Ja, bonvolu legi kaj eventuale aŭdi sonartikolon kiu estas verkita kaj produktita de Anton Oberndorfer (*).
Tre interesa ĝi estas, kaj troveblas en la retejo-ligilo:
https://esperantaretradio.blogspot.com/2026/09/elefantoj-povas-agi-surprize-racie.html
Bonan aŭdolegadon!
https://archive.org/embed/elefantoj_racie
Ĉu elefantoj senpripense ekprenas videblan furaĝon aŭ ĉu ili elektas la pli saĝan kromvojon? Esploristoj pruvas ke la bestoj ankaŭ subpremas impulsojn kaj flekseble repensas. Por la kunvivado kun homoj tiu ekkono povus fariĝi grava.
Elefantoj havas tute surprizajn kapablojn. Esploristoj nun laŭ propraj indikoj unuafoje pruvis ke la dikhaŭtuloj ankaŭ povas subpremi impulsojn kaj agi racie. Tion skribas teamo de la esplorista organizo CUNY en Novjorko en faka ĵurnalo.
Testoj kun aziaj elefantoj (elephas maximus) laŭ ili montris ke la bestoj povas rezisti al siaj impulsoj, se tiuj kondukas principe al senefikaj agoj – kaj ke ili anstataŭ tio sin decidas por pli efika ago.
La esploristoj plenumis en Tajlando en la Nacia Elefanta Instituto eksperimenton kun 16 elefantoj, ĉe kiu estis prezentata fruktoj en travidebla skatolo kun truetoj. La bestoj do povis vidi kaj flari la fruktojn. La impulso direkti la rostron rekte al la nutraĵo, pro la travidebla bariero ne kondukis al la celo. Anstataŭe la elefantoj povis atingi la fruktojn tra truo ĉe la flanko de la skatolo – kaj ili tion ankaŭ lernis.
Eĉ kiam la skatolo estis turnita, do kiam la loko de la aperturo ŝanĝiĝis, la elefantoj lernis mastrumi tion. Unue ili orientiĝis al la loko kie la aperturo antaŭe troviĝis, sed tiam ili lernis subpremi tiun impulson kaj adapti sian konduton.
“Ni konstatis ke elefantoj, kiam ili konfrontiĝis kun situacio en kiu ili devas subpremi impulsecan konduton – ĉu la impulson rektavoje ekpreni furaĝon, ĉu la impulson plue apliki teknikon kiu jam antaŭe estis sukcesa – ili ĝenerale kapablis subpremi tiun impulson”, diris kunaŭtorino. “Tiu kapablo povus esti signifa por la sociaj interagoj de elefantoj aŭ por aliaj aspektoj de la kogno, kiel ekzemple por la solvado de problemoj.”
Pli aĝaj elefantoj bezonis por la adaptiĝo iom pli longe ol pli junaj, kiel la esploristoj rimarkis. Tio povus havi kuntekston kun mensa maljuniĝo kaj tiel kun malpli granda fleksebleco, supozas la teamo. La elefantoj estis en la eksperimentoj je la duono masklaj, je la duono femalaj, kaj aĝis inter 4 kaj 60 jaroj. La kapablo por la regado de impulsoj estis antaŭe jam pruvita ĉe kelkaj birdoj kaj aliaj suĉuloj.
Tiu pli bona kompreno pri la inteligenteco de elefantoj povus helpi trovi strategiojn por la kunekzistado de homoj kaj elefantoj, kies vivospacoj intertempe ofte kuntuŝiĝas.
Gepostet vor Yesterday von peranto
(*) Anton OBERNDORFER estas aŭstria eksportkomercisto kaj esperantisto, plej bone konata en la tutmonda Esperanto-komunumo kiel la fondinto kaj ĉefa gvidanto de la Esperanta Retradio. Lia plej granda kaj influa projekto estas la Esperanta Retradio. La projekto komenciĝis jam en 1998 kun la celo subteni la tiaman Esperanto-elsendon de Pola Radio per interretaj rimedoj. Ekde la 29-a de februaro 2011, la Retradio fariĝis tute memstara kaj publikigas ĉiutage po unu novan sondosieron (podkaston) akompanatan de skriba teksto. La sonartikoloj, kiujn Oberndorfer mem kaj lia teamo (kunlaborantoj el pluraj landoj) registras, traktas diversajn temojn: sciencon, historion, sanon, kulturon kaj lingvistikon…… El https://eo.wikipedia.org/wiki/Anton_Oberndorfer











