Matematiko kaj Esperanto…

Mi proponas al vi legadon kiu – vere tre interese – apudmetas Matematikon al esperanta lingvo:

http://esperanto-vendee.fr/images/PDF/Matematik-EO.pdf

.

Nu mi, kiel grafologistino, konvinke asertas , ke logikeco apartenas kaj al matematikistoj kaj al lingvistoj , kies logikaj rezonado-kapabloj kaj ideo-konceptado estas nedubindaj kaj konfirmataj de grafologia scienco mem.
La grafologia signo kiu elmontras mensajn logiko-kapablojn estas LIGITA (itale: Attaccata) per kiu evidentiĝas granda ligiteco inter la literoj de sama vorto.
Jen, plej sube, kelkajn ekzemplojn: observu la tre bonan ligitecon interliteran en la subskriboj de sekvaj konataj matematikistoj, kiuj tute ne hazarde, aspiris trovi universalecan lingvon kaj malfermis vojon al lingvo Esperanto, rekte kaj nerekte, dum malsamaj epokoj…



it

” La più matematica delle lingue viventi ” è il titolo (tradotto) di un’opera molto bene documentata, leggibile in rete, consigliabile, ma scritta solo in esperanto, di Henri MASSON:       http://esperanto-vendee.fr/images/PDF/Matematik-EO.pdf

ATTACCATA: segno grafologico individuato, studiato e ben descritto da Girolamo Moretti, il fondatore della grafologia italiana. Questo segno si trova in una grafia con le lettere vergate senza stacco di penna. Dal lato psicografico e psicosomatico esso denota continuità di pensiero e di azione, tendenza a collegare le idee e a logicità di deduzioni (definizione molto sintetica ma esplicita, tratta da ‘GRAFOLOGIA Testo teorico e pratico’ di L. Torbidni e L. Zanin – Editrice La Scuola)

Respondeco

En la suba retejo

https://poetyca.wordpress.com/2021/06/28/responsabilita-responsability-martin-luther-king/

oni povas legi, itale kaj angle, tre saĝan kaj ŝateblan penson de konata Martin Luther King, kaj ĉi tie mi tradukas al Esperanto la saman tekston por la tutmonda esperantistaro:

“Eblas, ke vi ne estu
kulpa pri la situacio
en kiu vi troviĝas
sed vi tiel fariĝos
se nenion vi faros
por ĝin ŝanĝi.”

la du fratoj De Saussure

Instigita de esperantisto mi longe serĉadis, kaj je la fino mi trovis aliajn skribojn de interesaj pioniroj por grafoanalizado.

Temas pri du svisoj, fratoj, kiuj interesiĝis pri lingvoj kaj pri Esperanto, sed diverscele kaj el malsamaj startopunktoj.

La unua, René de Saussure, estis ankaŭ esperantisto, sed profesie li estis matematikisto. Li prizorgis kaj eldonis gravajn verkojn pri Esperanto laŭ la lingvistika vidpunkto.

La dua, Ferdinand, pli maljuna, profesie lingvisto kaj semiologo, estas konsiderita fondinto de moderna lingvistiko, ĉar li kreis la unuan teorion pri lingvistiko: Strukturismo. Li mencias Esperanton en sia libro Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko [The other Saussure. Artikolo de Javier Alcalde en Babel 16: 22-24, 2016 – el esperanta vikipedio]. Iom da mistero trakuras pri la afero, sed en la esperanta vikipedio ĉio klariĝas. Ferdinand antaŭenirigas sian fraton …

Ambaŭ estas konsiderendaj “pioniroj”, fakte kaj kondute, en siaj personaj esploroj.

Biografiojn pri ili vi facile trovas en vikipedio –  ligiloj estas la jenaj:

.

RENE’ DE SAUSSURE

(1868-1943)

Esperante:  https://eo.wikipedia.org/wiki/Ren%C3%A9_de_Saussure

.

