Personoj

La plejparto da esperantaj Pioniroj

kelkaj estas pli konataj ol aliaj, kelkaj estis forgesitaj…….

Ĉi tiu aro da fotoj estas nur parto el albumo aparteninta al germana esperantisto Fritz Schuck, devena de Braunschweig, kiu persone konis Zamenhof kaj ties edzinon en Berlino, en 1905

sube vi trovas enlistigitaj la ligilojn de pioniroj jam grafoanalizitaj:

  1. Ludwik Lejzer Zamenhof    –   https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/03/20/ludwik-lejzer-zamenhof/
  2. Clarence Bicknell    –    https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/03/26/clarence-bicknell/
  3. Louis de Beaufront    –    https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/04/02/louis-de-beaufront/
  4. Giorgio Canuto    –    https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/04/09/grafoanalizo-pri-giorgio-canuto/
  5. Eŭgeno Lanti    –    https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/04/18/eugeno-lanti/
  6. Edmond Privat    –   https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/04/20/edmond-privat/
  7. Modesto Eugenio Carolfi    –    https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/04/23/modesto-eugenio-carolfi/
  8. Stellan Engholm (unua parto):    https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/04/26/stellan-engholm-unua-parto/
  9. Stellan Engholm (dua parto):    https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/04/27/la-personeco-de-stellan-engholm/
  10. Carlo Cordero di Montezemolo    –    https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/05/02/carlo-cordero-di-montezemolo/
  11. Julia C. Isbrücker    –    https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/05/03/julia-c-isbrucker/
  12. Bruno Migliorini    –    https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/05/09/analizeto-bruno-migliorini/
  13. Giacomo Bianchini   –   https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/05/16/giacomo-bianchini-la-senlaca-piocfrapisto/
  14. Abram (Abraham Antoni)  Kofman   –   https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/05/26/abram-kofman/
  15. Kazimierz Bein – t.e. Kabe   –   https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/06/05/kabe-estas-kazimierz-bein/
  16. Julio Baghy   –   https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/07/04/julio-baghy/
  17. Émile Grosjean-Maupin   –   https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/08/26/emile-grosjean-maupin/
  18. Daniele Marignoni  – unua parto  –    https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/10/23/la-personeco-de-d-marignoni-1-a-parto/        Daniele Marignoni  – dua parto  –     https://pionirojdeesperanto.wordpress.com/2018/11/13/la-personeco-de-d-marignoni-2-a-parto/
  19.             e n    s t a t o     d e     p r i l a b o r o

[*]

nomoj de aliaj tutmondaj esperanto-pioniroj:

e n    d i s a    o r d o

La listo iom post iom estas ĝisdatigota, laŭ la informoj kiujn mi trovos

Italujo

  • Daniele MARIGNONI (1846 — 1910) estis la unua kaj dum sufiĉe longa tempo la sola itala esperantisto. Li verkis kaj eldonis la unuan lernolibron de Esperanto en itala lingvo en 1890, kiu ankaŭ enhavas la unuajn vortaretojn Esperanto-itala kaj itala-Esperanto.
  • Clarence BICKNELL (1842 – 1918) estis angla matematikisto, anglikana pastro, botanikisto kaj arkeologo, pentristo kaj verkisto, poeto, humanisto, filantropo kaj esperantisto, membro de la Lingva Komitato de 1905…. En 1906 kun la bohema profesorino Rosa Junck li fondis la esperantan grupon de Milano, kaj en 1910 li fondis la esperantistan grupon de Bordighera “Antauen”, kiun li prezidis ĝis sia morto en 1918. Clarence BICKNELL verkis originale en Esperanto kaj ankaŭ faris tradukojn en Esperanto. [*]
  • Giacomo (Jakobo) BIANCHINI (1875 — 1954) frua itala esperantisto kaj membro de la Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto. [*]
  • Modesto Eugenio CAROLFI (1884 — 1958) franciskana pastro, li estis esperantisto de 1912, tre multe laboris por Esperanto kaj gvidis centojn da Esperanto-kursoj, fondis Esperanto-grupon en Rimini, estis prezidanto de Itala Esperantista Federacio kaj, en 1920, li fondis en Bolonjo UECI, la italan sekcion de IKUE. [*]
  • Bruno MIGLIORINI (1896 — 1975) estis itala esperantisto, konata itala lingvisto kaj eminenta figuro en la Esperanto-movado. [*]
  • Giorgio CANUTO (1897 – 1960) d-ro med. kaj jura, universitata profesoro, li estis Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio (IEF). Li ankaŭ estis membro de la reorganiza komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Parizo, 1932, kaj estis Prezidanto de UEA de 1956 ĝis 1960. Li mortis dum la ofico. Al li estas nomita la Fondaĵo Canuto de UEA, kiu ebligas membrecon al homoj en ekonomie malfortaj landoj. [*]
  • Carlo Cordero de MONTEZEMOLO (1858 – 1943) estis itala esperantisto kaj generalo. Li fariĝis prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, kaj prezidis plurajn italajn Esperanto-kongresojn. [*]

