Reserĉe al la perdita tempo

de Marcel Proust

Hodiaŭ ni estas izolitaj hejme pro kronviruso – preskaŭ kiel hieraŭ Marcel Proust, kiu propravole izoliĝis en sia ĉambro…. POR PASIGI VIAN TEMPON VI POVAS LEGI LIN EN ESPERANTO.

.

Franca verkisto, Marcel Proust estas tre konata pro sia impona romano titolita: “Reserĉe al la perdita tempo” (originala titolo À la recherche du temps perdu). Pro la romano-strukturo, tiu verko estis ankaŭ nomita L’oeuvre cathédrale.

Ĝi estis fakte eldonita per 7 volumoj inter jaroj 1913 kaj 1927. Li komencis skribi ĝin en 1907. Propravole Proust ĝin prilaboris dum memvola izoliĝo en sia domo en Boulevard Haussmann, kie li laboradis nokte, skribante enlite, en ĉambo lamenita per korko por resti sone izolita. Kia la celo? Ne perdo de la memoro kaj retrovi per skribado la pasintan tempon … perditan.

Kiel bone klarigas en la suba video, sed itallingve, prof-ro Maurizio Ferraris (filozofo kaj akademiano en la Universitato de Torino), la verkisto “dumskribe, tra la memorkapablo kaj la sensoj, iras malantaŭen, en la pasintajn tempojn, re-starigas, rememoras, reprilaboras ĉiujn aferojn, kiuj malaperis kaj kiuj, alimaniere, estus forperditaj. Do, skribado ne signifas forĵeti tempon sed eĉ la malon, savi ĝin“.

Kompreneble nia hodiaŭa situacio estas malsama. Ni tute ne memvole elektis izoliĝon, kaj ni gajnas tempon dum tia necesa izoliteco…. sed, simile al Proust, ankaŭ ni povas reserĉi kaj retrovi la pasintan tempon.

Malsame ol li, ni gajnas tempon pro nia izoliĝo, pro reveno al vivmaniero malpli intensa ol antaŭe..

Se vi deziras legi la romanon en esperanto, sciu ke ekzistas en la reto jam du el la 7 volumoj. tradukitaj de franca esperantisto Ĵeromo Vaŝe:

Plano de la verko (TITOLOJ): http://jxvasxe.free.fr/tradukoj/resercxe-al-la-perdita-tempo-eo.htm

ENKONDUKO: http://jxvasxe.free.fr/tradukoj/resercxe-al-la-perdita-tempo-enkonduko-eo.htm

UNUA LIBRO: http://jxvasxe.free.fr/tradukoj/la-vojo-de-svan-eo.htm#__RefHeading__6794_1363709761

DUA LIBRO: http://jxvasxe.free.fr/tradukoj/en-ombro-de-florantaj-junulinoj-eo.htm

….. la aliaj kvin estas en stato de prilaboro.

_________________________________________________________________

video por kompreni la esencon de la verko de Marcel Proust

Lascia un commento