FERDINAND DE SAUSSURE

(1857-1913)

Ferdinand de Saussure

Esperante:  https://eo.wikipedia.org/wiki/Ferdinand_de_Saussure

Ĝis baldaŭ!

la lingva problemo

Mi proponas al vi tre interesan video-dokumenton trovitan en la reto, kiu rilatas paroladon de Winston Churchill, ĉe Harvard University, lundon 6 sep. 1943, kaj lian penson pri “koloniismo” kaj “konkero”.

Parolado de Winston Churchill – historia dokumentaĵo
Universitato de Harvard – 6 Septembro 1943

Mi ne estas politikisto, mi tre ŝatas la anglan kiel mi tre ŝatas la francan kaj tre entuziasmiĝas por la esperanta lingvo, kaj amas la italan kompreneble. Sed, kiu bone konas la anglan lingvon povos per si mem, aŭskultante la video-paroladon, juĝi ties tre insideman enhavon. W. Churchill – per kelkaj belaj vortoj, sed tute partianece – esprimas inklinon, aŭ deziron, disvastigi kaj trudi al tuta homaro sian denaskan lingvon, la anglan (kaj ankaŭ la parencan anglan-usonan) por pli efike koloniadi kaj konkeri mense popolojn. Li enigas tiun koncepton, pri kiu li certas.

Ĉu li estis profeto? Hodiaŭ tio okazas ĉiutage, ĉiuj emas lerni la anglan; ankaŭ en Italujo kiel aliloke oni emas marteli kaj postkuri la lernadon de la angla, ĝis malestimo kaj fuŝado de sia denaska lingvo. Estu ĝi la itala, aŭ la franca, la germana aŭ la hispana, aŭ la hungara, la pola, la ĉina, la japana k.t.p. … tio ne gravas …

Certe, konkero de mensoj estas pli efika ol konkeri fizike Ŝtatojn kaj Naciojn: temas pri tiel dirita “plena povo”. Temas pri moderna lingva koloniismo, sed ne nur, fakte ankaŭ kultura, kiel antaŭvidite de Churchill!

Ĉu estos tia la sorto de la parolanta homaro? Memoru, ekzemple, pri kio okazas en Eŭropo laŭ la lingva vidpunkto: lingva ĥaoso, dominanta influo de malmultaj lingvoj damaĝe al la aliaj, absurdaj elspezoj por tradukadoj, tempoperdo, kaj TRE GRANDA LINGVA MALJUSTECO kaj NE-EGALECA INTERHOMA KOMUNIKADO.

Konkludo:

Esperanta Mondo kaj la hodiaŭaj geesperantistoj de ĉiam komprenas, kaj agnoskas, la nepran neceson je

LINGVA NEŬTRALECO

kiu permesus pli egalrajtan interkomunikadon inter civitanoj. Esperanta lingvo estus perfekta, senmakula, jam sukcese elprovita.

Esperanto ne anstataŭas aliajn lingvaĵojn, ĝi estas neŭtrala kaj apartenas al neniu ŝtato, ĝi apartenas al la homaro. Esperanto estas nur helpa lingvo dum la internacia komunikado, kaj gardas plurlingvismon.

Hodiaŭ, multaj Eŭropaj civitanoj ne ŝatas esti tiaj, ĉar ili ne povas bone kompreni unu la alian kaj efektive ne povas rekte kaj libere partopreni al socia kaj politika vivo de Eŭropo, ĝuste pro la lingva problemo. Eŭropanoj ne vere konsideras sin parto de bona unuiĝinta familio. Mi bedaŭras ke nur geesperantistoj komprenas tion!

Esperanto estas tro avangarda por la nuntempo, ja.

°°°°°°

Mia devizo estas: “esplori la pasinton por antaŭenrigardi = esplorare il passato per guardare avanti”. Esperantistoj antaŭenrigardas.