Meksikio

  • Ambrosio VARGAS estis meksika kuracisto, kiu interesiĝis pri esperanto kiam li konatiĝis al franco Anselmo Morin. En 1903, ili, kune kun la pastro Fernando Blanco, fondis en Santa Rosa Necoxtla (nuntempe Ciudad Mendoza), Verakruco, la Asocion por la Disvastigo de Esperanto en Meksikio.
  • Jesús AMAYA TOPETE (1889 — 1976) estis meksika esperantisto kiu naskiĝis en Ameca (Jalisko). Li estis grava persono de la Esperanto-movado en Meksikio.

Ukrainio

Multaj esperantistoj, kiuj naskiĝis aŭ loĝis en Odeso, en la pasinto en Rusujo kaj nuntempe en Ukrainio, estas famaj en loka kaj monda esperanto-movado. Inter ili estas  (  el:  http://odeso.retejo.info/famaj-e-istoj  ):

  • Eŭgeno AISBERG (1905 — 1980) estis honora membro de UEA, grandparte pro sia verko Fine mi komprenas la radion.
  • Nikolaj BOROVKO (1863 — 1913) estis unu el la unuaj pioniroj de la Esperanto-movado en Cara Rusio.
  • Vladimir GERNET (1870 — 1929) estis pioniro de Esperanto; kunfondinto de la Lingvo Internacia; longe korespondis kun Zamenhof.
  • Abram KOFMAN (1865 — 1940) estis eminenta Esperanto-poeto kaj art-tradukisto de la unua periodo (1892 — 1906)         [*]
  • Tamara POPOVA (1935) estas membro de UEA kaj SAT, vic-prezidanto de Odesa urba esperanto-klubo “Blanka akacio”.
  • Miĥail SOLOVJEV (1874 — 1926) estis la prezidanto de Esperanto-Societo en Odessa.
  • Samuil ŜATUNOVSKIJ (1859 — 1929) estis pioniro de Esperanto.

Mongolio

  • Namĝilob HAJAN ĤIROB   (1885 — 1934) estis entute la unua pioniro de Esperanto inter mongoloj.

