris popularecon per sia romano Al Torento. Alia sukcesa estas Homoj sur la Tero, eldonita en 1931, kiu gajnis la premion de konkurso organizita de revuo “Literatura Mondo”, revuo en kiu li kunlaboris per diversaj publikaĵoj. (1) Konata estas lia romano Infanoj en Torento (1934) una volumo , kaj la sekva Infanoj en Torento II° (1939).
Novelisto
Li estis ankaŭ novelisto. Oni ne forgesas Maljunulo migras (1943) (2), kaj Venĝo (same publikigita en 1943).
Tradukisto
Lerta li estis eĉ kiel tradukisto. Ekzemple: La Fino (traduko de eseo de F. Bernadotte 1946), kaj Ekspedicio Kon Tiki de Heyerdahl (1951).
Oni bone parolas pri lia stilo, kiu estis taksata pura kaj sobra jam ek de la komenco. Li, en 1943, dum la milita periodo el kiu Svedujo restis for, decide fondis kaj redaktis novan periodaĵon: Malgranda Revuo kiu estis konsiderita unu el la plej enhavoriĉaj kaj seriozaj revuoj de nia gazetaro, malgraŭ ĝi estas aspekte kaj tipografie modesta kaj sen ilustraĵoj. Ĝi celis stimuli novan generacion de verkistoj (3). Pri tiu revuo vi trovas kromajn historiajn informojn ĉi tie: https://mondmilito.hypotheses.org/182
___________________
(1) bonvolu viziti: http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e1b&datum=1932&size=45&page=51 kie vi povas rekte legi rakonteton de Engholm, titolata FESTO – en Literatura Mondo, 1932, je paĝoj 47-48 kaj 49 – skanadita de Esperanto Muzeo de Vieno
(2) Maljunulo migras legeblas ĉi tie: http://esperanto.net/literaturo/noveloj/07.html
(3) vi povas eltiri el http://www.tekstoj.nl/mr/MR461.pdf (en formato .pdf) la unuan 1946-an numeron de Malgranda Revuo