Sen Rodin, itala esperantisto … kaj Greta Thunberg, simple sveda junulino

Hodiaŭ estas speciala tago. Hodiaŭ, tutmonde, gejunuloj el ĉiuj landoj, kuraĝigitaj de sveda Greta Thunberg, aŭdigas samtempe sian voĉon, sian krion, por urĝigi la terajn potenculojn serioze alfronti –  por konkrete solvi – la pli kaj pli urĝajn damaĝojn devenantaj de sumaj klimataj ŝanĝiĝoj.

Nu, Sen Rodin, itala esperantisto kiu travivis la pioniran spiriton de siaj junaj samtempuloj, pasintan jarcenton, tiom ŝatis la konsternan paroladon de Greta Thunberg ĉe Unuiĝinta Naciaro, ke deziris traduki ŝian paroladon al esperanta lingvo .

Greta Thunberg, kvankam ne estas esperantistino, estas konsiderinda “nuntempa juna pionirino”, kiu posedas ĉiujn kuraĝajn kaj antaŭvidajn kvalitojn por iniciati novajn vivoeblecojn, por altiri la publikan sentemon al necesaj kaj ne-prokrastendaj socio-politikaj intervenoj por savi nian ŝatatan kaj UNIKAN Terglobon.

Greta estas de iuj eĉ kritikata, sed ŝi pionirspirite kaj decide iras antaŭen.

Ŝia ekolologiisma batalo estas konsiderata (bedaŭrinde eĉ de tiel nomataj “intelektuloj”) kiel “ideologia”, “tro sentoplena”, “patosa”. Nu, tiuj intelektuloj kritikas ŝian manieron manifestadi, sed unuope ili faras nenion por alfronti la temon; diverse, Greta parolas, agadas, evidentigas, kulpigas, altiras la atenton de la publiko, precipe de gejunuloj al la problemo, kiu certe ne estas ideologia problemo, sed reala, pli kaj pli vastiĝanta. Neniu persono, des pli junulino, tute sola povas solvi tian universalan problemon, sed la tiel-nomata intelektulo – detrue kritikante kaj nenion farante – apenaŭ forprenas la parolrajton de iu kiu, ja, rajtas gardi sian estonton. Greta, per alvoko, sukcesas tuŝi la konsciencon de multoj kaj, kredu min, tio estas jam miraklo nuntempe!

Mi deziras nun, kun la permeso de la tradukanto, prezenti al vi la esperantan version de ŝia parolado, okazinta la 22-an de septembro 2019 ĉe Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (ONU). La tradukaĵo estas verkita per tre flua, bonstila kaj eleganta esperanto.

biografieto pri Sen Rodin:

itala esperantisto, kiu tradukis la paroladon de Greta Thunberg

Sen Rodin – (litertura pseŭdonimo de Filippo Franceschi) naskiĝis en Cadoneghe (vilaĝo en provinco de Padovo, Italujo) en 1932. Li lernis Esperanton en 1940 de onklino Mirza Marchesi. Li laboris en Svedujo kiel manlaboristo, en Italujo kiel instruisto, muzikisto, ĵurnalisto, radio-komentariisto, projekcio-ataŝeisto. Li publikigis novelojn kaj eseojn ĉe literaturaj revuoj (“Nica literatura revuo”, “Monda Kulturo”, “Esperanto”, “Paco”, “Norda Prismo”, “Nuntempa Bulgario”, “El Popola Ĉinio”, “Monato”, “Beletra Almanako”, “La Gazeto”, “La KancerKliniko”). Volumoj: 2006 “Bildoj pri norda lando” (Immagini da un paese del nord); 2009 “Vivovero de virino” (memorie della madre C. Cassinis tradotte in esperanto);  2010 “Nu kaj do?” (rakontoj, eseoj); 2012  “Kapitalismo lasta akto” (eseo); 2013 “Libazar kaj Tero”, sciencfikcia/filozofia romano verkita en esperanto kune kun sia edzino Julia Sigmond, sekve tradukita kaj eldonita hungare, itale kaj rumane.

parolado de Greta Thunberg:

ĉe ONU, 22-09-2019

________________________