Kanado

  • Philip Louis PRATLEY (1884 — 1958) – El Anglujo-deveninto, li estas konsiderata unu el la plej fervoraj pioniroj de Esperanto en Kanado, kien li iris en 1905 kiel dezajnisto-desegnisto por la Kebeka Pontkomisio. Dum multaj jaroj li gvidis la Esperanto movadon en Montrealo, kaj estis delegito de UEA. Fame konata ekster la Esperanto-movado pro liaj pontoj.
  • Christie W. ROBERTS (1905 — 1976) estis kanada esperantisto. Li loĝis en Rose Valley (Rozvalo) en Saskaĉevano, vilaĝo proksimume cent mejloj (160 km) norde de Regina. Tie li estis estro de magazeno, juĝisto, kaj mortenketisto. Ĉiujare li parolis pri Esperanto al la studentoj en la lasta klaso de la loka lernejo, kaj instruis al tiuj, kiuj interesiĝis. Ĉiujare, kiam ili finis la lernejon, la studentoj foriris al la grandaj urboj por labori. Denove estis neniu en Rozvalo, kun kiu Christie povis paroli Esperanton.
    Sed… Kanada Esperanto-Asocio (KEA) refondiĝis en printempo 1958 kaj li intense agadis por esperanto.
  • U. Paul RONALD (1925 — 2008).  Naskiĝinta en Sud-Afriko, poste li migris al Kanado, kie enloĝiĝis en okcidenta antaŭurbo de Montrealo. Unu el la fondintoj de la post-milita Kanada Esperanto-Asocio (1958), ĝia prezidanto (1972-76) kaj vigla aktivulo en la skolta movado.  Li estis kanada reprezentanto de la Skolta Esperantista Ligo (tutmonda) dum multaj jaroj.
  • Albert SAINT-MARTIN (1865 — 1947) estis unu el la plej aktivaj esperantaj disvastigantoj en Montrealo inter 1902 kaj 1947. Li prelegis, batalis por la lingvo de la komenco de la jarcento ĝis sia morto. Inter 1902 kaj 1904, li verkis multe kun Pierre Beauchemin en La Lumo sub la nomo A. Rembert. La Lumo estis Kebekia periodaĵo aperinta komence de la 20-a jarcento, ĝuste inter 1902 kaj 1904.
  • Robert SANGSTER (n. ? — m. 1955). El la jarlibro de UEA 1912, oni scias ke li estis tiam prezidanto de Esperanto-Toronto, kaj UEA-konsulo (nun nomata delegito) por Toronto. Krome, li estis ĝenerala sekretario de la Kanada Esperantista Asocio. Certe li estis pioniro en Kanado, malgraŭ la malmultaj informoj konataj pri li.
  • Krišs SMILGA (1910 — 1995) Lerninte Esperanton en sia hejmlando Latvio en 1923, li elmigris post la dua mondmilito al Kanado, kie li helpis refondi Kanadan Esperanto-Asocion en 1958. Li estis ties unua vicprezidanto, prezidanto (1969), kaj redaktoro (1964-72) de ties gazeto Lumo (restarigita).
  • François Xavier Isaie SOLIS (1832 — 1903) estis kanadano, katolika pastro en seminario en Montrealo kaj rigardata kiel la unua esperantisto en Kebekio kaj Kanado. Solis aliĝis al Esperanto en 1895 kaj faris pioniran laboron, liaj varbitoj fondis grupon, gazetojn, kies laborojn li aktive partoprenis.

Belgujo

  • Charles François Alexandre LEMAIRE (1863 — 1926) estis oficiro kaj esplor-vojaĝisto en Meza Afriko, cetere unua direktoro de la Belga Kolonia Altlernejo. Li estis Esperanto-pioniro en Belgujo.
  • Marcel Gilles Jozef MINNAERT (1893 — 1970) estis belga astronomo kaj doktoriĝis en 1914 ankaŭ pri biologio. Fervorulo por Flandrio. Kiel sunspecialisto li eldonis dulingvan (anglan-Esperantan) atlason de sunaj spektroj kaj laboris por la astronomia fakterminologia komisiono de ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantista).

Finnlando (Suomio)

