Luigi GIAMBENE estas esperanto-pioniro, la unua roma esperantisto. Li naskiĝis la 26-an de novembro 1866 en Romo, kaj mortis la 29-an de junio 1944 samurbe. Li estis doktoro teologia, Monsinjoro, katolika pastro, profesoro de hebrea kaj greka lingvoj. Zamenhof en 1903 sendis al li poŝtkarton, informante lin pri la enlistigo de lia nomo en la “Adresaro”, je numero 9027.
Mi analizos lian skribon por individui kelkajn liajn personecajn trajtojn, psikajn kaj intelektajn, laŭ la grafologia metodo de konata itala grafologia skolfondinto Girolamo Moretti.
bildofonto: Espero Katolika – 1993_11.12
eltiraĵo el gastalbumo de familio Minnaja (Luigi kaj Carolina Minio Paluello)
———— >
_____________________________________________________
GRAFOLOGIA SLIPO
Dominantaj grafologiaj signoj estas sendube:
- PARALELA (lerteco en plenuma tekniko),
- AKURATA (ekscesa precizeco)
- KLARA (distingiteco en konceptoj);
- LARĜECO INTER LA VORTOJ supermezura grado (kritikokapabloj, rezonado)
- KUNLIGITA INTERLITERE (kontinueco de penso kaj ago, dedukta rezonado, intelekta logikeco)
Aliaj gravaj grafikaj signoj estas:
- AKUTA (intelekta ĉikaneco kaj dispozicio al kontraŭdiro, kapablo evidentigi kaj kompari inter si disonancojn ),
- BAZA LINIO KONSERVATA (kostanteco kaj rezisto por atingi siajn celojn) — kvankam kelkfoje linioj iras supren, kelfoje malsupren tioj restas rektaj kaj plutenataj (entuziasmo alternas kun deprimiĝo),
- LITER-AKSOJ KLINIĜINTAJ DEKSTREN (enmemiĝo en aliulojn, melankolio kaj postulo esti prikonsiderata)
- MALPEZA MANPREMADO (subtila strekaro kaj kutima fajna kaj aminda sinkonduto ) – (senta delikateco, kelkfoje delikatega, rafinita kaj postulema pensmaniero)
_____________________________________________________
PSIKA PORTRETO
esencaj personecaj trajtoj pri Luigi Giambene – (1866-1944)
Luigi Giambene estas persono tendence delikata, akurata, kaj atenta al samtempuloj, kun speciala sensiveco. Do, li facile socie interrilatas kaj komprenas alies sentajn necesojn. Sed tio originas tre probable ankaŭ de ricevita edukado, kiu tutcerte influis lin pri bonmanieroj, pri bona konduto, pri reciproka respekto kaj pri respektemo. Tamen, gravaj kontraŭdiroj troviĝas en lia personeco, ĉar intelekte li estas tre postulema, al si kaj al aliuloj, precizema, eĉ ĉikaneca kiam li eniras en kulturan kaj intelektan arenon, verŝajne eĉ politikan kaj religian.
Ekzemple, li verkis vortaron kaj lernolibrojn. Tioj ne estas facila tasko por iu ajn, kaj en tiu tereno li estas nesuperebla por kunligi gramatikajn regulojn al sintakso, al formo de frazoj, al esprimoj de logikaj penso-nuancoj, ĝis trovo de nekredeblaj klarigoj kaj elmontroj pri lingvaj esprimoj de homa penso, ĝis pedanteco.
Li atentas ĉiun detalon aŭ malgravaĵon, kaj ne kontentas ĝis ĉiu dubelo enŝoviĝas unu la alian.
Tiaj aspektoj de lia intelekto kaj mensa konturiĝo kondukas lin, kelkfoje, al skrupulemo kaj igas lin tre lertan vortoteknikiston; ĉiukaze li lertas je tekniko en fazo de plenumo pri ĉio ajn. Aldone, ĉar li estas persista, firma kaj granita, li facile laciĝas mense, intelekte kaj je la fino ankaŭ fizike, kun ebla deprimiĝo aŭ intima malkontento, kaj alvenas al disperdiĝo de fortoj kaj energio.
Lernado por li estas facila, li tre bone asimilas informojn, aldone lia akurateco kaj ĉikanemo permesas al li reteni grandan kvanton da datumoj kaj nocioj: li posedas, se eblas, ‘ senliman’ memorkapablon.
Klara pensado, precizeco de parolo, logika konceptado kaj kritikemo estas la kvar ĉefaj liaj personec-karakterizaĵoj. Memestimo postvenas kiel konsekvenco.
Pri lia malsano, oni povus antaŭvidi kelkajn kritikecojn: melankoliaĵojn kiuj kondukas al ebla deprimiĝo, streson kaj daŭran streĉon pro troa mensa kaj intensa laboro. Tioj kaj la daŭra interna agitiĝo ne permesas al li tutcerte serenecon kaj kvieton.