Tre interesa artikolo. Dankon!
Marso havas novajn vizitantojn. Temas pri tri misioj el malsamaj landoj. Ili kunportos mezurilojn, veturilojn kaj eĉ helikopteron por rigardi la ruĝan planedon en tute nova maniero. Nun sekvos malcertaj tempoj dum kiuj ni atendas ĉu la misioj sukcesos.
Kiaj estas la misioj?
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
La unua lando kiu atingis Marson ĉi-monate estis la UAE. Ilia sondilo, الأمل مسبار (Sondilo Espero) atingis orbiton ĉirkaŭ la ruĝa planedo la 9an de februaro. Tio ne estis facila tasko, ĉar la vojaĝtempo de signaloj inter la Tero kaj Marso estas pli ol 10 minutoj ĉi-momente, eĉ je la rapido de lumo. La sondilo devis uzi kombinon de propraj decidoj kaj antaŭe programitaj instrukcioj.

La sendita aparato estas satelito, kiu observos la atmosferon de Marso de supre dum ĉirkaŭ unu Marsan jaron. Tio estas bona daŭro por studi kiel la malsamaj sezonoj influas la atmosferon. La sondilo havas tri malsamajn instrumentojn por observi…
View original post 1.115 altre parole