  • Ilmari EKSTRÖM (1890 — ? ) Elektro-inĝeniero en Turku, li fariĝis esperantisto en 1907 kaj estis prezidanto de la loka grupo. Ankoraŭ en la 1960aj jaroj li estis aktiva.
  • Erland WERNER ANTTILA, antaŭa familia nomo Andelin (1869 — 1954) estis Finna instruisto de la Rusa kaj Germana lingvoj, tradukisto kaj oficisto en libroeldonejo. Li verkis Finnajn lernolibrojn kaj vortarojn de Esperanto kaj abunde tradukis el aliaj lingvoj en la Finnan.
  • Magnus NORDENSVAN (1850 — 1903) estis finna kaj vere frua esperantisto. Li verkis la novelojn Alpa rozo, La kristnaska bulko kaj Inter tomboj, kiuj aperis en Esperantaj prozaĵoj (1902).
  • Heikki ALIKOSKI (1912 — 1997) astronomo, matematikisto, esperanta delegito ĉi-faka dum kvarona jarcento.
  • Hannes KOIVU, oficiale Johan Isak KOIVU (1882 — 1979) finna instruisto kaj esperantisto. Li esperantistiĝis en 1918 kaj agadis en ‘Esperanto-Ligo de Finnaj Instruistoj’ kaj ‘Esperanto-Instituto de Finnlando’. Dum jardekoj, ĝis 1975, li estis delegito de UEA.
  • Yrjö KUORIKOSKI (1903-1969) estis finna esperantisto kaj ĵurnalisto. Li funkciis kiel prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando komence de 1950-aj jaroj ĝis 1956.
  • Lauri Ilmari LAPPI (1899 — 1965), finna kuracisto, esperantisto de 1918, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (por Finnlando). Tradukis beletraĵojn kaj estis delegito kaj fakdelegito de UEA.
  • Augustinus Th. LAURÉN (1869 — 1940) estis finna apotekisto. Li estis unue volapukisto, sed poste lernis esperanton. Ekde 1900 li loĝis en Jyväskylä kaj tie aperis en 1904 la unua vera lernolibro de esperanto por finnoj, kiun Augustinus Laurén verkis kune kun K.J.T. Kuntzi.
  • Oskari LEHTIVAARA (1909 — 1995) estis blinda esperantisto, honora membro de UEA. Danke al li, jam antaŭ la milito eldoniĝis brajla E-lernilo por finnoj. En 1950 li kunfondis Ligon Internacian de Blindaj E-istoj (LIBE), kies sekretario li restis ĝis 1962. En 1969 li servis kiel LKK-ano de la Helsinka UK. Li estis komitatano de UEA (1969–1981) kaj tutan jardekon prezidis Esperanto-Asocion de Finnlando (1975–1985).
  • Gustaf John RAMSTEDT (1873 — 1950) estis svedlingva finna esploristo, sciencisto, diplomato, politikisto kaj unu el la unuaj finnaj esperantistoj (1891). Post la sendependiĝo de Finnlando li estis nomumita kiel la unua ambasadoro de Finnlando en Japanio, Ĉinio kaj Siamo kaj restis en Japanio por tio de 1919 ĝis 1930. Ankaŭ dum la diplomata kariero li esploris lingvojn, i.a. la korean. En 1946 li estis elektita kiel honora membro de Dana Reĝa Scienca Societo kaj en 1948 honora membro de Finna Akademio de Sciencoj. Per sia aŭtoritato kiel lingvisto kaj diplomato li multe helpis al la Esperanto-movado ĉe la oficialaj rondoj.
  • Hjalmar Johannes RUNEBERG – pseŭdonimo: Nino – (1874 — 1934) estis svedlingva finnlandano, poeto, literaturisto, d-ro fil. Li esperantistiĝis en 1901; dum la unua Universala Kongreso de esperanto (1905) li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK). Li estis fondinto kaj multjara prezidanto de la Esperanto-Societo „La Polusstelo“ en Helsinko kaj la unua prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). Li gvidis kursojn por blinduloj en 1907 aŭ 1908 kaj en la Universitato de Helsinko dum pluraj jaroj.
  • Albin SANDSTRÖM (1883 — 1952) estis svedlingva finnlandano, direktoro de kolor- kaj lakfabriko. Esperantisto de 1907. Inter fondintoj de EAF kaj ĝia direkciano de 1907, prezidanto de 1912 ĝis ĉ. 1925. Prezidanto de la Loka Kongresa Komitato por la UK en Helsinki 1922. Ĉefredaktoro de Finna Esperantisto de 1912 ĝis 1914, redaktoro de Movado (Helsinki), 1924. Fondinto de Ilarejo Esperantista (kaj ĝia direktoro de 1907 ĝis 1910), prezidanto de direkcio de OY.-Movado AB, 1920-24.
  • Vilho Suonio SETÄLÄ (1892 — 1985) estis finna redaktoro, fotografisto. Li esperantistiĝis en 1907 kaj aktive aliĝis al la movado en 1911. Li gvidis multajn kursojn kaj prelegojn. Sekretario de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) 1918-22, delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 1912, en 1934 komitatano. Membro de la Akademio de Esperanto. Direktoro de Esperanto-Instituto de Finnlando (EIF) de ĝia fondo en 1920. Ĝenerala sekretario de la 14-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en 1922. Depost 1917 li iĝis ĉefa gvidanto de la Esperanto-movado en Finnlando. Prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando ekde 1955 ĝis 1965. Li estas konsiderata la ĉefa gvidanto de Esperanto-movado en Finnlando.
  • Kalle VÄISÄLÄ (1893 — 1968) estis finnlanda matematikisto, universitata profesoro kaj esperantisto. Ankaŭ liaj fratoj, Vilho kaj Yrjö estis esperantistoj kaj sciencistoj: Vilho meteorologo (1889–1969), Yrjö astronomo (1891–1971). Miras, ke ilia patro (kun nomo Johannes Weisell) estis unu el plej konataj volapukistoj de Finnlando. La fratoj finnigis sian familian nomon.

