la personeco de D. Marignoni (1-a parto)

marignoni        (grafoanalizo, enkonduko)

bildofonto: http://adafanews.blogspot.com/2016/02/giornata-della-lingua-madre.html

_________________

Ĉar temas pri italo kaj samtempe pri la unua el italaj esperantistoj, kiu enkondukis Esperanton en Italujon, en antaŭa artikolo mi  eksceptokaze verkis en la itala lingvo. Jen sube la esperantan version (unua parto)

___________________

Grava premiso por pli bone kompreni la personecon de

Daniele Marignoni     (1846-1910)

 

la fiera skribo de D. Marignoni
paĝo. 1
 ardita e ricci spavalderia

 

La ardita kaj fiera skribo de D. Marignoni

 

La skribmaniero de ĉi tiu esperanta pioniro  ne estas facile interpretebla, pro la fakto ke evidentiĝas rimarkindaj psikaj kaj grafikaj rilatoj kiuj, ĉe la unua impreso, perpleksigas. Tioj estas:

<———-

1)   antaŭ ĉio, tiuj koreografiaj kaj specialaj ornamaĵoj kiuj – grande – retroiras sur sin mem, kaj ofte per seka kaj hakita movo (ekz. vidu la literon  “o”  en la vorto ‘aŭgusto’ el la paĝo. 1). Tiuj gestoj senhezitaj apartenas al grafologia signo AŬDACA .

2)   due, tiu bizara diferencigo por esprimi alies pensojn aŭ diritaĵojn per malsama skribo: orientita vertikale prefere ol  kline dekstren (vidu pli sube). Sed kribado kliniĝanta dekstren estas al li pli ĝuste taŭga.

 

 

 

 

ĉu  du  skriboj ?

estratto-MARIGNONI - 1904

Por rapide eniri en la kernon de lia personeco  necesas do determini la plej evidentajn psikajn elementojn kiuj malkaŝe ekzistas supermezure en tia skribo:  ili estas firmeco kaj decidemo. Tiaj kvalitoj estas bone prezentataj per la tri signoj BAZA LINIO PLUTENATA, ANGULOJ JE TIPO ‘B’ kaj RIGIDAJ STANGOJ, ĉiuj altgrade, kies psikologiaj signifoj estas jenaj:

  • BAZA LINIO PLUTENATA = la tenado de horizontaleco en la baza linio dum tuta skribado esprimas konstantecon, kapablon antaŭvidi, planadkapablon kaj sindevigon = ĉi tiu estas la plej vera firmeco. Kontraŭaj signoj estas ‘supreniranta’ (kiu esprimas entuziasmon kaj ekstremkaze fanatikizon)  kaj ‘malsupreniranta’ (kiu indikas laŭgrade influeblon, malfortecon ĝis deprimo = cedadon).
  • ANGULOJ JE TIPO B = skribo kun du aŭ pli da anguloj, pintigitaj aŭ mildigitaj, en literoj kiuj sianature devus esti rondformaj kiel, ekzemple, literoj   ‘o’,  ‘a’   kaj ties devenaĵoj (‘d’, ‘g’, ‘ĝ’,  ‘q’ en kelkaj lingvoj estas). Anguloj je tipo B indikas diversgrade rezistokapablon. Oni povas ilin bone rimarki en la cifero NULO en dato  “10 aŭgusto”, funde de paĝo 1 = rezisto kaj persisto kiu povas fariĝi  eĉ obstineco, ĉiuj niveloj donas psikan turmenton ĉar ulo alkroĉiĝas al solidaĵo por ne esti kuntrenita kaj por ne rezigni siajn ideojn, konvinkojn kaj agojn. Siaj memestimo kaj socia respekteco suferus pro tio.
  • RIGIDAJ STANGOJ = liter-rigideco ĉe la plej grandaj minuskloj (‘l’, ‘t’, ‘f’, ‘g’, ‘ĝ’, ‘p’, ‘j’, ‘ĵ’… kaj ‘q’). La persono esta nefleksebla,  ne akceptas obĵetojn, diverse li/ŝi sin konsiderus tro fleksiĝema, rezignema, cedema. Tia stango-tipo indikas ĉiam tension, eĉ muskol-nivele.

 

Ĉiuj tri grafologiaj signoj celas al firmeco, kvankam diversmaniere, sed la plej vera firmeco apartenas ĝuste al ‘baza linio plutenata‘. Kio efektive distingiĝas  estas ke, se anguloj je tipo B igas turmentita la pensadon, kaj la rigidaj stangoj ne akceptigas al si  opoziciojn,   la signo baza linio plutenata  supozigas staton je konscio kaj konscienco, kaj racie kaj psike, ĉar la argumentoj jam estis antaŭe ekzamenitaj kaj pridiskutitaj per interna debato kaj la ulo for-digestis ĉiujn ‘kontraŭajn pruvojn’. Poste, per sama dinamiko, la persono estas denove preta por enirigi aliajn raciojn, same kaj interne  pridiskutindajn.

Nu, en la rimarkinde firmeca kaj decida kunteksto, vide kaptebla en la skribaĵo de Marignoni pro la ĉeestantaj tri diritaj signoj, la kunekzisto de alia tre evidenta signo, ‘aŭdaca‘, povas trovi klarigon (kvankam aŭdaco povus ŝajni per si mem kontraŭa al firmeco):

  • AŬDACA – skribo strukturita per strekoj senhezitaj, fieraj kaj foje abrupte ĉesigitaj = intelekta kaj morala sendubeco.

Aŭdaco, kiu forprenas iom da sereneco kaj povus insidi la ĉeestantan nedubecon, povus esti konsiderita rilate al  Marignoni reekvilibrigon por malstreĉi siajn tro fortajn postulemon, precizecon kaj pedantemon.  Efektive li arde kaj pasie celumas havi plej noblan kaj longvidan ideon pri la vivo, des pli ke ĉeestas en lia skribo ankaŭ la signo ‘alligita‘ (ligita inter la vortoj), esprimanta nekomunan logikecon kiu inkluzivas tiun moralan. La nobla idealo estas Esperanto, kaj tio travidiĝas ja ankaŭ en la enhavo de la teksto.

Jen do ke, kiam neprudenta kuraĝego, kiu kondukas al maltimo, estas utiligata favore al nobla idealo, tio honor-donas al homo, eĉ se per si mem aŭdaco estas pli subjektiva ol objekta trajto. Mi jam diris ke ne estas facile kompreni tian komplikaĵon….

En la sekva artikolo mi pliprofundigos detale aliajn personecajn trajtojn de ĉi tiu pioniro:  egoismon/malegoismon, intelekton kvante kaj kvalite, intuiciojn aŭ ne, interpersonajn rilat-kapablojn, psikofizikajn energiojn, perceptan povon, klarvidon aŭ ne, eventualajn mankojn: ĉiuj homoj povas havi mankojn, ja, ĉar perfekteco ne apartenas al homoj.

(daŭrigote)

__________________________

Lascia un commento