Etsuo Miyoshi

Mi reproduktas, tute egala, ricevitan retmesaĝon pri speciala, biografia, libro de Etsuo Miyoshi, japana entreprenisto, esperantisto, kiu transformis vivnegativecon al triumfo de plena pozitiveco. Tio admirindas. Lia verko facile troveblas ĉi tie :

https://www.terimukuri.com/media-download/227/

Risultati immagini per bandiera esperanto
Libro de Etsuo Miyoshi nun senkoste rete disponebla en Esperanto

“Mia poliomjelito malŝlosis pordon al daŭripova paco:
Invento, Sano, Lingva egaleco”


Ekde la komenco de junio la libro de Etsuo Miyoshi disponeblas en Esperanto en la reto. Li decidis, ke ĉiu Esperanto-parolanto povu legi ĝin senkoste sur
https://www.terimukuri.com/media-download/227/
Krome la libro disponeblas ĉe librovendejoj en la japana eldono kaj en tradukoj al la angla, franca, germana kaj pola lingvoj, en papera kaj elektronika formo.

Etsuo Miyoshi estas konata en Esperantujo, ĉar li ekde dudeko da jaroj engaĝiĝas por la disvastigo de Esperanto en Eŭropo, ĉefe per tutpaĝaj gazetaj anoncoj. 
Dum la lastaj monatoj li krome iniciatis personan leterkampanjon pri Esperanto al parlamentanoj el Francio kaj Germanio; sekvos Pollando. Temas pri la EU-Komisiono, la EU-deputitoj kaj la anoj de la naciaj parlamentoj, senatoj kaj registaroj. Dudeko da politikistoj afable respondis. Kun la komisiona prezidantino, Ursula von der Leyen, daŭras la leterinterŝanĝo.
Entreprenisto de gantoj, inventisto,
aganto por Esperanto

En la libro Etsuo Miyoshi rakontas sian vivon personan kaj kiel entreprenisto de fabriko de gantoj. Li estis stimulita per la malfacilaĵoj el sia malsano, poliomjelito. Li interalie inventis specialajn valizojn, kiuj servas por apogi sin sur ili; krome la plej malgrandan faldeblan rulseĝon de la mondo. Ankaŭ lia engaĝiĝo por Esperanto estas prezentata.


3 pensieri riguardo “Etsuo Miyoshi

Lascia un commento