Hispanujo

  • Gabriel ALOMAR FERRAGUT (1885 — ? ) Hispana esperantisto, unu el la pioniroj kaj ĉefaj motoroj de la movado en Balearoj. Li laboris kiel elektra inĝeniero kaj estis aktivulo en la liberala partio kaj en la Ruĝa Kruco. Esperantisto de 1905. Kunfondinto (1907) kaj ĉ. 10 jarojn prezidanto de Esperantista Klubo Palma (en Balearoj). Kursoj en la Nacia Instituto de Balearoj. Li ĉesigis sian aktivadon meze de la 1920-aj jaroj, pro politikaj kialoj, sed ankoraŭ partoprenis la katalunan kongreson en 1935.
  • Román AYZA y MAQUÉN estis hispana esperantisto en la pionira periodo antaŭ la unua mondmilito. Profesie staba kolonelo kaj armea inĝeniero. Li estis dua prezidanto de Hispana Societo por Propagando de Esperanto kaj kunfondinto de Esperanto-Grupo 1903, ambaŭ en Valencio. La lokan grupon li kunfondis kun infanteria kapitano Rafael Duyós Sedó kaj telegrafestro Fernando Soler Valls.
  • Joan BARCELÓ ANDREU (1884 — 1953) estis hispana militisto kaj esperantisto. Li estis sekretario de la Esperanto-Klubo Palma kaj fondinto de la grupoj “Lumo” kaj “Amikeco”. Delegito de UEA kaj Cseh-instruisto. Li kunlaboris en la Enciklopedio de Esperanto.
  • Antonia CALBANY de CRIACH (1907 — 2002) estis la unua virino distingita per la medalo Klara Silbernik de la Hispana Esperanto-Muzeo, mortis en Calella de la Costa (Katalunio, Hispanio). Kun sia edzo Antonio Criach Valls ŝi aĉetis lokalon, kiu nun estas propraĵo de la Centro de Esperanto Sabadell.
  • Carlos María CORTEZO PRIETO (1850 — 1933) estis hispana kuracisto, politikisto kaj esperantisto. Li esperantistiĝis en 1925, okaze de akcidento, kiam vizitis lin la inĝeniero Leonardo Torres Quevedo. Baldaŭ poste li estis nomumita prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio kaj prezidis nacian Kongreson. Li multe propagandis la lingvon en altaj instancoj, ĝis sia retiriĝo pro sanproblemoj.
  • Ricardo CODORNIU Y STÁRICO (1846 — 1923) estis hispana arbara inĝeniero, unu el la ĉefaj figuroj de la frua hispana Esperanto-movado. Fondinto de la Societo de Amikoj de la Arbo. Li estis unu el la unuaj hispanoj, kiuj lernis la lingvon Esperanto, kaj dediĉis multajn penojn al ties propagando. Li estis prezidanto de la Hispana Societo por Propagando de Esperanto, ekde ĝia fondiĝo en 1903 kaj membro de la Lingva Komitato.
  • Rafael DUYÓS SEDÓ (1879 — mortinta komence de 1930-aj jaroj) estis hispana pionira esperantisto. Profesie li estis infanteria kolonelo. Kiel malnova esperantisto li gvidis kursojn, verkis bonan gramatikon kaj kun Vicente Inglada Ors li kunaŭtoris Prozo kaj Verso. En 1903 li kunfondis en Valencio Esperanto-grupon kune kun Roman Ayza kaj Fernando Soler Valls.
  • José EZQUERRA BERGÉS (1880 — 1965).  Li estis Esperantisto de la jaro 1907 kaj multe aktivis en la Movado. Estis aktivulo de la porblindulara movado en Hispanio. Fondinto kaj Prezidanto de la Blindulara Hispana Asocio (ONCE) inter 1945 kaj 1959. Li fondis la Blindularan Esperantan Fakon en la sino de Hispana Esperanto-Federacio, kies unua Prezidanto li ankaŭ estis. Li publikigis brajlajn Esperantajn Gramatikojn kaj tradukis plurajn verkojn per brajla sistemo.
  • José GARZÓN RUIZ (1871 — 1955) estis hispana advokato kaj esperantista pioniro. Li fondis la revuojn Gazeto Andaluzia kaj Gazeto Hispana. Li gvidis kurs­ojn kaj verkis hispanlingvajn lernolibrojn kaj en Esperanto. Li multe laboris pri la skolta movado: Li instruis Esperanton al skolta grupo de sia urbo, en kiu li estis aktiva partoprenanto.
  • Emilio GASTÓN UGARTE (1877 — 1925) estis advokato kaj pioniro de Esperanto en Hispanio. Kunfondinto kaj prezidinto de la grupo Frateco en Zaragozo. Ankaŭ liaj gefiloj, Emilia, Inés kaj Rafael estis flue parolantaj esperantistoj.
  • EdE-G Francisko GORGUES (1900 – ? ). Jam dum la Unua mondmilito li kontribuis konservi internacian fokuson de Esperantismo, poste estis sekretario de la komitato “Por malsataj aŭstriaj – infanoj” kaj de KEF. Gvidis kursojn, publikis en grava ĵurnalo “Las Noticias” de 1929 ĉiudimanĉan rubrikon pri Esperanto. Delegito de UEA kaj UŜE.
  • Salvador Gumà i Clavell (1901 – 2003) estis kataluna E-instruisto kaj verkisto, mortis en la aĝo de 101 jaroj. Li esperantistiĝis en 1917, kaj dum la 1920-aj jaroj aktivis en la SAT-movado. Li ankaŭ estis UEA-delegito en la urbo Reus kaj tre aktivis en la kataluna kaj hispana movadoj.
  • Vicente INGLADA ORS (1879 — 1949) Esperantisto de 1899. En 1903 li fondis (kun Augusto Jiménez Loira) la unuan hispanan Esperanto-gazeton, La Suno Hispana, kies ĉefredaktoro li estis dum multaj jaroj. En tiu epoko li publikigis kelkajn gravajn lernolibrojn kaj vortarojn. Kiel delegito de la registaro li ĉeestis la Teknikan Konferencon en Parizo en 1925 kaj la Universalan Kongreson en Ĝenevo, 1925. Li faris multajn paroladojn kaj kursojn,  estis vicprezidanto de la Hispana Societo por Propagando de Esperanto. Membro de la Lingva Komitato de 1905 kaj Akademiano de 1910. Profesie: staba vickolonelo, profesoro de astronomio, geodezio kaj meteorologio.   De 1910 ĝis 1923 direktoro de sismologia observatorio en Toledo. Membro de la Akademioj de Sciencoj de Madrido, Kordovo kaj Barcelono.
  • Aŭgusto JIMÉNEZ LOIRA ( ? — 1919) estis hispana esperantisto kaj fregata kapitano. Li fondis la gazeton La Suno Hispana en 1903 kune kun Vicente INGLADA ORS kaj tradukis la faman verkon La perfekta edzino de Fray Luis de León kaj aliajn amuzaĵojn.
  • Juan LICERANZU ORTEGA (1914 — 1996) fondis la Esperanto-grupon en Bilbao (Hispanio) kaj ofte partoprenis Universalajn Kongresojn.
  • Antonio LÓPEZ VILLANUEVA (1857 — 1934) estis instruisto, muzika komponisto kaj gitaristo. Li estis esperantisto de 1902, danke al la amikeco kun Ricardo Codorniu, ankaŭ loĝanta en Murcio. Li verkis diversajn gramatikojn kaj vortarojn (la unuan en 1902), precipe kunlabore kun Vicente Inglada Ors. Li kunlaboris al „Tra La Mondo“, „La Revuo“ kaj „Juna Esperantisto“. Li estis membro de la Lingva Komitato.
  • Juan Antonio MADRAZO ARANGUREN (1921 — 2001) estis delegito en Santandero (Hispanio). Senlaca E-instruisto kaj propagandisto eĉ en la obskuraj postmilitaj jaroj, en 1977 li kunfondis kaj de tiam prezidis la Kantabran Esperanto-Asocion (KantEA).
  • Roberto MARAURY BARREDO (1888 — 1958) doktoro de medicino kaj komercaj studoj, dogana inspektoro, li estis konstanta kunlaboranto de la ampleksa Enciclopedia Espasa kun esperanta traduko de ĉiu titolvorto. Li publikigis verkojn kaj multajn artikolojn profesiajn. Li estis esperantisto de 1908. Li fondis multajn grupojn kaj estis kunlaboranto de kelkaj revuoj. Li membriĝis en UEA en 1909 kaj estis dumviva membro de UEA.
  • Amalia NÚÑEZ DUBÚS (1889 — ? ) estis telegrafistino kaj help-profesorino pri sciencoj. Ŝi lernis esperanton en 1911 kaj kontribuis al pluraj revuoj, interalie al Literatura Mondo, kaj al la esperantlingva Poemantologio “Dekdu Poetoj” aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay.
  • Luís de OTAOLA FAON (1903 — 1995) lernis Esperanton en 1918 kaj estis delegito kaj multfoja prezidanto de la grupo en Bilbao. Ofte li gvidis kursojn.
  • José PEROGORDO CAMACHO (1870 — 1962) estis unu el la pioniroj de la aernavigacio, pioniro ankaŭ de la Esperanta Movado en Hispanujo. Fondinto de Grupoj, li estis Prezidanto de la Esperanta Grupo de Madrido en la jaro 1907, Vicprezidanto de la 5-a Universala Kongreso de Barcelono (1909), kaj fondinto de “Hispana Revuo” (1908 al 1913). Li multe influis en la oficialaj medioj favore al Esperanto. Plurfoje li vizitis la hispanan Reĝon nur por konversacii kun li pri Esperanto. Perogordo estis Prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio (jaro 1925), membro de Hispana Esperanto-Instituto, kaj ano de la Lingva Komitato de 1914.
  • Sidonio PINTADO ARROYO (1886 — 1939) estis instruisto kaj esperantisto. 20-jara li fariĝis instruisto. En 1911 li ricevis stipendion por vojaĝi al Francio, Belgio kaj Svislando por studi iliajn eduksistemojn. Tradukis en la hispanan verkojn de pedagogoj kiel Ovide Decroly kaj Gerard Boon kaj publikigis diversajn pedagogiajn artikolojn. En 1935 kaj 1936 li estis prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio.
  • Leonardo Torres QUEVEDO (1852 — 1936) estis hispana inĝeniero, inventisto kaj esploristo. Li aktive rilatis al Esperanto. Lia plej konata agado estis la apogo por la alpreno de Esperanto en la Ligo de Nacioj, kiun li proponis al la citita Komitato por Intelekta Kunlaborado. Li ankaŭ partoprenis en aprilo 1922 en la Internacia Konferenco pri Instruo de Esperanto en la Lernejoj kaj en 1925 en la Internacia Konferenco por Aplikado de Esperanto en la Sciencoj, kie li reprezentis la hispanan registaron, kun Emilio Herrera kaj Vicente Inglada Ors. Li estis membro ankaŭ de la Hispana Esperanto-Instituto, kiu grupigis elstarajn apogantojn de la internacia lingvo, kvankam lia agado en ĝi estis nur simbola.
  • José Rodríguez HUERTAS  ( ? — ? ) lernis Esperanton jam en 1889, li estis antaŭe volapukisto, prezidanto de volapuk-klubo de Malaga. Li publikigis 1890 la unuan manlibron de Esperanto por hispanoj kaj ankaŭ fondis la unuan Esperanto-klubon en Hispanujoo. Li influis por ke 1896 oni nomis ŝipon per nomo “Esperanto”. Omaĝe al li, en hispana Esperanto-movado oferas la premion José Rodríguez Huertas.
  • Juan RÉGULO PÉREZ  (1914 — 1993) esperantisto en la Kanariaj Insuloj, profesoro de la universitato La Laguna, eldonisto de Esperanta literaturo, unu el la plej grandaj eminentuloj de la Esperanto-movado en ĝia historio. En 1952 li fondis eldonejon Stafeto kaj dum kvaronjarcento eldonadis juvelojn de nia literaturo, poezion, prozon, sciencajn verkojn, lingvajn analizojn k.s. Régulo Pérez estis membro kaj kunfondinto de AIS San-Marino (Akademio Internacia de la Sciencoj).
  • Rafael de SAN MILLÁN ALONSO (1866 — 1924) Profesie li estis kuracisto. Li kunlaboris kun Julio Mangada en la organizado de la hispana movado, kaj specife de tiu en Madrido. Li ankaŭ verkis originalan poezion.
  • Fernando SOLER VALLS  (naskiĝis 1873 — ? ) pionira esperantisto, li profesie li estis ĉeftelegrafisto. Li vidis multajn kursojn, verkis gramatikojn (ankaŭ por infanoj), propagandajn artikolojn kaj kunlaboris al la gazeto La Suno Hispana. En 1903 li kunfondis Esperanto-Grupon en Valencio kune kun Roman Ayza kaj Rafael Duyós Sedó.
  • Trinidad SORIANO  ( ? — 1920) estis hispana arĥitekto, pioniro de Esperanto en Andaluzio. Li estis ankaŭ provincdeputito en Sevilo, kaj konata politika kaj socia figuro en tiu urbo. Li lernis Esperanton en 1909 kaj fondis la Esperanto-grupon de Sevilo, kiun li prezidis dum multaj jaroj. Li multe aktivis en la andaluza kaj hispana movadoj.
  • Francisko VILA  (1894 — ?)  verkis en hispana kaj kataluna lingvoj teatraĵojn, poemojn, kaj ankaŭ tradukis poemojn al Esperanto. Li fondis E „juneco“ en Barcelono. Li estis direktoro de Verda Stelo kaj plenumis propagandan laboron per artikoloj, radio, organizado de E-aj festoj. Li gvidis multajn kursojn.
  • Francisco ZARAGOZA RUIZ (1910 — 1997) –  tuj post sia esperantistiĝo en 1932 li fondiS Esperanto-grupon en Callosa de Segura (kie li naskiĝis kaj mortis). De 1939 ĝis 1955, post la hispana milito, Zaragoza vivis ekzile en Belgujo, kie li kunlaboris kun la lokaj Esperantaj grupoj. Reveninte al Hispanujo, li aktivis precipe post la fino de la Franco-reĝimo, kiel hispania sekciestro (1976-86) kaj internacia vicsekretario (1979-85) de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Li aŭtoris la lernilojn Esperanto – lingvo por ĉiuj kaj Perfektiga kurso de Esperanto, kiuj varbis centojn da lernantoj.

la serĉado pri esperanto-pioniroj….. daŭrigos

_______________

Annunci

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Google+ photo

Stai commentando usando il tuo account Google+. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...